Paĝo pri la XXI-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj, okazonta septembre 2005 en Alcácer do Sal.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Ĉirkaŭa temaro:

Aliaj paĝaroj:


XXI‑a R.P.E.
Ekaŭtun’ en Salkastelo

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

Riverborda peizaĝo © Francisco Pinto

Renkontiĝon en Alcácer do Sal la estraro ekkonsideris jam malfrue, dum la marta kunveno, informite de la avejrlaguna skipo pri prefero je 2006. Tial oni “retretis” al apudlisbona loko, por laŭeble certigi la aranĝon en 2005. Kasisto Miguel Boieiro aktivigis siajn eksurbestrajn kontaktojn kaj el diversaj eblecoj (Palmela, Sesimbra, Setúbal) preferon ricevis tiu bela ĉesada urbo. Ties municipestraro sciigis sian oficialan apogon komence de julio — konfirmatas aŭlo, halo, salono kaj buso. Kiel okazdaton oni elektis la lastan semajnfinon de septembro.

Alcácer do Sal — nomo kiu rilatas kaj al ĝia maŭra fortreso (arablingve: "ل قصر " = "al qasr" = "la kastelo") kaj al la tradicia marsala rikoltado (de romianoj renomata el Eviom al Salacia Vrbs Imperatoria), kaj kiu esperantigeblas kiel Salkastelo: Eta urbo ĉe la norda bordo de la rivero Sado, je la radiko de ties lagunara elfluejo, 80 km sudoriente de Lisbono kaj 40 km de Setúbal: fama pro siaj pinnuksaj frandaĵoj, historia riĉo, milda klimato kaj trankviliga pejzaĝo — ĝi atendas nin.

Detalojn pri veturo, programo, gastigo kaj manĝoj vi trovos baldaŭ tie ĉi. Ĝis tiam, agendumu: 2005.09.24­‑25: la 21‑a R.P.E., en Salkastelo.


(el NB88:3)


paĝaranĝo far AMT