Paĝo pri la projekto ITV en Portugalio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Aliaj paĝaroj:


Esperanto­‑Televido:
La estonto komenciĝas nun!

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

Flávio Rebelo prelegas pri ITV en Montpeliero. ©

Flávio Rebelo, ĉefredaktisto de la sukcesa esperantlingva retgazeto Ĝangalo) kaj ĉefa administranto de la Projekto ITV (Internacia Televido), vojaĝis februare kaj marte al 22 urboj en 15 eŭropaj landoj, prelegante pri la establo de ITV — la unua interreta televidkanalo tute en Esperanto. La prelegoj utilas por detala klarigo pri la funkciado de ITV, por konatiĝi kun la iniciatanto, kaj por debati eventualajn planojn de Ĝangalo por tiu regiono de Eŭropo. La estraro de Portugala Esperanto­‑Asocio verve alvokis la tutlandan esperantistaron amase veni al la lisbona prelego, okazinta en ties sidejo la 24­‑an de marto, merkredon, je 18:00.

AM+LL (el NB83:12)

Mi venis al la konferenco de Flávio Rebelo kun tre skeptika antaŭpenso. Ĉu nia movado ne jam vidis tiom tro da bombaste prezentitajn projektojn kiuj montriĝas poste blufaj kaj mispufaj? Ĉu ne tradicias en nia movado ke entuziasmo kuniras naivon sed seriozon diskreto?

Aliflanke mi ankaŭ malemis konduti tro malnaive kaj senfide kaj la antaŭtagon mi devigis min longe krozi Ĝangalon. Mia impreso tamen nur ŝanĝiĝis, kaj draste, per la prelego mem:Flávio trankviligis multajn el miaj duboj eĉ antaŭ ol la demandara parto de lia kolokvo, kaj la ceterajn dialoge.

Kial paroli pri donacoj kaj ne pri pruntoj? (Pro la jura kompliko de internacia konttenado — sed reale temas pri pruntoj, ja estas promeso pri redono.) Kial ne kandidatiĝi je fondusoj? (Jes, ITV ricevas fondusan monon, sed strebas diserigi la monfontojn, por ne resti “en la manoj” de eta grupo) Kiel rilatas al UEA, Civito, SAT,spiritistoj? (Ne aparte rilatas, estas sendependeco.) Kiel riceveblos ITV de malvaste konektitaj homoj/landoj? (Elsendflua tekniko (broadcast streaming) agordeblas je bildgrandeco kaj refresxtakto.) Kaj tielplu.

Flávio estas entuziasma sed ne naiva, sagaca sed ne aroga, obstina sed ne kaprica. Lia nova projekto estis realisme elpensita kaj li ĝin (finfine) prezentis taŭge dum la prelego. Dum la sekva vespermanĝo, en sidejapudarestoracio, konfirmiĝis mia renovigita impreso: ITV indas, kaj endas al ĝi kontribui!

(el NB84:8)


paĝaranĝo far AMT