(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
Ĉirkaŭa temaro:Paĝenhavo- UEA: Universala Esperanto‑Asocio, “plafona” organizo de la esperanto‑movado; ĝia membraro inkluzivas kaj individuajn homojn kaj aniĝintajn landajn (kaj fakajn) asociojn.
- Libera Folio, movada retgazeto redaktata de Kalle Kniivilä (kaj antaŭe ankaŭ de Értl István).
Almeida demisias: UEA perdas la portugalian peranton!far António Martins‑Tuválkin ‹antonio@tuvalkin.pt› En 2004.02.08, per letero al la C.O., demisiis nia U.E.A.‑peranto, António da Silva Almeida. Kvankam tiun postenon li glate plenumis ekde 1972, lasttempaj miszorgoj pri konttenado flanke de U.E.A. kaŭzis ĉe li, krom financan perdon, profundan konsterniĝon. Avertinte jam antaŭe sed konstatante nenian solviĝon li finfine decidis ŝiri ĉiujn ligojn al U.E.A., inkl. membrecon kaj ĉefdelegitecon. Menciindas ke Almeida, 76‑jara, esperantisto ekde 1947 kaj honora membro de nia Asocio (vd. NB76:7-8), restas unu el la plej aktivaj esperantistoj nialande. Malfacilas ne ligi tiun ĉi protestan demision al tiuj okazintaj depost la Zagreba U.K., ironie kiam reposteniĝas la unua el tiuj forlasintoj. Tiu ĉi perdo estos eble tial la lasta — sed ne pro tio malpli noca. (el NB83:4)
Finiĝis la malpaco kun U.E.A.Kresko ĉe la individua membraro de Universala Esperanto-Asocio plifortiĝis dum la komenco de la nuna jaro. Ĝis majfino estis registritaj 5424 individuaj membroj, kio estas 312 pli multe ol en la sama dato pasintjare. Oni fidas atingi 6000 individuajn membrojn ĝis la jarfino, membro-nombron kiun U.E.A. laste havis en 2001. Kiom da tiuj estos portugaloj? Memorindas ke en 2004 kaj 2005 en nia lando mankis kaj kotizperanto kaj ĉefdelegito, kaŭze de la protesta demisio de A. da Silva Almeida, al kiu administra malordo en la Centra Oficejo de U.E.A. kaŭzis konsiderindan monperdon. Solidare kun lia ĉagreno, kaj mem suferante similan problemon, la estraro (en kiu Almeida rolis ĝuste kiel kasisto) decidis nenion iniciati pri lia anstataŭigo, kaj ne multaj fariĝis tiujare individuaj membroj — nur tiuj kiuj bezonis membriĝon pro kongreskotizo, kiuj estis jam mem membriĝintaj, aŭ kiuj ne sciis (aŭ ĉu ne konsentis?) pri la “bojkoto”. Finfina solviĝo de tiuj problemoj reindigas la varbadon de individuaj membroj nialande. Dume, U.E.A. invitis novan kotizperanton, Manuel Pinguinha, kaj estas nun la taŭga momento ankaŭ por renovigo de la delegita reto ĉe ni. AMT+ASA+MB (el NB88:3)
|