(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
far Alcino Alves ‹armerio@aeiou.pt›
De la 7‑a ĝis la 13‑a de Majo 2005 okazis en la rumana urbo Braŝovo (Braşov), la 57‑a Kongreso de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto‑Federacio), al kiu mi aliĝis. Mi ne celis fakajn spertojn, ĉar mi ne estas fervojisto. Sed la deziro koni in loco diversajn aspektojn de la vivo en Rumanio kontribuis al senhezita aliĝo. Aliflanke, deficita kono de realaĵoj de tiu lando spronis mian scivolemon, kies saton tiu evento facile permesus.
La unua surprizo rilatis ĝuste al la karaktero de la rumana popolo, kiun la portugaloj tuj asocias al la ciganoj rumandevenaj, kiuj, almozpetante sur la urbstratoj, donas erarigan bildon pri tiu orienteŭropa lando. Ververe, la rumanoj kun kiuj mi kontaktis (esperanto‑parolantoj kaj aliaj) montris sin, ĝenerale, afablaj, simpatiaj, honestaj kaj kleraj.
La urbo Braŝovo, kiu dum tiuj tagoj festis sian 770‑an jariĝon, estas gastama, ĉarma kaj bone zorgata de la loka magistrato. Rimarkinda estas ankaŭ la konduto de ĝia loĝantaro. Ĉiujn tagojn, post la laborperiodo, ĉiuj stratoj, parkoj kaj ĝardenoj estis plenplenaj de homoj, je ĉiuj aĝoj, kiuj trankvile kunvivadis. Ili ŝajnis feliĉaj, malgraŭ siaj nunaj ekonomiaj malfacilaĵoj.
La ĉirkaŭaĵoj prezentas neforgeseblajn naturajn vidindaĵojn. Sur altaj kaj krutaj montoj abundas imponaj fagoj, abioj, larikoj, sambukoj, diverspeciaj aceroj kaj mirindaj sovaĝaj floroj kunezistantaj kune kun tute apuda neĝo. Post ĝia fandiĝo tuj ekaperas belegaj krokusoj kaj diverspeciaj liliacoj je mirindaj koloroj.
Rilate al la kongreso mem, miaj laŭdoj ne estas tiom vibraj. Fakte, sentiĝis kelkaj misoj, kiuj eble ŝuldiĝis al manko de sperto de la organizintoj, malgraŭ ties entuziasmo kaj sindonemo. Rezulte de tiuj mankoj, mi ne sukcesis enskribiĝi en la programitaj vizitoj kaj turismaj ekskursoj. Tamen, ilin mi plenumis danke al certa inventemo mia kaj helpo de lokaj esperantistoj. Tio gravis, ĉar unu el miaj ĉefaj celoj estis ĝuste turismumi.
Je la lingva vidpunkto substrekindas la bona nivelo de la kongres‑respondeculoj rilate al la uzo de esperanto. Ankaŭ estas mirinda la ekzisto de diversaj rumanaj verkoj tradukitaj en esperanton kaj la eldonado de interesa bulteno far de Rumana Esperanto‑Asocio. Tio surprizigas se oni konsideras ke dum la rumana socialisma periodo la esperanto‑movado ne estis bone akceptata de la politika reĝimo, kontraŭe ol tio, kio okazis en aliaj samsistemaj landoj.
Ĉirkaŭ ducent homoj, el 22 landoj, partoprenis la kongreson, kiun mi konsideris kiel kopion de UK, je dimensio konforma al la fervojista kunfrataro. Videblis la eternaj balbutantoj, krokodilantoj kaj lamantoj, sed ĉiuj kunportis la entuziasmon de tiuj, kiuj sentas sin en «unu granda rondo familia».