Paĝo pri Esperanto­‑instruaj agadoj en Portugalio, en 2002-2003.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Lingvo / Instruado > Como aprender? > Instruado 2002‑2003

Ĉirkaŭa temaro:

Paĝenhavo:


2002‑2003:
Instruaj agadoj

Sideje malmultajn

La revenon de Gonçalo Neves kiel instruisto al la sideja kursaro malinde salutis la fato. El la listego de principaj interesatoj (kiu restas) finfine nur al iuj kontingence konvenis la kutimaj horo kaj dato. Rezulte vizitadas la kurson nur tri lernantoj kaj unu "staĝanta" instruisto (Cosme Resina). La lecionoj nun okazadas marde, kaj plene en esperanto — jen pri kvanto kaj kvalito… (Unu lernanto, Luís Mourinho, jam flue parolas kaj ĉeas eĉ la kolofonon!).

(el NB80:8)

Lernas Alcochete

Prepare al la XVIII‑a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj okazonta en la apudlisbona urbeto Alcochete en 2000.01.29, fondiĝis la 19‑an de novembro antaŭjara la Amikeca Grupo de Alcochete, kies ĉefa agado fariĝis la komuna studado de esperanto, sub gvido de la senlaca klubano esperantisto Cosme Resina. La daŭran kurson partoprenas nun naŭ lernantoj (31‑81 jaraĝaj, avĝ.‑e 61‑jaraj).

(el NB80:8)

Sokrate & Komenie

Nova esperantisto Luís Ladeira, instruisto pri filozofio en la mezlernejo Braancamp Freire, iniciatis kaj prizorgas projekton pri interlerneja komunikado per esperanto kaj interreto, kandidatigitan al eŭropunia financa apogo kadre de la programo Socrates / Comenius. Plene reagis al invito tri lernejoj en Hispanio, Hungario kaj Polio, kie instruas esperantistoj. La projekto antaŭvidas dujaran (2003.09­‑2005.07) instruadon de esperanto kun paralela aplikigo de ĝi kiel interlernantan kaj interlernejan komunikilon, uzante retbabilejon kiel ilon kaj komunan konstruadon de retpaĝoj kiel temon. Diversaj malfacilaĵoj en la preparo kaj prezento de la projekto ne senkuraĝigis la inciatinton, kaj atendatas nun respondo de eŭropuniaj decidistoj.

(el NB80:8)

Johano samideanojn

Ekis la 8‑an de novembro 2002 baznivela kurso de esperanto, sub gvido de João Santos (instruisto de konsiderinda ono de ĉiuj nunaj aktivaj portugalaj esperantistoj…). La kurso daŭros ĝis la 9‑a de majo, kaj ĝin regule ĉeestas 8 homoj (ĉ. 25‑70 jaraĝaj, avĝ.‑e 40‑jaraj), post 33‑opa starto. Ĝi okazas en Casa do Caminho, lisbona spiritisma centro, kaj proe la kursanonco avertis ke oni «celas homojn el ajna konfesio, kvankam la etoso estu spiritisma». La anoncitan kurson por instruistoj, trafe okazonta paralele, bedaŭrinde ĉeestas neniu el la kutimaj instruemuloj.

(el NB80:8)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT