Artikolo pri Nogeso, loka esperanta klubo aganta en norda Portugalio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:

Aliaj paĝaroj:

  • NOGESO, Norda Grupo de Esperanto­‑Studado: esperantista klubo aktivanta en Oportio ekde 2002.
  • Wunderground#8545, vetero en Oporto (traduko malbona kaj nekompleta).
  • Pasporta Servo, vojaĝu kien ajn kaj tie trovu senpagan, amikan gastadon!

Lokaj kluboj:
Renovigota de Nogesanoj.Norda grupo studas plu

far Werther Sacramentows@esperanto.pt

Sekve de la intensiĝo de la esperanto-agado en Oporto raportita en NB79:4-5, fondiĝis en frua 2002 NOGESO, Norda Grupo de Esperanto-Studado. Tiu neformala klubo kunvenas kafeje en dimanĉoj (21:30-00:00), nun en Estrela d’Ouro, (Rua da Fábrica), post pluraj ŝanĝoj. Agado konsistas ĉefe el tiuj instruaj vesperoj (kie la iamaj komencantoj inicas novajn), el promenoj al apudaj vidindejoj, ofte kun renkontiĝo de apudlimaj hispanaj kaj sudportugaliaj junaj esperantistoj (Freita montaro, Arouca, Gafanha do Carmo, Gerês), kaj el mastrumado de tre interesa retpaĝaro, en http://www.nogeso.cjb.net/, kiu daŭre logas novajn membrojn.

Trovita Nordo

Min agrable mirigis la novaj esperantistoj el Oporto, kiuj ĉeestis la lastan Zamenhoffeston. Ili ja ne estis multaj (3 el 18), sed ilia ceesto estis grava kiel signo de la efiko de la novaj propagandrimedoj, kiujn la nuna komunikteĥniko esperige ebligas. Kvazaŭ naskitoj de la interreto, ili malkovris Esperanton kaj estis kore frapitaj de ĝia lingva perfekteco. Ligitaj de sia entuziasmo komuna pri la nova, de ili ĵus trovita lingvo, ili interrete interkonatiĝadis kaj konsistigis grupon nun ĉiusemajne kunvenantan en oporta kafejo por tie esperante babiladi.

Kaj poste alvenis la momento, kiam ili kontaktis la portugalan esperanto-movadon, laŭvice pere de esperantistoj konataj en retaj babilejoj (nome Iuri kaj Johano), poste per la asocia interreta hejmpaĝo, kaj fine per ties retpoŝta diskutgrupo, iĝante plene integritaj ankaŭ en la tradicia esperanto-movado nialanda.

Komence de la pasinta jaro nia kara A. Martins, per vizito al Oporto, konkretigis la proponon pri dusemajna E-kurso, per kiu perfektiĝis la komencintoj kaj eĉ pliaj, ĵus varbitaj de la jamaj, ekkonis nian lingvon (vd. NB79:4-5). Ĉio-ĉi apenaŭ okazis kaj jen fine de la sama 2002 ili venis al nia Lisbona sidejo (jam ne la unuan fojon!) kaj ravis kaj mirigis nin ĉiujn, eĉ veteranojn kun longa sperto, per lerta, gaja, konciza tamen ĝusta kaj klara parolkapablo en Esperanto! Brave kaj antaŭen!

(el NB80:4)


paĝaranĝo far AMT