Intervjuo al Fabien Tschudy, francia gastinstruisto en Oporto dum 2005.02­‑07.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Ĉirkaŭa temaro:

Vidu ankaŭ:


Fabien Tschudy, gastinstruisto en Oporto

far Alexandra Guerra e Pazalexandra.paz@clix.pt(intervjuis)

1. Ĉu vi jam estis vizitinta Portugalion antaŭe?

Ne, mi neniam antaŭe vizitis Portugalion. Mi jam emis feriumi ĉi tie sed finfine neniam okazis. Mi nun profitas de la staĝo por malkovri la landon. Sendube des pli interesa ĉar mi ne nur turismumas sed ankaŭ vivas en la lando.

Fabien instruas en ISEP © Vesperto

2. Kiaj estas viaj unuaj impresoj pri Oporto?

La urbo estas propra, la urbocentro, kvankam ne granda estas ĉarma, mi ŝatas la stratetojn kiuj ĉirkaŭas la praça do cubo, ties arkadajn trotuarojn, la vestaĵojn pendantajn trans la stratoj, balkon­‑laŭlonge, tiuj elvokas tipe sudaĵojn. Mi imagas la maristan etoson kiu sendube regis tie iam. Povus esti taŭga film­‑dekoracio!!☺

Mi ŝatis konstati ke la busoj veturas per natura gaso kaj mi agrable surpriziĝis vidante por la unua fojo en mia vivo hidrogen­‑busojn! Mi tre interesiĝas pri la hidrog­‑solvo por estonte anstatauigi la fosilajn energiojn. La homoj estas tre afablaj. Kiam mi demandas ion, almenaŭ 2 respondas, se ne 3 aŭ 4!!

3. Kiajn malsimilecojn vi rimarkis inter vivo Portugalie kaj vivo Francie?

Kvankam mi ne multe spertis tion ankoraŭ, vi estas eble pli tradiciemaj ol francoj. Sed mi taksas tion kiel pozitivaĵo. Ekzemple similaĵoj kiel tunastraje académico ne ekzistas en Francio. Eĉ se kelkaj trovos tion primokinda, tamen temas pri apartaĵoj kiuj estas ia riĉeco.

Vi ankaŭ estas pli religiemaj kaj kelkfoje ridemigas min. Mi spektis televid­‑varbadon pri medalionoj sur kiuj troviĝas vizaĝoj de papoj aŭ sanktuloj. Mi ne scias ĉu oni aĉetus tiajn aferojn en Francio, almenaŭ amase. Mi vidis la bankon Espírito Santo. Ankaŭ kelkaj domoj havas surmuran kahel­‑bildon de sanktulo kaj mi vidis unu aŭ du vendejojn urbocentre kie oni vendas nur religi­‑rilataĵojn.

Cetere, pri vendejaro, estas multe pli da sendependaj butikoj, kiuj vendas specifaĵojn kiuj en Francio estas nur vendataj de specialigitaj hipervendejoj. Estas bone ke ĉen­‑sendependaj komercistoj pluvivas ĉi tie.

Kvankam la plejparto de la busoj estas modernaj, tamen estas malfacile kelkfoje trafe vojaĝi ĉar oni ne ĉiam antaŭanoncas la bushaltejo­‑nomojn kaj ties nomoj ne aperas sur la busliniaro­‑mapo. Se oni ne demandas, oni eble maltrafe elbusiĝas. Sed ne gravas, tiel la vivo estas iom aventurecigita!!

Ĉi tie, multe da domoj ne havas centralan hejtad­‑sistemon kaj oni nur uzas elektrajn help­‑hejtilojn kiuj, malŝaltitaj, reenlasas la malvarmon. Ankaŭ ne estas ĉie duoblaj vitraĵoj kaj mi havas iom la impreson foruzi energion tra fenestroj. Krome, ĉi tieestas pli da suno kaj malpli malvarmas ol nordeŭrope. En mia regiono en Francio, oni provas disvolvigi sunkaptilojn kaj amase estas jam uzataj en Germanio, kvankam estas malpli da suno ol ĉi tie. Pro tio,domaĝas ke oni ne uzu pli ofte tian hejtad­‑manieron en Portugalio.

Tio kion mi rimarkis ankaŭ, estas ke estas malpli da enmigrintoj ĉitie ol en Francio. Mi kredas ke mi ne vidis unu virinon portantekaptukon ĉi tie, neniu kipao, la plejparto de la homoj estas “blankuloj” kaj katolikoj plejŝajne. Kompreneble, mi ne riproĉastion, nur estas konstato.

