Artikolo pri aventura iro al la XIX-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Movado > Eventoj > (en Portugalio) > XIX‑a R.P.E. > Veturpete

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:

Aliaj paĝaroj:


XIX‑a R.P.E.
Veturpeti esperantien

far Nuno Magalhãescxu@clix.pt

Laŭplane matenis kiam mi kaj Xana renkontiĝis en Campo Alegre. Ni kafumis (kia bela portugala kutimo) kaj diskutis nian vojaĝplanon: petveturi suden, festumi la datrevenon de An­tó­nio kaj ĉeesti la renkontiĝo en Vila Franca de Xira kaj reveni dimanĉe. Post, dorssakoj surmetitaj, ni ekeliris. La unua veturpetloko estis apuda, kie multaj aŭtoj preterpasas suden, trans la ponto Arrábida. Surprize, nur minutoj post ni ekmontris niajn dikfingrojn sinjoro haltis. «Saluton, kien vi iras?» «Suden, al Lisbono aŭ al ajna benzinejo». Post mallonga vojaĝo ni estis en nia dua veturpetloko: la benzinejo de Gaia, ĉe la superŝoseo, kaj tiam la vojaĝema sento ektrafis min. De tie reveni piede iom malfacilis, do nur unu vojo: suden!

Eble pro manko da dormado aŭ da deca matenmanĝado la du sekvaj horoj kvazaŭ nin frenezigis. Tuj nia timo pruvis sian verecon: Nuntempe, personoj kaj timas veturpeti kaj ve­tu­rigi veturpetantojn. Malkovrante ke kami­onistoj ne rajtas veturigi fremdulojn nin prenis alia sinjoro. La parolado abundis dum la unua duono de la vojaĝo al la benzinejo de Mealhada: pri ni, pri li kaj laboro kaj studo kaj la petveturado. Trovante nin senhejmulecaj la afablulo eĉ donacis al ni kafon kaj nia parolado daŭris kafumante (nu, trinkante kva­zaŭan kafon). Tagmezis kaj li eĉ volis nin donaci tagmanĝon sed ni, dankegante, ne akceptis.

La tria veturiganto, kiel la du antaŭaj, ankaŭ laboris pri io rilata al konstruado kaj ofte akceptis laborajn telefonvokojn. Tamen unu el la vokoj estis el lia filino kiu tute ne povis kompreni kial la patro ne jam estis hejme. "Kial" estis sendube ŝia plej ŝatata vorto. Ankaŭ la ne tiom dezireblajn vokojn li akceptis (bone, la plimulto) kaj intere nia babilado fluis pri motorcikloj kaj naskiĝdatoj. Laŭ tiu sinjoro, multegaj infanoj naskiĝas je Majo; kaj lia klarigo: estas pro la somero! Ni ankaŭ ne perdis eblecon paroli pri esperanto, temo kiu pasive interesigis nian veturiganton. La vojaĝo estis erigita due ĉar ni haltis en benzinujo por benzinumi la aŭton. Tie mi miris antaŭ du paroj da motorciklstiristoj, eksterlandaj tutcerte, eble el Nederlando — jen unu el miaj revoj: tiel vojaĝi!


Pasportaj servoj

Decidante pri kie lisbonie ni volus esti lasitaj la veturiga afableco lasis nin en Bobadela. Pli bone, ni eliris la aŭton en la strato kie loĝas Irina, nia tiama gastiganto. Pli da bonŝanco en unua petveturado estus neebla. Entute, per vojaĝoj kaj veturpetoj, ni alvenis post pli malpli 4 horoj kaj duono.

Post trovo de la pordnumero kaj etaĝo, nin ricevis Irina kaj ŝia bopatrino, kun kiuj ni restis dum la tago. Helpi purigi la telerojn, kuiri dolĉaĵojn, picon, prepari la tablon, ktp. La datrevenanto finfine alvenis, eskortita de sia filino Marta. La ceteraj gastoj (inkl. plia esperantisto, Alcino) alvenadis kaj la festo agrablis ĝis nokto. Asocianoj ne plu senesperu: Anĉjo nun havas novan poŝtelefonon!

Nokte ni eliris kun António kaj Marta al amasvendejo Colombo kie ni vespermanĝetis. Revenante Marta lasis sian patron en la bushaltejo (farendaĵoj lin atendis sideje) laŭ promeso ke li ne faros fuŝaĵojn kaj estos bona knabo. De tiam senzorga, ŝi dormis la unuhoran vojaĝon. Fakte tiu ŝtoneto ne plu vekiĝis ĝis mateno!


XIXira renkontiĝo

Mateno… pordvoko… ĉu? Kie? Kiel? Anĉjo? «Ĉu vi ankoraŭ estas tiel?!» Estis la 09:30a kaj iu ĵusvekita vesperto malfermis la pordon kaj unu okulon mienante Kiu-estas-mi-an vizaĵon. La elektrulo (ĉu li havas kafon anstataŭ sangon?) tuj solvis la aferon kaj haste eliris al Vila Franca. Iom poste la aliaj kvar estaĵoj vekiĝadis kaj pretiĝis por eliri. Irina al teatrejo kaj ni kaj sinjorino Marta al Vila Franca. Alvenintaj ni tuj trovis la bibliotekon, kie nin salutis la afabla Alcino. Enirante la saloneton ni alvenis jam programmeze kaj ĉeestis prezenton de libro. Mi trovis samsekcian sinjoron Fernando Costa, kiel ĉiam vervan kaj junecan, inter aliajn konatulojn kaj la programo fluis al apuda preĝejo kaj muzeo. La konstruaĵoj estis belaj.

Dum la tagmanĝo ni promenadis kaj manĝetis tra la vilaĝo (pli bonhavaj partoprenantoj restoraciis) kaj finfine ripozis sub ombro. Reveninte ni pro­menadis busen, sed iom ĥaose. La grupo disiĝis kaj dum la antaŭaj paŝantoj promenetis parke, la malantaŭaj per­diĝis apud fervojo. Nek cetero da grupo nek gvidistino estis tie. Iu buso estis parkita apude sed neniu en aŭ apud ĝi. Feliĉe la gvidistino ne aperis tuj aŭ ŝi estus mortigita de s-ino Olga, kiu kriis (prave) ke ŝi, la gvidistino, kulpis pro la situacio, ĉar estis ŝia devo kunigadi la grupon. Sed ĉio fluis kaj post iom la unua grupparto alvenis apudbuse — la grupo rekuniĝis. Bone, preskaŭ, ĉar mi revenis parken por preni tri ulojn. La programo malfruiĝanta dum ili promenis laŭ la fontetoj — kaj mi emis tiri ilin busen ju pli rapide des pli bone. Mi preskaŭ sukcesis — preskaŭ, ĉar kiam ni alvenis, la buso ne plu estis tie. Ni ĝin kaptis apud la stacidomo.

La unua bushaltejo estis montpinto kie staris ulo sur kolumnpinto. Due ni haltis en palaca domo, kie ni pro­menis. Ene ni trovis anas-, pav- kaj blankkolombejon kaj ĝardenojn kaj parkon. Verŝajne diversa, kun drakarboj (dragoeiro) kaj aliaj vidindaj arboj. Al mi persone plaĉis la klarigon de Alcino pri Ficus elastica kaj al li ni donacis bieron dum la tria bushaltejo, en Alhandra, ĉar demandite pri ajna volo tian sensoifigan deziron li esprimis. Tamen, ni ne trovis lin buse, sed kafeje, jam bierumanta kun aliaj samideanoj. Oni dividu kaj profitu. Tiam alvenis la memeskortiva Marta kaj s-o Werther, kiu nin ĉiuj ĉetablajn regalis per prembarela biero (imperial, laŭ tiuregiona vortumado; ĉinorde estas fino). Kaj kiel bone ĝi gustis sub tia varmo! La verda babilado ĝoje fluis sed tuj poste ni estis elirigitaj al Vila Franca denove.

Atendante la trajnon post stacidoma adiaŭo, ni kantadis e-kantojn kaj mal­kovris fluton kiu ankaŭ ludis laŭ­kan­te, per la mano de Franco Simões. Kaj jen, tiel finis la renkontiĝa tago.


Reveni malpli facilas

Dimanĉo: la reventago. Iom malfru­ete ni eliris al proksima bushaltejo kaj komencis veturpeti. Kvarono da horo kaj unu stultulaŭto poste iu stiristo haltis por peti informon… kaj evidenti ni memveturigis ĉar ĉiuj scias ke Santa Iria estas ĉiam antaŭen. Ni eliris en la unua benzinejo trovita survoje, ankoraŭ en Bobadela, aŭ apud ĝi. Verŝajne la unua veturpeto ĉiam rapidas, sed ne la dua. Ni atendadis minimume du horojn sensukcese. La nura escepto estis sinjorino kaj ŝiaj du filoj, kiuj haltis por demandi kien ni irus, sed ne iris laŭ nia direkto. Ni daŭre atendis kaj finfine decidis paŝi ĝis la pli apudan A1‑enirejo: rondirejo trafikplena ĝi estas, sed neniu haltis dum pli malpli 3 horoj. Kvar aŭ kvin stultuloj transveturis kaj la sama sinjorino, kun ŝia filo, nin vidis kaj haltis. Ni tiel kaj dankante estis alportitaj al la A1‑enirejo de Alverca. Se atendado estus ŝatokupo ni ja riĉus, veturpetante apud la indikilo «A1 Norte» kiel ni estis. Kelkaj stultuloj, du brazilanoj kiuj bedaŭrinde ne iris niavoje, pluregaj aŭtoj enirantaj A1‑n kaj, denove, la sama sinjorino kun ŝia filo kaj hundino nin alproksimiĝis. Mirinde, ŝi nin veturigis al A1‑benzinejo de Aveiras, veturante eĉ trans la pagejon. Ni ne sciis kiel danki, tioma afableco mutigas vin.

Sed, finfine post horoj petante, ni estis en pli facila loko por veturpeti. Feliĉe ni ne multe atendis kaj verda aŭto haltis: estis parolema sinjoro kun amproblemo. Jam jaron li daŭre vizitadis sian pasiulinon en Lisbono sed, problemo, lia edzino tion malkovris! «Kaj nun?» li demandis. Tia parolado kun ĉi busstiristo daŭris, sed diskuttemoj abundis. Fifnine mi lin konsilis prizorgi siajn filinojn kaj, poste, sekvi kion ajn lia koro sugestus. Alvenante al benzinujo li eĉ demandis al alkostaŭtstiranto ĉu li volus veturigi «ĉi tiujn afablajn junulojn al urbo Porto»; sed la sinjoro loĝis apude.

La veturpetado ne estas tuja fako: dum nia restado en Aveiras, gardisto alproksimiĝis, demandante ĉu ni havadis problemojn, ktp, ĉar veturpeti estas neleĝa; ni agis stultule kaj naive kaj li foriris. Verdaj aŭtoj alvenis post, ni nombris 4 kaj porde legeblis GNR; ni iom dubis pri la leĝafero sed havis nenian alian eblecon. Virino, sola, haltis, sed ŝi irus al Torres Vedras; iom post sentegment(igebl)a aŭto haltis kaj per tiu ni alvenis al Porto. La vojaĝo estis rapideca kaj la parolado diversspeca: komence pri kial la stiristo, jarsperta dando, trovis ĉiujn bestojn poligamiaj kaj tiel pravigantaj lian liberemon, sed ankaŭ pri liaj petveturspertoj (dum lia junaĝo li estis ŝtelita en Romo kaj forigita de trajno pro nepago en Francio), lia profesio (radiologisto en Porto-a privata hospitalo), ktp.


Sekura haveno

Aĥ, mia urbo, kiel bone ĝin surpaŝi refoje! Estis la 22:30a kiam ni alvenis kaj la 22:31a kiam ni memoris pri busoj dum la nokta reto. Ni pařis ĝis la hejmo de Xana, kie ni restis; iom post mi prenis kukojn kaj paŝis ĉe min. Eniris la hejmon, salutis la katon, salutis la patrinon, duŝis, dormegis.

Estis mia unua longdistanca pet­vetura sperto. Konklude, la plejmulto da personoj timas veturigi, tamen, tiu estas pli rimarkebla landcentre. Tiuj kiuj veturigas estas ofte solaj uloj kiuj siatempe ankaŭ petveturis kaj ĉiam agnoskas ke tiam estis multe pli facile tiel vojaĝi.

(el NB82:3‑4, NB83:8‑9 kaj NB84:10‑11)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT