Paĝo pri la kurso instruita de Fabien Tschudy en Oporto, 2005.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:


Postkurse — landlime

far Nuno Magalhãescxu@clix.pt

Okazis de marto ĝis junio nova Esperanto-kurso en Oporto, ĉifoje instruata de Fabien Tschudy, per rekta metodo. Estis 10­‑leciona kaj denove organizintoj dankas al ISEP (Oporta Inĝ. Superlernejo) pro ĉambro-prunto. Partoprenis 10 homoj — laŭplane oni pluigu renkontiĝojn, de nun nogese en kafejo Estrela d?Ouro.

Kurso en ISEP © VespertoKurso en ISEP © Vesperto

La lasta leciono estis fakte renkontiĝo inter lernantoj kaj de Oporto kaj de Vigo. La loko: Tui / Valença. Venis kaj lernantoj kaj veteranoj:

el Portugalio
mi, Alexandra Paz, David Ricardo, Fernando Costa, Carlos Moreira, Noémio Lago de Oliveira kaj Fabien Tschudy;
el Galegio
Antonio Valén, Suso Moinhos, Jaime Canoa kaj Santiago Estévez.

Antonio nin gvidis tra Tui, tra ĝia malnova parto, el kies parkoj videblas Portugalio. Li organizis tagmanĝon por la esperantistaro. Laŭ portugala premo oni kafumis ĉe la alia flanko de landlimo, en Valença, sub varmega suno. Estis plaĉa kaj agrabla renkontiĝo, espere la unua el pluraj.

(el NB88:8)


paĝaranĝo far AMT