Fabien en la sidejo © Kasesa

Mi iom desapontis kiam mi rimarkis kiom da anglalingvaĵoj estas ĉi­‑tie. La filmoj nur estas subtitoligitaj, krome televid­‑dokumentoj kaj filmoj ŝajnas ofte deveni de Usono. Ankaŭ en Francio okazas tio sed la filmoj estas voĉe dublitaj kaj la televid­‑dokumentoj estas kutime mem­‑produktaĵoj de la kanalo. Mi pensis antaŭ ol alveni ke la usoneca lando por Portugalio estas Brazilo kaj ke vi estas pliinflutataj de Brazilo ol de Usono sed verŝajne, almenaŭ televide, krom la brazilaj serioj, ne estas tiom da brazilaĵoj. Tamen, eble danke al tio, oni ŝajnas pli bone paroli la anglan en via lando.

En Francio, antaŭ kelkaj monatoj, komisiono pri edukado por lernigi la anglan al la infanoj kaj al ĉiuj ĝenerale, proponis malpermesi la voĉan filmo­‑dubladon. Tio provokis skandaleton kaj tio fine ne okazis.

Unufoje, en mia staĝo­‑laboratorio okazis seminarieto farita de usonano. Kompreneble, la laborlingvo estis la angla kaj mi sufiĉe miriĝis pro la angla nivelo de la portugaloj. Verŝajne, ili elparolis preskaŭ senakĉente, kaj komforte konversaciis. Mi eĉdiris al mi «Eble finfine la angla taŭgas!!» Sed kiam mi demandis al miaj aŭstriaj kunloĝantoj kiuj preskaŭ ne parolas la portugalan,ĉu ili sukcesas komprenigi sin per la angla, ili respondis ke kun universitatanoj jes sed kun la surstrata homo, ne vere kaj eĉ porbaza demando, «kioma horo estas?», la homoj estas malrespondemaj kaj ŝajnas eĉ forfuĝi aŭ ŝajnigas ne aŭdi.

Poste mi malkovris ke kelkaj laboratorianoj pasigas horojn en Wall Street Institute por lerni la anglan, streĉiĝas pro tio ke ili ne preparis siajn hejm­‑taskojn kaj do, la angla lernado okazas malpli nature kaj facile ol tiel kiel mi pensis kaj la homoj, eĉ se ili atingas pli altan nivelon ol en Francio (almenaŭ la universitatanoj), bezonas investi tempon kaj monon.

4. Kaj similecojn?

Tio estas iom malfacila demando ĉar ĝuste kaj stulte, tion kio similas, oni ne rimarkas, ĉu ne? Ni havas certe komunajn eŭropajn baz­‑kulturerojn…

5. Ĉu vi scipovas la portugalan sufiĉe por facile komuniki ĉi tie au ĉu vi bezonas uzi aliajn lingvojn kiel helpilojn?

"Facile" eble estas taŭga vorto ne por ĉiuj okazoj sed tiam kiam homoj rimarkas mian alilingvanecon, ili klopodas sin esprimi per pli facilaj vortoj kaj klare elparolas. Mi ne havas problemojn por baza komunikado, sed ne petu al mi fari paroladon!! Mi ne bezonas uzi alian lingvon miaparte sed ofte komence homoj volas alparoli min angle kaj mi devis iom bataleti en la laboratorio por ke oni komuniku portugale. Oni eĉ diris al mi «Mi ne komprenas kial vi volas lerni la portugalan, ĝi estas senutila lingvo, cetere kiel la franca kaj niaepoke plej gravas lerni la anglan.» Ankaŭ kelkaj homoj afable paroletas la francan pro bonvenig­‑ĝentil­‑manieroj kaj ankauĉar ili volas praktiketi.

Pri la lingvo­‑elekto, en Francio, eĉ se oni konsideras la anglan kiel gravaĵon, oni tamen ankoraŭ ofte elektas, kiel unuan fremdlingvon, alian lingvon ol la anglan. Mia patrino estas instruistino de la angla kaj mi volis unue lerni la lingvon kiun mia patrino instruas, sed miaj gepatroj min devigis “elekti” la germanan. Nun, mi dankemas al ili!!! Estas tamen pli logike lerni la najbarlandan lingvon ol la anglan, ĉu ne?

Verŝajne ĉi tie oni lernas ĉiam la anglan kiel unua fremdlingvo, oni ne povas elekti kaj tio iom domaĝas.


paĝaranĝo far AMT