(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
far Luís Ladeira ‹luisladeiraFORIGU@portugalmail.pt›
Ĉijare finfine, ĉar laste jare tio ne okazis, la eŭropa programo Socrates subtenis projekton «AKEL» (Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj). Tio signifas ke tri lernejoj de tri landoj – Polio, Hispanio kaj Portugalio – kune daŭris sian projekton por pliprofundugi eŭropcivitanecon per Esperanto.
Nia projekto jam antaŭe prezentita al esperantmovado per pluraj rimedoj (vidu «Nia Bulteno», retpaĝojn www.esperanto.pt/akel/, www.euro.za.pl kaj www.esec-braamcamp-freire.rcts.pt (klaku «projectos» kaj «akel») kaj aliaj, kiel Radio Polonia aŭ Libera Folio) devigas E‑lernadon kaj enkondukon al naciaj lingvoj de la partneroj. Tio devas publike montriĝi laŭ plenumo de pluraj repaŝoj, kiuj malkovras la partoprenantojn mem, siajn lernejojn, urbojn kaj landojn.
Lernjare 2004/05, la partneroj decidis pri sia interkomuniko ĉu virtuale ĉu reale. Do, ekinterŝanĝis retmesaĝajn kontaktojn per malsamaj rimedoj eĉ per malfermo de akel‑retĉambro en babilejaro «paltalk.com». Samtempe preparis siajn intervizitojn.
La unua, okazinta inter la 13‑a kaj la 19‑a de februaro 2005 jaro, alvenigis iberan duoninsulon niajn polajn partnerojn. Ĉe ni, en Portugalio, la programo disvolviĝis en la lernejo, matene, kaj eksterlernejo, posttagmeze. La tagmanĝojn oferdonis la lernejo. Matenmanĝo kaj vespermanĝo ĉe gastigintoj. Dum la mateno okazis klasoj de Esperanto, kaj de portugala lingvo, krom libera tempo por retumado. Posttagmeze, ĉiu tage kaj laŭ vice, ni vizitis la malaltan urbon de Lisbono, Belenon kaj Naciaj parko, krom Cascais kaj Sintra. Ne forgesenda Roka Kabo, la plej okcidenta eŭropa loko, kies atingita celo tre ĝojis la polojn. Similan senton vekis la vidindaĵo de Oceano Atlantiko ĉe Cascais.
Je la 18‑a, vendrede matene, ĉiuj el ni busveturis al niaj hispanaj partneroj de Don Benito, en la hispana Ekstremaduro. Tie, post la formala tamen amika akceptado en la lernejo, ni tagmanĝis kune kaj kune veturis al mezepoka urbo de Trujillo. Reveninte, ĉiu gastiĝis ĉe sia gastiganto kaj ripozis. En la sekva tago, sabate, post bilanca kunsido de la partneroj, vizito al urbo de Don Benito kaj tagmanĝo, ĉiu revenis hejme; poloj busveturante tra Barcelono kaj Strasburgo, kaj ni rekte al Lisbono.
Kuriozaĵo estis la pola elekto de buso por veturi inter Koŝalino, en Polio, kaj Lisbono. Fakte tre longa vojaĝado eblis la viziton de Parizo, Madrido, Barcelono kaj Strasburgo, krom Lisbono kaj Don Benito / Trujillo. Vere laciga, tamen riĉa opcio. La gastigado ĉe lernantaj kaj instruistaj partneroj permesis enspezon de mono. Vizitis nin kvar gelernantoj kaj kvar instruistinoj. Aliaj kvar gelernantoj kaj tri geinstruistoj portugalaj kune veturis al Hispanio.
Tre amuza kunvivado. Ĉu per Esperanto? Bedaŭrinde ne tiom, kiom oni dezirus!
La trapasanta renkontiĝa loko estis Berlino je la tria de aprilo. Ni tamen flugveturis de Lisbono ĝis la ĉefa germana urbo je la unua. Tie ni atendis niajn hispanajn partnerojn. Dume ni vizitis la faman muzeon de Pergamo – la antikvaj greka kaj babilona mondoj translokiĝita al centro de Eŭropo! – la katedralon; trapasis la pordegoj de Brandenburgo – imagante la muregon, kiu antaŭ nelonge dividis la urbon kaj la mondon – promenis laŭ la Unter den Linden (Tilialeo). Postdama placo, Aleksandra placo kaj la televida turo plenigis nian vagadon laŭ la urbo, preskaŭ ĉiam per subtera fervojo.
Lunde, la 4‑an de aprilo, kune kun niaj hispanaj partneroj, per buso ni revizitis kelkajn da ĉi‑lokoj kaj posttagmeze ekveturis al urbo Koŝalino, en pola Pomario, ĉirkaŭ kvarcent kilometroj for. Ricevitaj de niaj partneroj kaj siaj familianoj en lernejo ĉiu ripozis hejme de sia gastiganto. De mardo ĝis sabato, la programo kreita de niaj polaj partneroj inkuzivis vizitojn al gastiganta urbo de Koŝalino kaj al la fama urbo Gdansko – la sidejo de Solidareco, tiu sindikato, kiu ekmalstarigis la komunistan reĝimon – al ripozloka vilaĝo de Mielno ĉe balta maro; promenadon al monto Chełmska ĉe Koŝalino; krom klasoj de Esperanto kaj pola lingvo dum du matenoj en la lernejo. Tamen ne ĉio programo plenumiĝis, ĉar pro la morto de la papo Joahno Paŭlo la dua okazis nacia funebra tago, vendrede, je la oka de aprilo.
Bedaŭrinde la programero pli rompita estis precize tiu pri lingvoj. Tio tre malhelpis la uzon de la internacia lingvo kaj la eklernon de la pola. Tamen pro afableco de la prezidanto de loka sekcio de Pola E‑asocio, s‑ro Czesław Baranowsky, ni rajtis ĉiĉeronadon esperantlingve tra la urbo. Kaj pro ĝentileco de niaj gastigantoj facile ni lernis komunuzajn polajn esprimojn por saluti, danki, ktp.
Dimanĉe, je la kvina, alvenis la adiaŭa horo. Ĉio finas kaj ni adiaŭante niajn afablajn gastigantojn busveturis denove ĝis Berlino. Malvarmis la vetero kelke foje, tamen alie foje eĉ printempis en Koŝalino. Sunis kaj pluvis kaj ni spertis preskaŭ ĉiujn sezonojn. Dum la antaŭa restado en Berlino ĉiam primtempis. Veturante tra Pomerio rekte al flughaveno ni spertis la mankantan sezonon: neĝis! Nu, nur neĝetis, sed la kampoj iom blankiĝis. Sur la ŝoseo tamen la neĝeroj falis kiel likvida akvo. Tre amuza adiaŭo!
Post halto ĉe benzinejo alvenis la ĝisan horon por niaj hispanaj partneroj. Flugante per malsamaj flugkompanioj la iberaj partneroj veturis al siaj malsamaj flughavenoj.
Tiel finis nia ĝoja akel‑kunvivado, atendante novan renkontiĝon venonte lernjare.
(malgrandigita versio aperis en NB88:6‑7)