Paĝo pri lasttempaj vizitintoj eksterlisbonaj de la sidejo de Portugala Esperanto­‑Asocio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Aplikado > Turismo > Gastoj

Samteme:

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Sidejo:
Niaj gastoj

En geografie kaj movade periferia lando, la portugalia esperantistaro avide bonvenas eksterlandajn samlingvanojn. Jen pri kelkaj spertoj:

Pancorbo Lisbone

Manuel Pancorbo, konata madrida esperantisto kaj (tiam estonta) redaktisto de Boletín (bulteno de HEF), vizitis Lisbonon la paskan semajnon. Mallonga ĉeesto en nia sidejo ebligis kontaktfirmigon kun kelkaj gvidantoj de la portugalia esperanto-movado.

AMT (el NB88:4)

© Fabien

Oporte studcele, franco instruos komencantojn

De la 22 de Februaro ĝis la fino de Julio estas en urbo Oporto nova aktivulo, Fabien Tschudy, 22­‑jara franco antaue loganta en Strasburgo (legu la intervjuon). Studanta la kvaran universitatan jaron pri Bioteknologio, Fabien staĝas en Instituto pri Embriologio kaj Histologio (Hospitalo São João), en laboratorio kie oni esploras pri kronika doloro. Esperantisto de antaŭ du jaroj kaj duono, li membras en Junularo Esperantista Franca Organizo kaj en pluraj grupoj, kaj aliĝis ankaŭ al P.E.A. Li estas flua parolanto, tre movadema, kaj pretas instrui al novuloj kaj disvastigi esperanton nialande. Tre taŭge alvenis li nun, ĝuste kiam Nogeso (Norda Grupo de Esperanto­‑Studado) kaj PLUS (la nordokcidenta sekcio de P.E.A.) bezonis vigligon!

AGP (el NB87:3)

Varbon okcidente

Du semajnojn malpost la renkontiĝo de Kataluna Esperanto‑Junularo en Mataró (ĉ. 70 partoprenontoj.; vd. NB87) vizitis Portugalion unu el la organizantoj, Roger Prieto de la Torre, la semajnon 2005.02.18‑27. Li vizitis Lisbonon (inkl. sidejon), Koimbron, Avejron kaj Oporton, ĉie kontaktante lokajn junajn esperantistojn. La gastigadon kaj ĉiĉeronadon prizorgis Alexandra Paz.

AMT (el NB86:3)

Miquel kun gastigintinoj en la Lisbona flughaveno © AMT

Durkapulo vizitis iaman adoptlandon

Iama aktivulo de Germana Espe­ran­to­‑Junularo kaj de TEJO, va­len­ci­landa kataluno Miquel Gómez i Besòs, kromnome “Durkapulo”, loĝis en Portu­galio en 1998 kaj en 2000­‑2002. Tiam li rolis i.a. kiel estrarano, kunre­daktoro de Nia Bulteno (77‑79) kaj eĉ kiel sideja ripa­risto. Elektinte Irlandon kiel pluan adoptlandon antaŭ duonjaro, jen li revenis al Lisbono la duan semajnon de decembro 2004 por prizorgi profesiajn aferojn. Tio ne malhelpis fulmrapidan viziton al la sidejo kaj gastiĝon ĉe familio Martins­‑Tuvalkina.

AMT (el NB85:8)

Apud Werther, kiu revizias Nian Bultenon © AMT

Polo markis

Septembre de 2004, Werther Sacramento gastigis polan leteramikon, Marek Bemberski, kiu (pli verve ol afable) montris intereson iam regasti nialande…

AMT (el NB85:8)

Venoj kaj misrenkontoj

Vizitis Lisbonon somere plia juna konata kataluna aktivulo, Lluis García. Kontakto kaj sidejvizito bedaŭrinde ne eblis kaj apenaŭ ne okazis same, decembre, al serbino Rosa Pavlović. Vizitis krome dano Bent Jensenius (julie) kaj geparo Almir kaj Zilda Ferreira, el Brazilo (oktobre). Dume, danke al Pedrosa Alves, la asocia gastlibro estas nun digne videbla en sideja tablo.

AMT (el NB85:8)

FF en Montpeliero ©

Revon, ne monon!

Flávio Rebelo prelegis en nia sidejo pri sia projekto ITV, internacia esperantlingva rettelevezio, la 24­‑an de marto 2004; legu pli tie ĉi.

Thomas, dekstre, en ĵazistara akompano © Gene Ess / Jazz Corner

Turnea paŭzo

Juna ĵazkontrabasisto Thomas Morgan, el Usono, vizitis nian sidejojn du fojojn dum sia restado en Portugalio, martmeze de 2004; li koncertis en Lisbono (Hot Club), Leiria kaj Torres Vedras.

