Paĝo pri informaj agadoj de Portugala Esperanto­‑Asocio en 2002-2003.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Informado > Eventoj > Informado 2002‑2003

Ĉirkaŭa temaro:

Paĝenhavo:


2002‑2003:
Informaj agadoj


Ladeira Koimbre pri lingva demokratio

Anonco

Okazos en Koimbro, la 5-an de aprilo, plia sesio de Fórum “Cidadania Activa, mais e melhor Democracia”. Nova esperantisto Luís Ladeira estas unu el la 23 invititaj prelegontoj (inter kiuj prezidento…), kaj lia 15-minuta alparolo temos “Uma língua comum para a EU como proposta de paz e democracia”. Esperanttema materialo ĉeos la eksponatan bibliografion.

AMT (el NB80:6)

Raporto

«Esperanto kiel eŭropa komuna lingvo por unuigi civitanaran Eŭropon». Tio estis la temo de mia 15-minuta interveno en la forumo «Aktiva civitaneco, pli bona, kaj pli da demokrateco», okazinta Koimbre, la 5-an de aprilo. La ideo estas ke «por ekvilibri la forton de Usono, Eŭropo devas mem forti. Sed tio nur okazos se la Eŭropa Unio (EU) progresos al politika unio laŭ la principioj de la Eŭropa Traktato, t.e., akceptante ĉiujn malsamajn identecojn. Kaj, por tio, EU bezonas neŭtralan lingvon, ĉar nur neŭtrala lingvo respektos samanivele ĉiujn eŭropajn lingvojn (naciajn, regionajn kaj minoritatajn), kaj permesos la lernadon de ĉiuj eŭropaj lingvoj. La nuna situacio, kiun regas la principo ke ĉiuj naciaj lingvoj estas ankaŭ oficialaj eŭropaj lingvoj, ne nur malhelpas al la bezonoj de pligrandiĝo, sed ankaŭ malpermesas ekvilibritan lernadon de lingvoj krom la anglan, la francan kaj la germanan. Per komuna kaj neŭtrala lingvo, ĉiuj eŭropanoj havos komunan bazon por interkomuniko, kaj EU povas disvastigi la lernadon de ĉiuj lingvoj por defendi la lingvan malsamecon kiel kulturan riĉecon. La neŭtrala lingvo por Eŭropa Unio jam ekzistas de longe. Ĝi naskiĝis en Eŭropo; ĝi estas literatura lingvo; ĝi nomiĝas esperanto. Ĝi respondas tuj al EU-bezonoj.» Dum la forumo estis eta ekspozicio de esperantaj libroj kaj prospektoj.

LL (el NB81:7)


Kulturo Kamonie

Semado

Organizate de tiea instruisto esperantisto Wilson Brígido, okazis maje de 2002 (2-a ĝis 18-a) en la lisbona mezlernejo Camões tutsemajna ekspozicio pri esperanto. Estis montrataj 14 informpaneloj, trideko da esperantaj libroj kaj pluraj periodaĵoj, en la montrŝrankoj de tre centra pasloko kaj en la prestiĝa lerneja bibliotekejo. Estis krome disdonataj proskpektoj pri la movado ĝenerale kaj detale pri la lingvo (po resp. 200 kaj 65), kaj el la centoj da vizitintaj lernantoj pluraj kontaktis la asocion por pliaj informoj.

Adubado

Kadre de la Lingvsemajno (Semana das Línguas) en tiu sama lisbona mezlernejo Camões (2003.03.10-14), ree la tiea instruisto Wilson Brígido iniciatis varbokazon, ĉi-foje per invito al António Martins-Tuválkin gvidi la merkredan prelegon kaj kolokvon, pri la temo «La postbabela serĉado de perfekta lingvo». Tion li plenumis post relego de la similnoma verko de Umberto ECO, penante stiri la temon al esperanto, mem nura ero en tiu temaro. Ĉeestis ĉ. 50 lernantoj kaj manpleno da instruistoj, kaj iom da serioza interesiĝo vekiĝis.

Rikolto

Sekve de ĉio-ci kaj kadre de ambicia projekto enradikigi esperanton en tiu mezlernejon, ekos tie baznivela esperanto-kurso, gvidota de la menciitaj envolvitoj.

