(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
Werner Faber en Madejro: Sub la maro kun fotilofar Werner Faber ‹werner.faber@gmx.com› El la 23-an ĝis la 30-a de aprilo 2003 ni estis sur la insulo Madejro por plonĝi tie. Ni estis grupo de 18 plonĝistoj, sed bedaŭrinde mi estis la sola esperantisto inter ili. Ni restis en Caniço de Baixo, 9 km malproksime de Funchal, en Hotelo Tropicana. Caniço de Baixo estas parto de la vilaĝo Caniço kaj plonĝparadiso. PlonĝoEn la maron… FiŝaroFiŝar’ naĝadas laŭ la onda lul’. EĥinoDornajn pikilojn! AnemonoBesto kun nomo de floro. Perko 1Proksimĝas ombra figuro… Perko 2Epinephelus tukula, la “avo” de Garajau. La plonĝloko estas lafrokoj. La maro estas bonkvalita kaj klara. La ĉefaj vivformoj estas ekinoj kaj perkoj sed mi ankau vidis anemonojn. Bedaŭrinde la maro estis iom malkvieta. Tial la plonĝado ne ĉiam estis sendanĝera. Kiel ĉiam la semajno pasis tro rapide. Bedaŭrinde mi ankaŭ ne trovis esperantistojn sur la insulo. Sed estis tamen tre tre bona restado tie.
|