Logotipelekta konkurso de Portugala Esperanto-Asocio: Regularon kaj ricevitajn proponojn.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Asocio > Organizo > Logotipo > Konkurso

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:


Asocio:
Logotipa konkurso

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt› kaj
Alexandra Guerra e Pazalexandra.paz@clix.pt

propono 1propono 2propono 3propono 4propono 5propono 6propono 7propono 8propono 9propono 10propono 11


Alvoko

Sekve de planata refasonado de la asocia informmaterialo, konsideratis alpreno de marke forta “grafika identeco” por Portugala Esperanto­Asocio. Unu elemento de tiu koncepto estas logotipo, efektive ia emblema simbolo. Panela ĵurio elektita el la aktiva membraro elektis elinter ricevitaj proponoj, tiuj unue kribritaj laŭ kriterioj indikitaj en la regularo.

Principe necesis emblemo kiu trafe simbolu kaj esperanton kaj Portugalion, la du nocioj kies kruciĝo lokigas nian asocion. Konkretaj elektoj por tiuj opaj simboladoj ne estis truditaj aŭ anatemitaj.

Teknike necesis atenti ke la logotipo estu kompakta, ĝia plej longa mezuro (alte aŭ larĝe) ne pli granda ol ĉirkaŭ tri duonoj de la plej mallonga. Detaloj ja estu, sed la tuto devas esti rekonebla eĉ en malgranda formato. Koloroj estu maksimume tri aŭ kvar sed endas kolorsendependo por ke eblu unukolora versio taŭga por uzo en iaj situacioj.

Notendas ke logotipo nepre ne inkluzivu tekston (nur se temas pri tre stiligita akronimo), kaj ke ne blazonon (nek blazonojdon) oni celas (eble tiun iam la asocio aparte adoptos).

(el NB79:5)


Rikolto

Post la alvoko en NB81:12, lavango da logotipproponoj trafis la redakcion. Necesis eĉ longigi la limdaton por ne bari tiom fertilan fluon. La dek ricevitajn proponojn sendis ses membroj; inter tiuj elektiĝis la onta logotipo de P.E.A. La decido aperos en NB84.

(el NB82:7)

Publikigo de la nove elektita logotipo de P.E.A. okazis martfine en 2004, tuj antaŭ la Ĝenerala Kunveno. Elekton diskutis ĵurio invitita en 2003.12.22:

Tiuj estas P.E.A.­‑anoj iel fakaj pri grafikarto sed mem ne prezentintaj logotipproponon.

(el NB83:3)


Raporto

Oni lastatempe diskutis kaj analizis ĉiujn proponojn, prezentitajn ĝis la 31a de Novembro de 2003, por la nova logotipo de la Portugala Esperanto­‑Asocio (laŭ regularo kiu publikiĝis en NB81).

La ĵurio invitita de la estraro de P.E.A. en la 22‑a de Decembro de 2003 por plenumi tiun taskon atingis finan decidon en la 27‑a de Marto de 2004, kiu estis samtage aprobita de la Ĝenerala Asembleo.

La plej multo de la ĵurianoj elektis kiel plej trafan proponon numero 07, pro ĝia beleco, simpleco kaj originaleco. Ankaŭ ĉar ĝi tre bone spegulas la viglon dezirindan por nia asocio, ni konsideris ke propono numero 07 klare montras portugaliecon — kaj pro tio povus funkcii iom redunde en la esperanta medio — sed ke tamen ĝi ne riskas misreprezenti nin ene de portugala medio per la uzataj simboloj.

Tiun ĉi proponon kreis la forpasinta Franco Simões, uzante la sidejan komputilon dum eble lia lasta vizito tien, nelonge post la alvoko en NB81:12.

Fine, mi ŝatus danki ĉiujn proponantojn, pro ilia laboro, kaj esprimi miajn bedaŭrojn rilate al propono numero 11, kiu finfine ne estis inkluzivita konkurse pro malfrua prezentiĝo kaj manko da komunikrimedoj niaflanke.

Alexandra Paz
(el NB84:7)


Proponoj ricevitaj

Propono 1

propono 1

Propono 2

propono 2

Propono 3

propono 3

Propono 4

propono 4

Propono 5

propono 5

Propono 6

propono 6

Propono 7

propono 7

Propono 8

propono 8

Propono 9

propono 9

Propono 10

propono 10

Propono 11

propono 11

Ricevita post la limdato, en 2004.03.13; ne plu eblis enkonkursigi.


Regularo

  1. Logotipo trafe simbolu kaj esperanton kaj Portugalion.
  2. Logotipo estu formate kompakta (pleja oblongo: 2×3), grafike simpla sed originala. (Pseŭdheraldika emblemo kaj simpla tekstkompostaĵo malrekomendatas.)
  3. Propono inkluzivu klarigan tekston kaj uzekzemplojn (inkl. unukoloran varianton).
  4. Ĉiuj proponoj ricevitaj ĝis 2003.07.31 2003.11.31 estos kribritaj laŭ la kriterioj en §1-3.
  5. Panela ĵurio elektita el la efektiva membraro elektos elinter la proponoj kribritaj laŭ §4. Decido publikiĝos en NB83 NB84.
  6. Logotipa kopirajto perdiĝos favore al P.E.A.

(el NB81:12)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT