(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
Ĉirkaŭa temaro:Vidu ankaŭ:
Aranĝoj: Internacia Parkofar Alexandra Guerra e Paz ‹alexandra.paz@clix.pt› Okazis en 2002.02.15‑16 en Campo do Gerês (mun. Terras de Bouro) eta esperanto‑renkontiĝo, organizata de Nogeso. Vojaĝis el Lisbono Irina Tuvalkina kaj António Martins, ilia filino Marta, kaj Luís Mourinho; el Oporto mi; el Avejro Bruno Reis; el Ovar José Rodríguez; el Vigo Antonio Valén kaj Suso Moinhos; kaj el Valadolido Rodrigo Portela — ĉiuj volantaj la samon: Spiri iom da freŝa aero, malsatiĝi promenante montare kaj kune amuziĝi. Alveninte nek samtempe, nek orde, oni tamen tute plenumis niajn celojn. Kun António kiel gvidisto oni malkovris kial la nacia parko de Peneda‑Gerês estas interesa kaj bela loko por viziti, sed ankaŭ kiel paŝi montare lacigas nin, pigrajn urbanojn. Oni babilis en esperanto pri pluraj aferoj, kiel normale okazas ĉe bunta kaj buntema samideanaro, oni tranoktis en agrabla domo, kaj finfine oni revenis, lacaj sed bonfartantaj pro ĝuinda semajnfino. (el NB81:12)
|