Artikolo pri esperantista partopreno en pacfavoraj manifestacioj en Portugalio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:


Surstrate unuafoje:
Esperantistoj partoprenas kontraŭmilite!

far Werther Sacramentows@esperanto.pt

Finfine, portugalaj esperantistoj eliris el sia kutima silento kaj alfrontis la freŝan stratan aeron!

Kiel movado, kie paco estas unu el ties celoj, eble la plej nobla, ni ne povis ignori la alvokon de manifestacio por­‑paca, kontraŭmilita, kaj decidis nepre partopreni ĝin.

Portante fiere longan rubandon kun la legendo «ESPERANTO, LÍNGUA DA PAZ», nia grupo (Alcino Alves, Jaime Correia kaj la subskribinto) kunfandiĝis kun la grandega 80000­‑homa popolamaso, kiu de Placo Camões, en longaj premaj vicoj, iradis laŭ strato Alecrim, placo Duque da Terceira, strato Arsenal, Komerco­‑placo, strato de l’ Arĝento, placo Figueira, kaj finis en Rossio, koro de Lisbono.

Nia granda rubando videblis klare meze de la moviĝanta popolamaso. Rigardante ĝin, multaj homoj, ĉefe gejunuloj, demandis min pri la signifo de la vorto "Esperanto". Ni respondis kaj disdonacis klarigajn flugfoliojn, centojn da ili. Dume tondris la sloganoj kontraŭ la milito, ripete elkriataj de ĉiu. Knabino demandis min, kiel diri en Esperanto «Pacon jes, militon ne!» kaj ŝi laŭte ripetis tiun vokon… en la lingvo de la paco.

Aliaj manifestacioj okazis en aliaj urboj de la mondo. Kelkaj multe pli grandaj, pli nombraj. Eble tiu ĉi en Lisbono estis ne tiom partoprenata, sed por ni, portugalaj esperantistoj dezitantaj la disvatiĝon de nia movado en Portugalio, ĝi estis tre grava, ĉar la unuan fojon en tre multaj jaroj la nomo "Esperanto" aperis surstrate kaj estis ripetata meze de miloj da homoj idealismaj, la plej fekunda grundo por semado de nia propra idealo de internacia lingvo taŭga por la efektivigo de estonta mondo libera el perforto.

(el NB81:12)


Amaskonstruilojn

Aperis en la konata gazeto Sen­naciulo (jun’03:86), organo de la maldekstr­ten­dencara SAT, publika letero de la mozambika verkisto Mia Couto al la usona prezidento Geoge W. Bush. Tradukis el la portugala lingvo kaj enkondukis João J. Santos.

AMT (el NB82:4)


paĝaranĝo far AMT