(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
Mi ekkonis António Serafim Dias dum mia 1-a esperanto-aranĝo (Caldas da Rainha, Zamenhoffesto de 1988). Mi gardas memoron, el tiu kaj el postaj fojoj, pri malkruda kaj interesa karaktero: Ĉiam tre eleganta, fajntrajte aplomba eĉ se modesta, li apenaŭ iam laŭtigis sian voĉon — tamen ĉe li bruuloj ekkvietis kaj aŭskultis: Tiam ofte ion spritan el la popola poezio, speciale el António Aleixo… Eterna ĉapelo sinjoreca, maldikaj cigaroj, roversa dianto, rideto afabla sed malnaiva — li mem verkis pri si: «Se eu »te« pareço um burguês ¶ é porque tu não vês ¶ a força do meu ideal» («Se »al vi« mi aspektas burĝo, vi ja ne konas la forton de mia idealo»)
Korkistiĝinte ankoraŭ infanaĝe, li loĝis laŭ la peloj de tiu fako, forlasinte São Marcos da Serra, kie li naskiĝis en 1920. En 1993 neatendita militserva monkompenso permesis al li memeldonon de poemlibro, kien li kunigis diversajn disajn verkaĵojn (portugallingvajn): Poemas de António Serafim Dias, 70 pĝ. (vd. NB64:22). Li tie rakontas: «Mi ĉeestis esperanto-kurson en Alhos Vedros en 1936 sed post tri monatoj iĝis malpermesite instrui! Dudekjara mi militservis en Acoroj kaj tie plu lernetis per mendita libro. Reveninte al la civila vivo, mi finlernis per koresponda kurso. Baldaŭ mi ekinstruis.» Samlibre gastkonkludas lia amiko esperantisto J. Carreira Tapadinhas: «Li estis entuziasma kaj talenta deklamisto. Mallonge en la oficiala instruado, li klerigis sin mem, iĝinte atenta kaj klarvida mondrigardanto.»
En 2002, iel ekloĝinte en Bobadela (mun. Sacavém), mi serĉis la asocian sliparon kaj jen trovis Serafim Dias, plu adresata en la loka “korkista kvartalo” (Bairro Tavares, Empresa Nacional de Cortiça), inter fervojo kaj rivero. Iam pitoreska kaj ĉarma, kiel mi konstatis dum finfina vizito, jen tiu dometaro estas nun sufokita de la baŭmanta kaj tondranta kolonarponto de ŝoseo IC2. Same kadukiĝinta estis António Serafim Dias, je mia granda konsterno.
Multo de li memorigis pri la iamo, sed la destino estis al li senkompata: Sen familio (du gefiloj de eksedzino eksterlande), perdinte multon el sia mensa kaj korpa viglo, li apenaŭ pli ol travivis en vere mizeraj kondiĉoj. Aplombe li rifuzis la komunuman socialan helpon kaj nur la najbararo kaj maloftaj amikoj lin iel prizorgis. Mi revenis kelkajn fojojn por livero de Nia Bulteno kaj por iom da esperanta babilo, sed ne tiom ofte kaj longe kiom ni ŝatus.
En P.E.A. ni eksciis pri forpaso per retrosendo de poŝtaĵo, komence de 2005; laŭ najbaro ĝi okazis fine de 2003 aŭ frue en 2004. Restas la memoro pri malnaiva, popolama, fajna sinjoro.
A. Martins‑Tuválkin (el NB87:11)
Per poŝtoficeja informo ni eksciis frue en 2004 pri la forpaso de Pedro da Costa, malnova esperantisto kiu jam en la piknikoj de la jaroj 30 kaj 40 aŭskultigis al la samideanar’ siajn «elstare malfuŝajn» versaĵojn, laŭ atesto de samtempano. Longe loĝis li en Lisbono kaj poste en Sabugo (mun. Sintra); je emeritiĝo li revenis al sia naskiĝvilaĝo Salgueirais (mun. Celorico da Beira), estante lasttempe la sola asociano en la tuta regiono Interna Rando. Post vana klopodo, lian mortdaton ni supozas eĉ 1996, surbaze de lia ĝis tiam akurata, eĉ se ne senofera, kotizpago.
AMT+WS (el NB85:10)
Lisbona advokato, lasttempe emerita, ne perdis intereson pri esperanto, malgraŭ intensa profesia vivo.
AA (el NB85:10)
Nur ĵus, per informo edzina, ni eksciis pri la forpaso de Fernando António Rebêlo, okazinta en junio 1997. Maljuna sed relative nova esperantisto, li estis unu el la lernintoj de la 1989‑a kurso.
AMT (el NB85:10)
Neforgeseblas la gajo kaj ĝentilo de s‑ino “J.J.”: Unu el la plej sukcesaj lernintoj de la UITI‑kursoj, ŝi regule partoprenis esperantajn aranĝoj. Ankaŭ ŝia frato Fernando (1912‑1992, vd. NB59:9) estis esperantisto.
AA (el NB85:10)
Laŭ informo en Sennaciulo, forpasis septembre José do Nascimento Marques, malnova portugala esperantisto jam de 40 jaroj ekloĝinta en Argentinio. Tiu malproksimo ne malligis lian rilaton kun la portugala movado: Pluraj liaj tekstoj, ĉefe pri movadhistorio de sia tiama urbeto Barreiro, aperis en NB. Restas la memoro pri verva, malavara homo.
AMT+WS (el NB85:10)