Nekrologoj de la membroj kaj amikoj de de Portugala Esperanto­‑Asocio forpasintaj en 2002 kaj 2003.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Historio > Nekrologoj 2002‑2003

Ĉirkaŭa temaro:

Paĝenhavo:


Nekrologoj 2002‑2003 :

Wilhelm Theodor Oeste: 1913‑2002

foto ©

La 17­‑an de Oktobro 2002 forpasis en sia loĝejo en Fontanelas, Sintra, nia amiko kaj malnova germana esperantisto, naskiĝinta la 10­‑an de Aŭgusto 1913 en la urbo Kolonjo (Köln).

Kvankam mi mem nur ekkonis lin en nia sidejo post 1974, kiam mi revenis el Afriko, li vizitadis Portugalion jam ekde 1964 kiel tradukisto de germana industria entrepreno, laborante por ĝi en diverslandaj internaciaj foiroj — ja nia amiko posedis altgradan lingvlernemon kaj vastan kulturon.

En 1979 li emeritiĝis kaj translokiĝis al Portugalio, en la domon kie li, dudek tri jarojn poste, finfine forpasis.

Per liaj konoj pri la skandinava kulturo, li tradukis la islandan Fritjohfa Sagao, kaj plurajn aliajn verkojn de la tiulingvara literaturo.

Dum la dua mondmilito li tradukis esperanten kaj tajpis la kompletan version de la kanzonoj (Lieder) de Schubert, estante li profunda amanto de la muziko kaj kanzonoj de tiu germana komponisto.

Antaŭ sia forpaso li estis finanta la dulingvan eldonon (germane kaj esperante) de tiu tradukverko. Nur mankis la antaŭparolo, kiun nia amiko prilaborus germane kaj esperante. Tiu eldono estis komputile prilaborita de António Almeida kaj de mi mem. Nun ni atendas la decidon de la familio rilate la eblan liveron de la libro en la esperantistan merkaton.

Al la familio kaj precipe al lia vidvino ni prezentas niajn kondolencojn. FS~ (el NB80:18)


foto ©

António Moita Pereira: 1914‑2001

Eklernis esperanton en la 1930­‑aj jaroj, per kurso de Saldanha Carreira kaj Luzo Bemaldo. Dum pluraj jaroj, li estis la delegito de I.E.L. en Moura kaj aniĝis al P.E.A. en la jubilea jaro. Forpasis la 26­‑an de marto 2002, laŭ letero filina. AM (el NB80:19)


foto ©

José do Nascimento Raimundo: 1918‑2002

Amatora fotisto kaj radiamatoro, li eklernis esperanton en 1946, en sia urbo Portimão, kaj membriĝis en P.E.A. en la fondjaro. Li estis entuziasma esperantisto kaj ofte partoprenis R.P.E., malgraŭ fizika malhelpo. Okaze de tiu klopodo, en 1990, li pretiĝis fariĝi regiona delegito de P.E.A. Plurfoje partoprenis tradukkonkursojn de Nia Bulteno. Forpasis la 3­‑an de Junio. AM (el NB80:19)


foto ©

Fernando Gomes Coelho: 1924‑2002

Memlernis esperanton en la sesdekaj jaroj en Angolo, kaj PEA­‑aniĝis en 1979, eksciinte pri la Asocio pere de El Popola Ĉinio. Regule li malavare subtenis nian movadon per mondonacoj. Longe la sola esperantisto en Oliveira do Hospital, li partoprenis R.P.E. de Santo Tirso kaj gastigis alilandajn esperantistojn ĝis 1996. AM (el NB80:19)


foto ©

Abílio Pereira Baltazar: 1907‑2002

Forpasis la 31­‑an de marto 2002 Abílio Pereira BALTAZAR, multjara esperantisto de Barreiro, kie li laboris kiel fervoja mekanikestro. Li estis membro de nia asocio ekde ĝia fondo, en 1972. Siatempe entuziasmigis pri esperanto sian bofraton Hermínio Gambetta de Carvalho, ankaŭ ĵus forpasinta. AM (el NB80:19)



Hermínio Gambetta de Carvalho: 1907‑2002

Forpasis en februaro 2002 Hermínio Gambetta de Carvalho, multjara aktiva movadano. Lin konatigis kun esperanto lia barejra bofrato Abílio Pereira Baltazar, en la jaroj 1920­‑aj. En lia urbeto Alhandra li gvidis iam intensan esperantistan agadon en la kultura societo Euterpe. PEA­‑ano ekde la fondjaro, li kunorganizis en tiu societo, somere de 1975, memorindan informsesion, kun prezento al tre multnombra publiko de programo ĉefrolata de la tiam plej eminentaj portugalaj esperantistoj. Kiel litografo, li aŭtoris esperantteman poŝtmarkprojekton iam proponitan al la portugalia Poŝto. AM (el NB80:19)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT