Paĝo pri portugala esperantisto Adelino Franco Simões (1924‑2003)
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Historio > Franco Simões

Ĉirkaŭa temaro:

Paĝenhavo:


Franco Simões (1924‑2003):
Perdo sub verda standardo

Franco Simões en la 49-a HEK, Bilbao (ES). © Alcino Alves

Pasis la homo, restas la verko. Tiu de Franco Simões estas ne malpli ol la ekzisto mem de hodiaŭ funkcianta portugala esperanto­‑movado.


Biografiaj notoj legeblas en NB76:6‑7, publikigitaj ilustre de lia honormembrigo en 1999. Ekde tiam, eĉ post lia malsaniĝo (NB72:4), lia agado, kvankam relative reduktiĝinta, tute ne ĉesis: Ja li estis ĝis la lasta tago envolvita en diversaj projektoj — ne nur la kutima libreldono sed ankaŭ klasifikado de la asocia fotarkivo, logotipkonkurso (aŭtoras la venkintan proponon) kaj movadhistoria registrado.

Lian subitan forpason, la lastan de aŭgusto, kaŭzis akcidento: stumblo surstrate sidejapude pro dumpaŝa lego (ĉu de esperantaĵo?); tio konsternas, ja li povus esti plu vivinta jarojn pli… Ĉipaĝe kelkaj amikoj rememoras.

AMT (el NB82:6)


Kian memoron pri Franco Simões

Antaŭ ĉirkaŭ deksep jaroj, mi aperis en Portugala Esperanto­‑Asocio kun volo fariĝi esperantisto. Tie mi ricevis la plej grandan lecionon far esperantisto, la leciono de la seninteresema servo al esperanto. Tiam, Franco Simões, ankoraŭ plejenergia!, instruis, preparis teon, kiun li mem servis al la aliaj, prenis telefonvokojn, organizis, ktp. La eldonado de libroj kaj broŝuroj estis unu el liaj plej amataj ĉevaletoj. Kiam li parolis pri esperanto, oni legis en liaj okuloj la entuziasmon pri la nova ideo, kaj liaj okuloj brilis infanplaĉe. Leciono por ni ĉiuj. Franco Simões vojaĝis. Vojaĝis al mondo kie oni daŭre parolas esperanton… Ĝis baldaŭ, kara amiko.

João José Santos (el NB82:6)


Donkiĥoto de Esperantio

Humile modesta, servema ĝis ekstremo, ĉiam preta klarigi, instrui, lecioni Esperanton, uzanta metodon rektan, foje motivanta malaprobon de pli junaj samideanoj, tamen estimata de ĉiuj pro lia ĉiama trankvilo kaj silenta preteco.

Werther Sacramento (el NB82:6)


Verda vervo

Franco Simões ĉiam pretis partopreni en turismaj kaj kulturaj ekskursoj organizitaj de mi, kadre de PEA­‑aranĝoj. Tiam, li ŝatis ĉiam kaj ĉien kunporti sian esperanto­‑flagon, sed facile kaj bonvole li akceptadis sugestojn ne uzi ĝin ĉiam, kiam novgeneraciuloj opiniis neoportuna flagflirtadon. Ege entuziasmiĝanta pri disvastigo de Esperanto, li kaptis ĉiujn ekaperantajn oportunojn por disdoni informojn pri la lingvo, kaj parkere recitis fragmentojn de poemoj, preĝoj kaj himnoj.

Alcino Alves (el NB82:6)


Al nekonita teumisto

Saluton, kara inĝeniero F. Simões! Vi ne donis al mi sufiĉe da tempo por bone koni vin. Vi foriris unu jaron post mia eniro en la esperanto­‑movadon. Kial vi tiom rapide foriris? Kaj nun, la teon en sidejo?… Kaj la fluton en venontaj renkontiĝoj?…

Luís Ladeira (el NB82:6)


Multflanka talento

Skribi pri Franco Simões estas rememoriga afero, kiun mi ĉagrene plenumas.

Tamen iom jam oni parolis pri li, kaj mi volas aldoni, ke li estis unu el la akolitoj, kiuj helpis la esperantistan pastron Manuel Torres Lima, en la unua katolika Diservo en Esperanto portugalie, okazinta dum la XI‑a R.P.E. en Santo Tirso, 1983.

Ankaŭ li gvidis la koruson, kiu sin prezentis en la V‑a R.P.E. okazinta en Caldas da Rainha, 1977, per esperantigitaj kanzonoj.

Mi rememoras ankaŭ, ke mi mem iam ricevis de li la unuajn lecionojn pri komputiluzado, sen kiuj kredeble mi ankoraŭ hodiaŭ estus absoluta nenio en tiu fako.

Multon ni, portugalaj esperantistoj, perdis pro lia malapero de el inter ni… Ke li ripozu en paco!

