Paĝo kun indikoj pri kiel atingi la sidejon de Portugala Esperanto‑Asocio kaj ĝiajn deĵorantojn.(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
Esta página em português:
Samteme:
Paĝenhavo:
- Loko de nia sidejo, per Google maps
- Mapeto, montras la la sidejon de Portugala Esperanto‑Asocio kaj ĝian ĉirkaŭaĵon
- TransporLis, kun dinamika mapo pri lisbonaj publikaj transportiloj.
- C.P.: Caminhos de Ferro Portugueses, Fervojoj de Portugalio (CP, [sepe’]) kompania paĝaro; eblas konsulti tabelojn kaj mapojn kaj kalkuli tempojn kaj prezojn de itineroj. Havebla portugal‑ kaj angl‑lingve.
- Rede de Expressos, mastrumestrepreno pri interurbaj busoj.
- Metropolitano de Lisboa, Lisbona Metrokompanio (Metro [metru]), mapeto kaj informoj (apudeja mapo de Colégio Miltar - Luz; sidejo videblas malsupre meze).
- Carris (C.C.F.L.), oficiala paĝaro de la Lisbona Bus‑ kaj Tram‑ Kompanio, [kaĥiŝ’].
- Wunderground#8536, vetero en Lisbono (traduko malbona kaj nekompleta).
- ICEP, Portugalia Instituto pri Ekstera Komerco; prizorgas, ekster Portugalio, ankaŭ informojn al estontaj turistoj
- Pasporta Servo, vojaĝu kien ajn kaj tie trovu senpagan, amikan gastadon!
- Amikeca reto, la SATa alternativo al Pasporta Servo.
Vizitante la sidejon:
Bonvenon!
Eksterlisbonaj esperantistoj estas aparte bonvenaj en la asocia sidejo!
Kiel atingi la sidejon?
Adreso:
Rua Dr. João Couto, 6-R/CA
PT‑1500‑234 LISBOA
Jen bildo kun la tuta adreso, se vi havos problemon kopii, tajpi aŭ printi la tekston. (Kaj jen, malpligrande)
Situo:
Altitudo: 91 m
Longitudo: 9°07'48"W
Latitudo: 38°43'47"N
“Distrikto”: Lisboa
Municipo: Lisboa
Komunumo: Benfica
Benfica estas kvartalo en la nordokcidenta parto de Lisbono. La sidejo de Portugala Esperanto-Asocio situas en ĝia suda rando, ĉe granda ŝoseavenuo nomata Segunda Circular, [sgunda sirkular’] apud la jenaj ĝenerale konataj markiloj:
- Centro Comercial Colombo [kulombu] (granda vendejgalerio)
- Centro Comercial Fonte Nova [fontnova] (eta vendejgalerio)
- Califa [kalifa] (kafejo)
- Lusa [luza] (novaĵagentejo)
Apude ĉi-paĝe vi trovas ligon al diversaj mapoj.
Atingo:
- El la flughaveno, paŝe aŭ buse ĝis la tre apuda Placo de la Horloĝo (Praça do Relógio [prasa du ĥloĵju]) kaj de tie iom longe per buso 50 [sinkŭenta]: eliru en haltejo ĉe la vendejgalerio Fonte Nova [fontnova].
- El la fervojstacio Oriente, longe per buso 50 [sinkŭenta]: eliru en haltejo ĉe la vendejgalerio Fonte Nova [fontnova].
- El la fervojstacio Santa Apolónia [santapulonja], longe per buso 54 [sinkŭentajkŭatru]: eliru en haltejo ĉe la kafejo Califa [kalifa].
- El la busstacio Campo das Cebolas [kampu daŝ sbolaŝ], longe per buso 54 [sinkŭentajkŭatru]: eliru en haltejo ĉe la kafejo Califa [kalifa].
- El la busstacio Arco do Cego [arku du segu], longe per buso 16 [dzasajŝ’]: eliru en haltejo ĉe la kafejo Califa [kalifa].
Ĝenerale, per la jenaj transportiloj:
- Metroo: stacio Colégio Militar - Luz [kuleĵju militar’ luŝ];
situas sur la blua linio; eblas de tie paŝi al la sidejo, se necese ankaŭ buse (vd. sube). - Flavaj busoj (CCFL/Carris):
- Haltejo Calhariz de Benfica (?) (antaŭ domo Estrada de Benfica 444 / apoteko Benfiluz; busoj veturantaj el Segunda Circular): 33, 50, 85
- Haltejo Col. Mil. - Luz (antaŭ vendejgalerio Colombo): 3, 4, 64, 65, 67, 109
- Haltejo Av. Col. Militar (?) (kruciĝo Estrada de Benfica × Av. Col. Militar, antaŭ kafejo Talismã; busoj veturantaj el Colombo): 3, 64, 66, 67
- Haltejo Esc. Sec. Benfica (?) (antaŭ mezlernejo João de Barros (?); busoj veturantaj ćefe el Portas de Benfica): 16, 33, 46, 50, 58, 63, 64, 85, 205
- Haltejo C. C. Fonte Nova (?) (antaŭ vendejgalerio Fonte Nova; busoj veturantaj ćefe el Sete Rios): 3, 16, 46, 58, 64, 66, 67, 205
- Haltejo Esc. Q.ta Marrocos (?) (antaŭ bazlernejo Q.ta Marrocos; busoj veturantaj el sudoriento): 3, 16, 46, 50, 58, 63, 66, 67, 85, 205
- Blublankaj busoj (RL - Rodoviária de Lisboa):
- Haltejo Col. Mil. - Luz (antaŭ vendejgalerio Colombo): 203, 205, 206, 210, 217, 222, 223, 224, 227
- Verdblankaj busoj (LT - Lisboa Transportes):
- Haltejo Col. Mil. - Luz (antaŭ vendejgalerio Colombo): 101, 105, 132, 142, 143, 156, 163, 165, 168
- Haltejo Esc. Q.ta Marrocos (?) (antaŭ bazlernejo Q.ta Marrocos; busoj veturantaj el sudoriento): 101, 105, 132, 142, 163
- Trajno: stacio Benfica [benfika];
situas sur la fervojlinio interLisboa-Rossio kaj Sintra; de tie venu al la sidejo per flava buso 50.
Kiam viziti la sidejon?
Ni bonvenigas esperantistojn kiam ajn, sed ne ĉiam ĉeestas deĵorantoj. Bonvole sciigi kun maksimuma anticipo,
- letere al la ĉi-supra adreso,
- retmesaĝe al portugala@esperanto.web.pt,
- telefone al +351 217 141 359
(ne tajpu "351" se vi telefonas jam en Portugalio) - fakse al +351 217 933 924
(ne tajpu "351" se vi faksas jam en Portugalio)
Senaverte, eblas viziti dum la normala publikakcepta periodo: sabate, de 15:00 ĝis 17:00.
paĝaranĝo far AMT