(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
far António Martins‑Tuválkin ‹antonio@tuvalkin.pt›
Venis al la sidejo dimanĉon la 12-an de decembro kelkaj lisbonaj esperantistoj, alvokitaj al festa tagmanĝo okaze de la 143-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, la 15-an de decembro — ankaŭ festata kiel Tago de la Esperanta Literaturo.
Malkiel en pasintaj jaroj, ne okazis sideja kuirado de komuna manĝo: ĉiuj ĉifoje estis petitaj alporti po eron de la manĝo, kio rimarkinde sukcesis.
La preparo, organizo kaj ordigo okazis, kiel kutime, danke al la diligento de Alcino Alves. Rimarkindas ankaŭ la multflanka kontribuo de Jaime Correia, kiu prizorgis bakigon de datrevena torto (malofte oni festas kun tri ciferkandeloj!), alportis ornamilojn kaj manĝilaron, kaj vigligis la etoson per trumpeta akompano de la grupa kantado.
Inter manĝo kaj remanĝo la posttagmezo pasis ankaŭ per babilado, legado kaj videospektado — nome filmaĵojn de la renkontiĝo en Tábua kaj la raportfilmon en SIC-televido.
Malpli abunde ol en antaŭaj jaroj kunvenis en tamen vigla etoso Marta Martins, Irina Tuvalkina, Alcino Alves, Werther Sacramento, Luís Ladeira, Pedrosa Alves, Jaime Correia (kaj nepo), Artur Oliveira, Luís Duarte, Faria de Bastos kaj António Martins (laŭ tabla sidordo).