Artikolo pri la 60-a Internacia Junulara Kongreso, okazinta julie 2004 en Kovrov.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Movado > Eventoj > IJK2004

Ĉirkaŭa temaro:

Vidu ankaŭ:

Aliaj paĝaroj:


IJK2004:
Mia menso restis en Rusio

far Nuno Magalhãescxu@clix.pt
plena teksto legeblas en http://kvardek-kvar.ath.cx/arkivoj/000061.htm

Okazis ĉisomere la 60-a Internacia Junulara kongreso (IJK), apud vilaĝeto Repniki (ĉe urbo Kovrov, regiono de Vladimir, Rusio). Ekde 1995 (lasta rusia IJK) ne estis portugalaj partoprenantoj, tiujare António Mar­tins kaj Ricardo Toscano, ĉijare mi kaj Rute Jesus (1). Estis antaŭ- kaj post­‑kongresoj sed la kongreso mem okazis inter la 10a kaj la 17a de Julio, ĝia temo: «June kaj kune» (aŭ, kiel Joakim, Svedio, bone rimarkis: «june kaj kule» — tiu eksa skoltgastejo ja ŝvarmis je tiuj bestetoj).

Post tipaj fuŝaĵoj antaŭvojaĝaj kaj kun preskaŭ nula scio de la rusa lingvo, mi finfine atingis Moskvon kaj aliajn esperantistojn. Ne estis loko por mi hotele sed mi gastis kun aliaj ĉe ies domo ie en la urbo.

Surprizajn renkontojn! ©

Post vagada tago en Moskvo, busoj al IJK ekeliras. La vojaĝo estis longa kaj varmega sed min distris parolado kun apudseĝa vojaĝanto, S-ro Anatolij. Iom frapis min trafi homon kiu ege similis al Lenin sed postklarige mi malkovris ke li fakte laboras kiel lenina sozio ĉe la Ruĝa Placo. Do, se vi iam tien iras aŭ trairas, nepre (esperante) lin salutu.

Samtage, post registriĝado, estis malferma cerimonio. Apud la loka ruĝa placo estis flava ujo sur vagoneto kie flanke legeblas "КВАС" per ruĝaj literoj. Per rapida tabelkonsulto mi komprenas “kvas”. Iu poste klarigis al mi: temas pri trinkaĵo farita el pano kaj akvo. Mi ne bone komprenis la rimedon sed estas likva, refreŝiga, ne mortigas kaj tie/tiam eĉ senpaga. Sufiĉas por mi!

Estis eskursoj al apudaj urboj sed vekiĝi antaŭ 11a matene, feriante, por mi estas peko. La programerojn mi konsultis ĉe la bazeja pordo kaj la plejmulto ne interesis min. Noktoj pasis per bierumado ĉe la katanuligita drinkejo kaj promenado tra la amasejo per (ĉu itala?) tamburo. Estis ankaŭ rivero, saŭno, naĝejo kaj biera kaŝmerkato dank’ al tre afabla ulo nordeŭropa.

Iberaj kongresanoj ©

Mi partoprenis ruslingvan kurson sed per miaj apenaŭaj konoj de la alfabeto mi ne tiom profitis kiom mi ŝatus. Tamen, delonge mi revas lerni la rusan, ĉinan kaj araban (ĉiuj facilegaj lingvoj) sed mi estas pigra prokrastigisto.

Estis koncertoj kelkaj. Mi nur eltenis du muzikojn el Ĵomart kaj Nataŝa antaŭ ol forkuri sed Junas kaj pli junas bonegis, same kiel Perdita generacio. Estis interesa sesio ĉe orienta korto, sufiĉe mensfluga laŭ flua muziko, sed per tiom da homoj en tiom malgranda ejo iĝis ŝvitsesio...

Kaj, pro mia fuŝa kvazaŭnaĝado rivere (branĉo kaŝita subakve) D-ro Volkov, la kortestro, min indikis al la malplena kuracejo. De tie mi iris bazejen kaj estis sufiĉe bonŝanca trafi Normand, afablega (kaj nura) kanada estaĵo kiu min kuracis. Mi havas memoraĵon el Kovrov! Eble persune ĝi malaperos. Ah k-diskon de Persone mi aĉetis kaj ankaŭ kongresan ĉemizon.

Kaj mi certe forgesis amason da aferoj. Estas teo.

Amikojn elinter milo ©

Lasta nokto: dancumado (mirakle mi dancis!), naĝumado, promenado, parolado, ado, ado, ado. Enpaki ĉion, kontroli ĉu mi forgesis ion, dufoje (fakte jes, nigran harbandon restis rusie). Reveni el amasejo bazejen tra arbaro memorante ĉiuj kongreserojn refoje mensbilde. Matenmanĝo kaj unua buso eliras. Ĝis revidoj, sopiro jam kaj volo ne eliri. Dua buso je la 11a kaj denove la emo resti porĉiame, korpremo, tutsimple daŭrigi la etoson kaj ne eliri. Konscio ke ne eliri implicas resti sola en malplena domaro por esti formanĝita de kuloj. Eliri ne tiom malbonas.

Mi ja ŝatis mian unuan esperanto-renkontiĝon internacian. Nun mi atendas IJKn61 ĉar mi estas povra kompatinda junulo kiu ne havos monon/tempon por ĉeesti I.S.n. Sed zorgu homaro, Pollando estos invadita de portugalaj estaĵoj fuŝkapablaj!!

Reveno alportis min moskven denove kaj, danke al Saŝa kaj Svetlana, mi (kaj aliaj) tranoktis ĉe Moskva Esperanto-Centro. Sekvatage ĉiuj renkontiĝis ĉe iu el la pluregaj metro­stacidomoj: tre bela, vitra kaj sur rivero. Ĝis revidoj, vagonpordoj fermiĝas kaj mi tro rapide estas denove buse flughavenen.

Post tranokto ĉe sidejo de P.E.A. mi trajnumis denove miaurben (2) malgraŭ tio ke mia menso restis rusie dum pluraj sekvaj semajnoj.

Nuno kaj Rute, antaŭ betula fono ©

Noto 1: Kiam ajn mi prezentis min kiel portugalo, kutima reago estis «Ah, vi estas la alia portugalo!» Mi ne miras do, se multe da personoj fakte ne scias mian nomon!

Noto 2: Oficiale kaj malfeliĉe la esperanta nomo de mia urbo estas “Oporto”. “Porto” (originale) ja povas konfuzi, do mi durkape preferas uzi vorton “Portoo”.

(el NB84:8‑9)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT