Paĝo pri la portugallingva libro kun esperantaj partoj.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:


Informado:
Esperantlingvaj futuranoj en portugala komikso

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

Ero el paĝo 15 (folio 13)

La komiksa libro A Ilha do Futuro (ISBN:972-45-1753-5), ekvendiĝis oktobre, distribuata de Meribérica. Ĝia aŭtoro estas José Ruy, dojeno de la portugalaj ilustristoj, en kies biografio listas jam dekoj da tiaj libroj.

Temas pri retronaiva sciencfikcia rakonto, taŭga por frudekjaruloj, kie rolas i.a. sekreta mondsava internacia komunumo de sciencistoj, kies komunlingvo estas ja esperanto. La intrigo okazas en la jaroj 2090 kaj 2100 kaj ĉefrolas geparo da tiamaj portugaloj. Originale komisiita por Expo’98, la eldonon oni devis tamen prokrasti ĝis ĵus, nun normala komerca elpaŝo, sed graveco de la oceanoj por la monda estonto restis kiel ĉefa temo.

P.E.A.-sekr. Alcino Alves ricevas de la aŭtoro dediĉitan ekzempleron.

Esperanto aperis tie kiel «natura elekto sine de klera kaj bonfarema plurlingva komunumo» — tiel la aŭtoro motivigis la uzon de esperanto en pluraj dialogoj, pri kiu estas danko al kap. Almeida kaj al P.E.A. en la lastpaĝa kolofono. Malgraŭe ne mankas en tiuj parolbalonoj strangaĵoj kaj eĉ eraroj, bedaŭrinde, kvankam rezulte de tiu ĉi verko la atenta legantaro (ĉefe junuloj kun “mondsava bonintenco”) ricevas pri esperanto impreson pozitivan kaj estontportan.

(Okaze de la oficiala inaŭguro, A. Martins­‑Tuválkin, esperantisto kaj sciencfikciemulo, laŭpete laŭtlegis partojn, kaj P.E.A.­‑sekretario Alcino Alves ricevis de la aŭtoro dediĉitan ekzempleron.)

(el NB85:8)


paĝaranĝo far AMT