AMT (el NB86:3)

Poŝtmarkoj vizite

Jam la trian fojon venas al Portugalio la esperanttema filatela kolekto de James Rezende Piton, konata brazila esperantisto. Kiel antaŭe (Lisbono 1992 kaj Oporto 1997), tio okazis en Lubrapex2003, septembre 2003 en Centro Cultural de Belém.

AMT (el NB82:10‑11)

Duaj lingvoj

Francesco Reale, juna itala esperantisto, vizitis Lisbonon septembre 2003. Kun li kaj loka amikaro renkontiĝis A. Martins-Tuválkin: babilo okazis ital‑, portugal‑ kaj esperant­‑lingve — ĉiujn Francesco plene regas!

AMT (el NB82:10‑11)

Tri jarojn ĉirkaŭ la mondo

Tiom longe vojaĝadas japana esperantisto Yoichi Kaneko! El Maroko Galegien li gastis nialande (danke al Pasporta Servo) aŭguste 2003 en Lisbono kaj Oporto.

AMT (el NB82:10‑11)

Survoje insularen

Pola familio Zemla (geparo kaj du infanoj, 5‑ kaj 9‑jaraj) vizitis Acorojn aŭguste 2003; ili mallonge restis en Lisbono pro aviadilinterŝanĝo, kie ilin gastigis familio Martins­‑Tuvalkina, danke al Pasporta Servo.

AMT (el NB82:10‑11)

Mistrafita ŝanco II

Malnova portugala esperantisto kaj P.E.A.‑ano José Marques, delonge loĝanta en Argentino, vizitis Lisbonon aŭguste 2003. Bedaŭrinde pro misrenkonto ne sukcesis planata vizito al nia sidejo.

AMT (el NB82:10‑11)

Semajnfinon suden

Tri tagojn juliaŭguste 2003 vizitis Portugalion Sofiâ Basova, juna rusa esperantistino, kiu tradukiste laboras en (rusiskale) apuda Ĝenevo. Celoj estis somerplaĝumi kaj viziti amikinon Irina Tuvalkina, sian iaman esperanto­‑instruiston.

AMT (el NB82:10‑11)

skubiston © WFaber

Lokaj skuboj

Germano Werner Faber vizitis Madejron en aprilo 2003, kie li bedaŭris ne trovi aliajn esperantistojn (kvankam tiuj ekzistas…). Hobie plonĝisto kaj fotisto, li sendis kelkajn belegajn subakvajn fotojn.

AMT (el NB82:10‑11)

Mistrafita ŝanco I

Juna usona esperantisto Evan Prodromou intencis viziti nian sidejon dum sia dumonata restado en Lisbono (2003.03.15‑05.15), sed al li tio finfine ne eblis.

AMT (el NB82:10‑11)

Lisbone maratone

Germana esperantisto Carol Lehr akompanis sian edzon Manfred al Lisbono, kie li partoprenis la EDP­‑maratonon, marton 2003. Kvankam li ne estas esperantisto, ŝi ja ankaŭ estas atleto, eĉ se je pli amatora nivelo: Dum li sabate ripozis hotelĉambre ŝi vizitis nian sidejon.

AMT (el NB82:10‑11)

Sergej Malcev © Kasesa

Fora najbaro

Sergej Malcev, rusa esperantisto loĝanta en Hispanio, vizitis sudan Portugalion danke al Pasporta Servo en januaro 2003. Surfote en la sideja saloneto.

AMT (el NB82:10‑11)

Jomo gastigata © Marta Leclercq

Sen trudfotistoj

La populara kantisto Jomo (Jean‑Marc Leclerc) vizitis Portugalion kun edzino Irena kaj filino Marta en novembro 2002, laŭ invito de familio Martins­‑Tuvalkina. Temis pri ripoza restado, sen koncertoj; kaj ja oni tion respektis, eĉ je troa nivelo: Krom la gastigantoj, neniu alia esperantisto (malgraŭ sciigo per pea_diskut) entute aperis por kunesti kaj babili… Lin tamen vizitis portugalaj mikroboj: surfote Jomo malsanetas.

AMT (el NB82:10‑11)

Denis kaj Nika (RR)

Rusino gerusojn gastigas

En julio 2002 Nika kaj Denis el Moskvo petveturis Salamanken (NB80:14; — fakte nur ekde la pola bjelorusa limo, kien ili trajnumis) veni al Lisbono estis eta paŝo pli. Ilin gastigis familio Martins‑Tuvalkina. Sur la vojo hejmen, ankoraŭ estos IJS en Hungario!

AMT (el NB82:10‑11)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT