(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
far Werther Sacramento ‹ws@esperanto.pt›
Ne facilas forgesi la lastjaran feston okazintan en nia sidejo omaĝe al plua datrevano de la naskiĝo de nia Majstro. Pro du motivoj: Unue, ĉar jam de tri jaroj ni ne organizis ĉe ni tian eventon, ja tradicia en aliaj landoj. Due, kaj precipe, ĉar tiun feston plivalorigis la ĉeesto de grupo da novaj oportaj samideanoj, junaj kaj entuziasmaj, kiuj venis de sia norda urbego por kune prifesti la inter esperantistoj faman jaropan eventon.
Jen kial ne facilas forgesi la lastjaran Zamenhofan Tagon en nia sidejo. Sed ne nur pro tio, samideanoj, ne nur!
Cetere aperis niaj sudaj aktivuloj ankaŭ plinombre ol ordinare — kontribuante al etoso, kiel dirite, plej bona.
Tre ĝoje kaj ĝojige venis al la sidejo la unuan fojon post pluraj jaroj du ankoraŭ junaj sed jam malnovaj samideanoj, nome Ĝina kaj Rikardo — ŝi en kristnaska vizito al Portugalio, nun kvazaŭ definitive irlandaniĝinte (bela aldono al ŝia rozario de adoptaj hejmlandoj, aparte taŭga ĉe esperantisto), kaj li pornelonge deĵoranta kiel multflanka praktikanta kuracisto en la Beĵa distrikta hospitalo — tiel brave pliigante la nombron de transtaĵiaj esperantistoj!
Krome, nia prezidanto denove pruvis, ke li estas ne nur fama advokato sed ankaŭ aŭskultinda fadukantisto laŭ Koimbra stilo. Per lia baritona voĉo li ravis nin pere de pluraj kantoj, inter kiuj elstariĝis la konata Samaritana, kiun li kantis laŭ traduko de d‑ro João Santos.
Kompreneble, la kunveno estis ne nur… kunveno! Ĝi ja estis festo. Do oni trinkis abunde kaj manĝis ne ĝuste sed laŭguste! Escepte de la trinkaĵoj, vere la cetero, t.e., la manĝaĵoj, estis “hejme” kuiritaj, kaj aldone la kuiristo estis, laŭtradicie, nia kara samideano Alcino, ĉi‑foje kun la valora helpo de nia ankaŭ tre kara kaj kompetenta samideanino Olga, kiu krome nin regalis ĉiujn per siaj ĉiele bongustaj kaj ĝenerale estimataj kukoj! Sub honorloke pendanta portreto de Zamenhof, ni ĉion konsumis ĉe bele aranĝita tablo, kiun ĉiuj helpis ordigi, kaj kiun ornamis nia samideano Jaime, lerta ankaŭ tiufake.
Konklude: agrabla Zamenhofa tago, eksterordinare spicita de bonaj signoj pri iĝanta renaskiĝo de nia E‑movado. Dankon al ĉiuj vizitintoj, dankon al niaj diligentaj kunlaborantoj je la festorganizado, kaj antaŭen, ĉar la laboro urĝas!
(el NB80:10‑11)
Ĉirkaŭtable: Werther Sacramento, Nuno Magalhães, Irina Tuvalkina, Martins‑Tuválkin, Marta T. Martins, Faria de Bastos, Jaime Correia, Alcino Alves (fotanta), Ricardo Toscano, Georgina Pereira, Luís Mourinho, Alexandra Paz, Miguel Oliveira, Franco Simões, Olga Almeida, Silva Almeida, Pedrosa Alves, Werther Sacramento. (Bildoj far Alcino)