Paĝo pri Esperanto­‑instruaj agadoj en Portugalio, en 2002-2003.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Lingvo / Instruado > Como aprender? > Instruado 2004‑2005

2004‑2005:
Instruaj agadoj

Oporte plian plenon

Okazis de marto ĝis junio nova Esperanto-kurso en Oporto, ĉifoje instruata de Fabien Tschudy, per rekta metodo. Estis 10­‑leciona kaj denove organizintoj dankas al ISEP (Oporta Inĝ. Superlernejo) pro ĉambro-prunto. Partoprenis 10 homoj. (Legu pli.)

AMT (el NB88:8)

Camões serĉas instruiston

Ree en 2005 okazos baznivela esperanto­‑ kurso en la lisbona mezlernejo Camões (vd. NB80:8), laŭ iniciato de tiea instruisto Wílson Brígido. Plue oni akceptos kiel kursanojn ankaŭ nelernejanojn. Necesas nun instruisto libera du fojojn semajne, en 2005.02­‑05; interesatoj kontaktu la Asocion.

AMT (el NB85:5)

Salutinda elano

La kultura akademio de Kooperativo “Saluton!” (Rua Pascoal de Melo, 84­‑1º d.to, en Lisbono) ree en 2004/05 ofertas ekde oktobro kursojn de esperanto, en du niveloj. Instruas la duan M. Eusébio dos Santos (pasintjare: Olga Almeida) kaj la unuan Eduardo Crispim (antaŭe: Gonçalves Pires). Tiuj kaj aliaj esperantistaj kooperativanoj organizas rondon kiu kunvenas ĉiumarde en la sama ejo: ARE, Amikeca Rondo per/por Esperanto.

AMT+MES (el NB85:5)


paĝaranĝo far AMT