Artikolo pri la XIX-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj, okazinta la 14-an de junio 2003 en Vila Franca de Xira.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Movado > Eventoj > (en Portugalio) > XIX‑a R.P.E.

Ĉirkaŭa temaro:

Samteme:

Paĝenhavo:


XIX‑a R.P.E.
Vila Franca de Xira gastigis nin!

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt› kaj
Alcino Alvesarmerio@aeiou.pt


Raporto

La 19-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj trafe okazis, danke al la laboremo de kelkaj — aparte laŭdinda tiu de João Correia Marques, loka vete­rano. Forfalis unu programero (movada prelego), bonegis la restoracio, misis la paŝpromena parto, reeĥis la gazetaro kaj furoris la lanĉo de libro. Je la disiro multaj tamen konfesis emon al io pli intensa kaj daŭra. Kion en 2004? (Ĝis tiam ĝuu la ĉiapudan raporton pri tre aventura partopreno.) AMT (el NB82:3)

blazono de VFX © André Serranho

Programo:

09:30
Ariĝo sur la placo de la stacidomo de CP, apud la Monumento al la Toreisto.
10:00
Malferma sesio de la Renkontiĝo kaj inaŭguro de Ekspozicio en la Municipa Biblioteko de Vila Franca de Xira.
10:30
Konferenco: Trajtoj de la “nova esperantisto”. [neokazinta]
11:30
Lanĉo de la verkaro de Artur Hipácio.
12:00
Vizito al Preĝejo-Muzeo Mártir Santo.
12:30
Vizito al Muzeo Mário Coelho.
13:00
Komuna tagmanĝo en la restoracio O Parente.
15:00
Promenado tra la urbo (malnova kvartalo) kun vizito al Preĝejo de Misericórdia kaj Municipa Parko.
16:00
Gvidata ekskurso kun vizito al Muzeo Dr. Sousa Martins kaj al la riverborda bulevardo de Alhandra.
17:30
Vizito al Quinta Municipal de Subserra.
18:30
Reveno al Vila Franca de Xira.

Alvoko

La baldaŭan 14-an de Junio, okazos en la apudlisbona urbo Vila Franca de Xira la XIX-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj. Oni esperas laŭeble grandnombran partoprenon — esperas, kiel ciam, kaj iuj eĉ atendas ĝin. Certe ne mankas motivoj: Krom konatiĝo kun la nesuspektitaj vidindaĵoj de tiu municipo, kunvenintoj ĝuos nekutiman ŝancon renkontiĝi: Jam konfirmis sian ĉeeston pluraj kaj multjaraj veteranoj kaj vervaj novuloj. Cetere estos prezentita kaj premiere ekdisvendita librforma verkaro de la portugala esperanto-poeto Artur Hipácio (vd. NB54:12). Interesatoj partopreni nepre sciigu plejeble baldaŭ per mesaĝo al la asocia sidejo; endas kvineŭra antaŭpago de la komuna tagmanĝo — kies ĉefplado estos lofia rizo (jen alia motivo ĉeesti). Krom la manĝo, ĉio alia estos senpaga. AA+AMT (el NB81:4)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT