(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
Sidejo: Novan elanon per renovigita salonofar Miquel Gómez i Besòs ‹durkapulo@ono.com› Renovigi la sidejon: jen tre optimisma eldiro. Fakte ni renovigis nur parton de la sidejo, konkrete la salonon (kiu estas instruejo kaj bibliotekejo). Ĝi ricevis nun la amuzan nomon «Ĉambro Durkapulo» — kaj se vi volas scii la kialon venu al la sidejo kaj demandu surloke! Ni ŝanĝis ĉion: ni forvendis la malnovajn meblojn, ni ŝlifis kaj refarbis la malnovajn seĝojn (12‑o da), ni refarbis kaj renovigis la tablojn, ni blankigis la murojn (kio ne estis tiom facile kiom oni povas imagi, ja tiom malpuraj ili estis!), ni konstruis novan bretan sistemon por la biblioteko, ni ŝanĝis la lampojn, ni farbis la fenestrojn, ni riparis la ŝutrojn, kaj finfine eĉ la plankon ni anstataŭigis per alia pli bela kaj helkolora — tiel ke la tuta ĉambro estas nun multe pli luma. Mi kredas ke tiu renovigado povas esti taŭga unua paŝo kaj gvidilo por iom‑post‑ioma renovigado de la tuta sidejo, tiel ke ĝi iĝu alloga por fremduloj kaj novaj esperantistoj. Precizigo nepra kaj dankplenafar António Martins‑Tuválkin ‹ancxjo@esperanto.pt› Jen ree la menciito sin modeste mistaksas: La ĉi supra uzo de "ni" signifas fakte sole Miquel mem, plus la de li varbita neesperantista kolego. Ja tiu renovigo de la salono, krom tre inda valorigo de la sidejo, estis neforgesebla donaco de multaj, multaj horoj de tre profesia, zorgema kaj kuraĝa laboro. (el NB80:13)
|