Paĝo pri la historio de esperanto en Portugalio (preparata)
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Historio

Historio:
Esperanto en Portugalio

far Franco Simões (1924‑2003) kaj
António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt


Kontribui historierojn kompilcele

Laŭ NB49:5, post sia retiriĝo de la estraro en 1991, Franco Simões plene dediĉis sin al jama maroto metie eldoni novajn esperantajn librojn (kaj reeldoni malnovajn). Tamen ne nur tio konsumis liajn lastajn jarojn kiel esperantisto. Li ankaŭ multe okupiis pri la historio de esperanto en Portugalio:

Komence per klasifikado de malnovaj fotoj (tasko kiun transprenis Olga Almeida), poste per kolektado de etaj disaj faktoj: Ja se kompilo de historiografia monografio estas tasko tro mamuta por ĝiaj eblaj plenumuntoj, lia aliro estis genie formika: Li kolektadis en datenbazon (Excel) po plej diskretajn unuojn: Daton, etan rakontan frazon (inkl. ev. referencon al aliaj tiaj registroj), fonton. (Vd. ekz. ĉisube.) Mi helpadis lin per statistikado kaj eksperimenta HTML­‑eksporto.

Tiu laboro restis tute ne kom­pleta, ankoraŭ en prova stadio. Franco Franco Simões antaŭvidis duan fazon kiam ĉies memoro kaj bonvolo poere grandigos la tuton. Tiun fazon fruigis lia forpaso. Partoprenu, do! Skribu iun eran fragmenton de la historio de esperanto en Portugalio, datumu ĝin, kaj sciigu al la Asocio. Iom post iom, diskrete sed efike, kreiĝos valora kolekto de facile konsulteblaj informoj pri esperanto en Portugalio. Per ĉies kunlaboro!


Sampla ekzemplo

datopriskribofontohaveblo
1950.??.??Aníbal Silva ekinstruas en Soc. Recr. União PragalenseCorr. Marq.
1986.09.04Forpaso de Adolfo NunesNB29:3
1993.01.28P.E.A. transdonas peticion en la ParlamentoNB60:8
1996.10.24Ekas Expolíngua Portugal, kvara partopreno de P.E.A.NB70:4
2003.02.15Portugalaj esperantistoj partoprenas kontraŭmilitan manifestacion en LisbonoNB81:5[rete]

AMT (el NB83:3)


paĝaranĝo far AMT