A. S. Almeida (el NB83:10)


Kiel kavaliro damon

Kun Adelino Franco Simões mi konatiĝis en 1987, okaze de renkontiĝo de portugalaj esperantistoj en Barejro. Mi tien veturis kiel dusemajna komencanto kaj revenis hejmen kun du bildoj pri li. Alta, kalva kaj liphara figuro de simpatia kaj ĝentila viro, kiu Esperanton prononcas emfaze, stakate, preskaŭ patose. La alia bildo koncernis lian entuziasman pretecon plenumi esperantajn taskojn. Kiam ĉeestanto lin tie petis esperantigi portugalan frazon el ekspozicia panelo, li tuj kaŭriĝis kaj senhezite deklamis, fingromontrante la tradukatajn vortojn: «La portisto portas la ŝarĝon». Li ne nur tradukis kaŭre, sed tuj kompletige aldiris stare, ke "port" estas radiko, "ist" sufikso profesimontra, ke sufiksojn kaj radikojn oni kunmetas por formi novajn vortojn, ke tio ŝparigas al ni lernotaĵojn, ke similajn rimedojn uzas la germana lingvo, ke tamen Esperanto havas proprajn trajtojn, kaj tiel ade plu ĝis li improvize kaj senpage donis tutan lecionon pri nia gramatiko.

Poste ni kunestis en pluraj renkontiĝoj kaj kunsidoj, partoprenis en komunaj taskoj kaj laboroj, kaj ĉiam min impresis la konstanteco de lia karaktero. Tiam temis pri Esperanto, lia buŝo senĉese montris specialan rideton, iel infanan, puran, senpekan kaj anĝelan. Nian aferon li defendis kiel kavaliro damon kaj pastro Kriston. Senhezite. Ame. Pasie, Arde. Ofte li uzis siajn konojn pri aliaj lingvoj (angla, franca, germana, latina) por pledi por nia lingvo. Klera kaj rapidpensa, li ĉerpis ekzemplojn kaj argumentojn el historiaj faktoj kaj teorioj. Li eĉ sciis parkere poemojn kaj aliajn tekstojn, kiujn li deklamis en okazo de bezono. Lia rezonado kelkfoje ŝajnis iom tro naiva kaj fabela, sed tiun minuson plene kompensis lia kapablo emocii kaj eĉ sorĉi la aŭskultantojn. Liaj vortoj kaj gestoj fontis el profunda kaj sincera amo, kaj tian amon perceptis ĉiu animo sentema.

«Enterigitoj estas plenaj de meritoj», sed mi ne povas kaŝi, ke lin kelkfoje blindigis lia fervoro, ke li perdis la aplombon kaj okaze de esperantaj aranĝoj li ridinde svingis grandan verdstelan flagon surstrate, ke tio ege agacis junulojn, ke ili hontis kaj eĉ emis eviti lin dum tiaj manifestiĝoj de verda zeloteco, ke antaŭ renkontiĝoj ili eĉ planis malaperigi la flagon… Feliĉe dum maljuniĝo li iom post iom fariĝis malpli svingema, kaj la junuloj forton pli maturan akiris.

Pri liaj movadaj meritoj jam aperis ĉi­‑gazete kontentigaj nekrologoj. Ĉi‑lande li movadumis tiom kaj tiel, ĉiam kaj ĉiel, ke la historion de Esperanto en Portugalio oni prave povus dividi en tri etapojn: de la unua lernolibro ĝis la morto de Saldanha Carreira, de lia morto ĝis la morto de Franco Simões, kaj depost la morto de ĉi lasta. La tria etapo do ĵus komenciĝis. Sen lia agado Esperanto certe estus alia, ol ĝi estas ĉi­‑lande. Ĝi certe estus eĉ pli sensignifa kaj nebula, ol ĝi estas nun. Espereble ni ĉiuj scios ĉerpi instigon kaj inspiron ĉe lia senlaca laborado.

Li estis granda esperantisto kaj granda homo. Se ne paroli pri flagosvingoj, estis por mi granda plezuro labori kun li por Esperanto (li laboris ege pli ol mi!) kaj ĝui la ravajn momentojn, kiam ni triope (li, João Santos kaj mi) babilis ĉie – eĉ stare ĉe strat­‑angulo – prio io ajn plaĉa al ni, pri lingvoj, literaturo, politiko, historio, religio kaj alio. De temo flugis ni al temo, kaj rapide kreskis la parolo. Li verve babilis sed ankaŭ ĉiam pretis aŭskulti, neniam interrompis parolanton, neniam trudis sian vidpunkton, neniam disputis, kaj ĉiam brilis tiu rideto infana, pura, senpeka kaj anĝela sub la maldensaj lipharoj. Li estis ora homo. Neforgesinda kaj neforgesebla.

Gonçalo Neves (el NB83:10­‑11)


Najbara flagportanto

Mi ĵus legis pri la forpaso de nia kara samideano kaj amiko Franco Simões. Vere mi ne povos forgesi lin, mi ĉiam rememoras lin, kune kun e­‑verda standardo. Miaj sinceraj kondolencoj al ĉiuj portugalaj amikoj!

Francisco Cabezas (ES) (el NB83:11)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT