Raporto pri elsendo pri esperanto en portugalia televido SIC okazinta en 2004.10.28.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Informado > Eventoj > SIC okt2004

Ĉirkaŭa temaro:

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Televido:
SIC sukcesige raportas

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

© SIC

Miloj ekaŭdis pri ni: Dufoje kvar minutojn pri esperanto en la plej spektata portugalia TV‑a novaĵprogramo!

La 26­‑an de oktobro elsendiĝis en portu­galia televid­kanalo SIC progra­mero pri espe­ranto, kadre la du ĉefaj notic­progra­moj. SIC estas neŝtata herca liber­ri­ceva kanalo, kutime la plej spektata en la lando, kaj tiu ĉi publikiĝo multe videbligis esperanton en Portugalio:

Spontana kontakto de ĵurnalistino Marisa Antunes venis septembre al Portugala Esperanto­‑Asocio kaj la 16­‑an de oktobro finfine okazis intervjuaro filmita dum du horoj en ties sidejo.

Estis intervjuitaj (laŭorde) A. Martins­‑Tuválkin, Faria de Bastos, Hugo Lourenço kaj Werther Sacramento. Krome aperas mallonge Iuri Gaspar, Irina Tuvalkina, Marta T. Martins kaj Wílson Brígido — ĉi­‑lastaj du en dialoga situacio.

La elsendo okazis kadre de Jornal da Tarde, tuttage en la samentreprena kabla kanalo SIC­‑Notícias, kaj en la vespera Jornal da Noite — plenigante la kutiman “nenovaĵan” rubrikon de la SIC­‑noticaroj. Krome okazis aludo al ĝi dum la matena Jornal das Dez.

Laŭplane la fina peco daŭrus 2'30 minutojn, sed «pro nekutima intereso» oni aprobis muntaĵon kun pli ol 4'00. Eĉ tiel restis netuŝita kroma temo, Pasporta Servo, al kiu la ĵurnalisto volis originale dediĉi duonon de la programero. Pro la neatendita “denseco” de nia afero, estis decidite prinotici Pasportan Servon en posta intervjuo, kiu profitos Kristnaskan hejmĉeeston de oftaj PS­‑uzintoj el la portugaldevena esperantista “diasporo”.

Enestas en la elsendita peco iom da eraroj, kaj certe multo restis ne menciita (aŭ, fakte, formuntita), sed temas pri supermezure ĝusta, trafa kaj taŭga elsendaĵo.

Rezulte de ĝi venis al Portugala Esperanto­‑Asocio tre multaj informpetoj, el kiuj rezultis eĉ kvin membriĝoj. La nombro de konataj eklernintoj ankaŭ kreskis, same kiel tiu de vizitantoj al nia paĝaro: 1489 en la unuaj 24 horoj, dum la kutimo estas ĉ. 30. Tiu nombro restis nekutime alta dum pluraj tagoj kaj kvin semajnojn poste ankoraŭ superis la antaŭan averaĝon.

(el NB85:4)

Kelkaj kadroj

Esperanto

© SIC

Pivoto prezentas.

Sidejo

© SIC

«Ne, vi ne estas filmata…».

Sidejo

© SIC

M.F.B. raportas U.K.­‑aĵojn.

Sidejo

© SIC

Krom knabinetoj, ankaŭ sinjoroj…

Sidejo

© SIC

Salona sceno.

Lingvo kaj movado

© SIC

Ancxjo intervjuata.

Sidejo

© SIC

Marta antaŭ biblioteka fono.

Eksteraj rilatoj

© SIC

M.F.B. intervjuata.

Instruado

© SIC

Simulo de tria­‑nivela kurso.

Instruado

© SIC

Wílson rebatas.

Instruado

© SIC

Ancxjo precizigas.

Lingvo

© SIC

Serioza lingvo…

Lingvo

© SIC

Klarigoj kun eraroj, ankaŭ sone.

Lingvo

© SIC

Gravaĵoj, laŭ SIC…

Literaturo

© SIC

Werther prezentas la Luzidojn.

Historio

© SIC

Werther intervjuata.

Vivspertoj

© SIC

Werther intervjuata.

Lernado

© SIC

Retkurso “KaPe”.

Lernado

© SIC

Hugo intervjuata.

Literaturo

© SIC

Werther prezentas Asterikson.


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT