Paĝo pri la 85-a numero de la bulteno de Portugala Esperanto-Asocio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Historio > Azevedo do Carmo

Movadhistorio:
João Azevedo do Carmo omaĝita en Barreiro

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt› kaj
Leal da Silva

&265; 30-jara ©

Laŭ atentigo de loka esperantisto Dr-ro Inĝ. Leal da Silva, en 2005.02.12 A. Martins-Tuválkin (repre­zente de P.E.A.) ĉeestis en la Barejra Municipa Biblioteko (ejo de la XVII-a R.P.E., en 1997, vd NB71:4-5) la lanĉon de biografia libro kompilita omaĝe al la barejra plurfaceta filantropo kaj humanisto João Azevedo do Carmo.

Sub la titolo Eu, meus senhores, amo a igualdade (= «Mi, gesinjoroj, amas la egalecon»; ISBN:972-98127-6-4), ĝi enhavas verkaĵojn, ĉefe poemojn, kaj biografiajn notojn. Estas sekcio pri lia esperantista vivo (pĝ. 169-176 kaj menciojn dise; iom da mistajpoj): Azevedo do Carmo aktivis kiel verkisto kaj tradukisto (publikigis i.a. en Portugala Esperantisto, ĉ. 1936) kaj ankaŭ en la loka klubo “Progresemaj amikoj”, i.a. publikigante portugallingvajn informajn tekstojn en la loka gazetaro.

Azevedo do Carmo forpasis 87-jara en 1986. Kvankam li mem neniam membriĝis en P.E.A. (fondita en 1972), tion faris lia filino Isabel do Carmo, mem konata politikisto kaj kuracisto. Tiu kunlaboris en la kompilo de la ĵus lanĉita libro, same kiel la konata fotisto Eduardo Cabrita, ankaŭ familiano de Azevedo do Carmo.


paĝaranĝo far AMT