Paĝo pri informaj agadoj de Portugala Esperanto­‑Asocio en 2004-2005.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Informado > Eventoj > Informado 2004‑2005

Ĉirkaŭa temaro:

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:


2004‑2005:
Informaj agadoj

Panellernej’

Okazis februarfine en la mezlernejo de Taipas (mun. Guimarães) lingvo­‑semajno kun tago pri esperanto, laŭ iniciato de loka instruisto Isabel Machado. Montriĝis al ĉ. 200 lernejanoj la asocia panelekspozicio, tie danke al zorgo de Nuno Magalhães.

AMT (el NB88:8)


“E­‑pidemio” en la nokt’ oporta

Inaŭguro © Ancxjo

Iniciate de Alexandra Paz kaj Nuno Magalhães (reprezente de la loka sekcio PLUS), la panela ekspozicio de P.E.A. montriĝis en 2004.10.10­‑31 en salono de la konata oporta amuz­‑ kaj kultur­‑centro Espaço ContagiArte. Tiu evento kaptis konsiderindan atenton flanke de la kutima publiko — junaj “alternativstilaj” noktemuloj. Baznivela kurso de esperanto, simila al diversaj aliaj kursoj kiuj okazas dumtage en ContagiArte, estas konsiderata.

AMT (el NB85:5)


Agad’ transmonte

Okazis la 14‑an de Junio lernjarfina kultursesio en la bazlernejo de Izeda (mun. Bragança), kie esperanto grave rolis: Krom la kutima P.E.A.­‑ekspozicio, kun gazetoj, libroj kaj informpaneloj, prezentiĝis teatraĵo en esperanto, preparita dum la semestro de plena dekkvino da lernantoj, gvidataj de instruisto D‑ro João José Santos — jam antaŭe tre aktiva, en la lisbona (kaj tutlanda) movado. Same laŭ iniciato de João Santos, la ekspozicio, post tuttaga montriĝo, migris al Bragança, kie ĝi restis tri semajnojn en halo de Mercado Municipal (kun apogo de la loka municipestraro). Munton kaj transporton de la materialo prizorgis ankaŭ loka esperantisto Isabel Coelho, kaj vojaĝintaj (el Oporto) Nuno Magalhães, Alexandra Paz kaj (el Lisbono) A. Martins­‑Tuválkin kun ties filino Marta. El tiu ĉi (unua) agado rezultos espereble movada vigliĝo en la nordorienta regiono.

AMT (el NB85:3)


Expolíngua 2004

©Expolíngua

Apud aliaj ĉijaraj sukcesoj ĉifakaj kontrastas la fiasko pri Expolíngua’04 — nature taŭga forumo por nia afero, kie tamen ni laste aperis en 1996, kaj sensukcese de tiam klopodas pri subvencioj. Ĉu reveno en 2005?

AMT (el NB85:3)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT