Paĝo pri la projekto «Alternativa Komunikado en Eŭropaj Lernejoj»
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Ĉirkaŭa temaro:

Samteme:

Aliaj paĝaroj:

  • Projekto AKEL, Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj.
  • Euroscola en Esperanto, ĉiujare, la Eŭropunia Parlamento organizas plurajn Euroscola­‑tagojn, konsistantaj el renkonto de ĉ. 500 gimnazianoj devenantaj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio.

Instruado:
AKEL: Eŭropo, Civitaneco, Esperanto

far Luís LadeiraluisladeiraFORIGU@portugalmail.pt

Lernantoj de la portugalia partnero © L.L.

Ekis en septembro 2003 la antaŭe lanĉita projekto AKEL (Al­ter­na­ti­va Ko­mu­ni­ka­do in­ter Eŭropaj Lernejoj, vd. NB80:8). Kune kun la portugala mezlernejo de Pontinha (Escola Secun­dária Braamcamp Freire, kun 18 lernantoj) laboras ankaŭ la Gimnazium nº7, en Koŝalino (Koszalin, nordokcidenta polia urbo; 29 lernantoj), la Cuatro Caminos, en Don Benito (hispana ekstremadura urbo; ok lernantoj), kaj la Páfli Miklos K K, en Gjoro (Győr, okcidenthungaria urbo; tie ne eblis ankoraŭ komenci pro privata kialo).

Ĉijare, kontraŭ niaj esperoj, la projekto ne estas subtenata de la Eŭropunia Programo Socrates, kvankam ĉiuj partoprenantaj lernejoj kandidatis al ĝi: La pola kaj hungara landaj agentoj rifuzis la respektivajn kandidatiĝojn, kaj tial malvalidiĝis la Eŭropunia subteno. Tamen la projekto daŭras!

Do, kion faras nun la lernantoj? Kompreneble, ili lernas esperanton. En Don Benito, instruas José María Salguero; koŝaline, fraŭlino Magda Sawicka, apogata de s‑ro Czesław Baranowski; kaj en Pontinha nuntempe la lernado okazas hejme per la komputila instruprogramo de Carlos Pereira, kvankam unu fojon semajne ni kunsidas por interŝanĝi informojn kaj prezenti dubojn.

Ĝis decembro, plenuminte la unuan fazon de la projekto, informoj pri la lernantoj aperos en la AKEL‑retejo (www.esperanto.pt/akel/). Poste ni klopodos ekinterkomuniki per tajpbabilejo. Por tio ni jam sukcesis subtenon de la portalo Gxangalo.com, kiu promesis malfermi apartan retĉambron kaj alligi ĝin al nia retejo.

Por provi novan kandidatiĝon al la Programo Socrates kaj por situacipunktumi la agadon, la instruistoj el la kvar (aŭ eble nur tri) lernejoj kunsidos venontjanuare en Lisbono.

(el NB82:5)


paĝaranĝo far AMT