AMT (el NB80:7)


Saŭdad’ pri l’ ’75

Sekve de la tiea esperanta aktivado en la jaroj 1975-1978 (i.a. la organizado de la unua TEJO/KER-seminario), restis ĉe la Ekologiisma Grupo de la Koimbra Studentasocio relative granda stoko da esperanta materialo. Ties nunaj estroj ja apenaŭ sciis kio okazis antaŭ 28 jaroj, sed tiuj restaĵoj igis inviton al nia asocio prelegi kadre de ilia Kultura Semajno. Tiu okazis la 27-an de februaro; prezentiĝis A. Guerra e Paz, Gonçalo Neves kaj A. Martins-Tuválkin antaŭ ĉeesto de ĉ. 20 studentoj. Gonçalo enkondukis per nekutima parolekzerco kun partoprenigo de la publiko, kaj oni daŭrigis per klarigoj gramatikaj, movadaj kaj komuniketikaj, glate interplektitaj kun demandrespondoj. Estis disdonitaj proskpektoj pri la movado ĝenerale kaj detale pri la lingvo (po resp. 150 kaj 60).

AMT (el NB80:7)


Pintkunveno

Laŭ iniciato de tiea instruisto Luís Ladeira, okazis en la mezlernejo Braancamp Freire (en Pontinha, mun. Odivelas) tritaga ekspozicio pri esperanto, organizata de kelkaj lernantoj kiel projekto de la Filozofia fako. Estis disdonataj prospektoj, kaj montrataj la kutimaj informpaneloj kaj pluraj esperantaj libroj kaj periodaĵoj, kaj uzeblis komputilo kun baznivela kurso por portugallingvanoj (el http://www.kurso.com.br/). La posttagmezon de la meza tago okupis prelego kaj kolokvo, gvidata de António Martins-Tuválkin kun ĉeesto de ĉ. 30 lernantoj.

AMT (el NB80:7)


RK+FS~ en JFSJB

La 13-n de majo 2002 okazis en la kultura centro de komunumo de São João de Brito (Lisbona mun.), plena per ĉ. 70-homa publiko, prelego pri esperanto gvidata de Franco Simões, honora membro de nia asocio. Loke organizis komunumano kaj asociano Rocha da Costa.

AMT (el NB80:6)


Prestiĝon lerneje

En majo 2002 okazis en mezlernejo José Estêvão (mun. Avejro) eta ekspozicio pri esperanto, organizata de asociano Maria Boia Martins, la plej maljuna (novepoka) denaska esperantisto en Portugalio. Estis eksponataj la asociaj informpaneloj kaj disdonataj prospektoj, kaj la Mazi-kurso montriĝis tre populara. La kapablon flue paroli ekzotan lingvon la lernejana komunumo alte ektaksis, kaj tio, laŭ informo de la kunorganizinta patro, pozitive infuis en la propra rilato al la lingvo, flanke de la organizinto.

AMT (el NB80:6)


Samlingv(ar)anoj

La tagojn 12-a kaj 13-a de aprilo 2002 esperanto rolis diskrete sed intense en kultura prilingva evento okazanta en la prestiĝa sidejo de Casa de Goa (Baluarte do Livramento): Prelegaron organizis kvar asocioj (Sociedade de Língua Portuguesa, Associação dos Antigos Estudantes de Coimbra em Lisboa, la gastiganta kaj la nia), sed responson pri la iniciato kaj specife pri la programo havis gvidanto de du el ili, nia estrarprezidanto M. Faria de Bastos. Lia inspira blovo noteblas ĉe la temo: «Línguas Indo-Europeias: Os fios da História e as Teias do Futuro», kaj en la konsisto de la prelegantaro, kie ne mankis “famaj” nomoj (Bruto da Costa, Rodrigues dos Santos, Anil Samarth, Futre Pinheiro, k.a.).

La temsubjekton, intence vasta kaj ebla je diversaj aliroj, enkondukis João Santos, kiu prelegis pri la praa hindeŭropa lingvo. Tiu estis unu el kvar planitaj prelegoj prezentotaj de esperantistoj (entute 12 prelegoj enprogramis) — el kiuj nur unu temis efektive pri esperanto. Tiel ĉi nia movado prezentiĝas kie io samtempe “normala” kaj respektinda. (Bedaŭrinde devis, pro familia problemo, elfali la prelego de Gonçalo Neves, temunta pri la latina lingvo kaj interlingvistiko.) Prezentis mem Faria de Bastos prelegon pri lingvaj rajtoj kaj komunika etiko, kaj Martins-Tuválkin gvidis prezenton de esperanto el lingvkompara vidpunkto.

Tagfine kolokvoj partoprenigis la ĉ. 60‑homan publikon, aparte viglaj la duan tagon, kiam diskutiĝis mondkomunikprospektivo kaj, i.a., esperanto.

AMT (el NB80:6)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT