Paĝo pri la publikigita opinio pri lingvpolitiko de la portugaliaj kandidatoj al la Eŭropa Parlamento en 2004.06.13.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Aplikado > Aktivismo > Politiko > Eŭrobalotoj 2004

Esta página em português:

Ĉirkaŭa temaro:

Paĝenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Lingvpolitiko:
Balotado por elekto de la Eŭropa Parlamento (2004)

far Luís LadeiraluisladeiraFORIGU@portugalmail.pt›,
Vera Pintoverabpinto@iol.pt› kaj
António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt(kompilantoj)

logo

Eŭropa Esperanto-Unio, kunlabore kun siaj landaj asocioj, lanĉis kampanjon ĉirkaŭ la temoj lingva demokratio kaj pli rekte pri Esperanto, kiun ĉiu interesata landa asocio aŭ individuoj povas partopreni.



Demandoj pri lingvpolitiko

  1. Se vi fariĝos parlamentano, kian prioritaton vi donus al la lukto por lingva kaj kultura samrajteco? Kiujn konkretajn rezultojn vi esperas atingi dum via unua jaro en la Parlamento?
  2. Pli kaj pli da eŭropaj postenoj estas rezervitaj al denaskaj parolantoj de la angla (English mother tongue only: vidu liston de 700 dunganoncoj ĉe http://www.lingvo.org/diskriminacio). Ĉu laŭ vi neŭtrala lingvo kiel Esperanto estus perspektive bona solvo por lingva diskriminacio en Eŭropa Unio de 20 oficialaj lingvoj?
  3. Eŭropa Unio subtenas la lernadon de ĉirkaŭ 30 lingvoj pere de diversaj programoj (ekzemple Lingua, Socrates, ktp). Ĉu vi subtenas la inkluzivigon de Esperanto inter la lingvoj elekteblaj por tiaj eŭropaj programoj? Nekaze, kial? Jeskaze, kiel?
  4. En la raporto 2003/2227 pri multlingvismo en la Eŭropa Parlamento, voĉdonita de la Eŭropa Parlamento (31.03-02.04.2004), la aŭtoro, parlamentano Gianfranco Dell’Alba, inter alie proponas, ke Eŭropa Unio esploru la uzadon de Esperanto kiel pontlingvon inter diversaj interpretataj kaj tradukataj lingvoj. Ĉu vi subtenas tian proponon?

Malfrue aniĝinte al la kampanjo, Portugala Esperanto-Asocio dissendis majfine al ĉiuj (13) portugaliaj partioj kaj koalicioj demandaron pri komunikado en Eŭropo, tradukitan kaj adaptitan el la kampanja versio (vd. supre aŭ en http://lingvo.org/pt/4/767).

La operacion gvidis Luís Ladeira (plu laboranta, post demisio); kunlaboris Vera Pinto (kontaktojn kaj informserĉadon) kaj Martins-Tuválkin (datenbazon kaj retpaĝon).

La alvenantajn respondojn oni povus akompani, ekde 2004.06.02, en http://​www.esperanto.pt/​pe_lingu.htm, sed fakte neniun respondon ni ricevis el la partioj. En tiu retpaĝo troviĝas do nur citaĵoj pri lingvpolitiko de ni mem ĉerpitaj el la kandidatigprogramoj de kelkaj partioj.

Malgraŭ la fiasko (sed kies?), tiu ĉi iniciato atentigis la publikon — nia pria retpaĝo ricevis multajn vizitojn (99 nur la 14-an de junio!), rezulte de sciigo pri ĝi en diversaj portugaliaj politikaj retdiskutejoj.

(el NB84:3)


Kandidatopinioj

(Laŭ lotordo, same kiel en la balotiloj.)


logo

Nova Democracia (P.N.D.)

(partio dekstra, popolisma, eŭroskeptika)

• retejoj: http://www.pnd.pt/ http://www.digaomanel.com/


logo

Partido Popular Monárquico (P.P.M.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 0,47% • 2002 (Port.Parl.): 0,23% (partio dekstra, monarkiisma, eŭroskeptika)


logo

Partido Nacional Renovador (P.N.R.)

Balotrezulto en 2002 (Port.Parl.): 0,07% (partio fordekstra, ŝovinisma, ksenofoba, eŭrofortresisma)

• telefonnumero: 968 747 607
• retejo: http://www.partidonacional.org/


logo

Força Portugal (P.P.D. / P.S.D + C.D.S. - P.P.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 8,14% + 31,06% • 2002 (Port.Parl.): 8,75% + 40,15% (koalicio dekstra, popolisma, eŭrentuzisma; nuna registaro)

• retejoj: http://www.forportugal.net/ http://www.psd.pt/ http://www.partido-popular.pt/


logo

Bloco de Esquerda (B.E.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 1,78% • 2002 (Port.Parl.): 2,75% + 0,07% (partio “nov”­‑komunista, minoritatema, drogabolicia, “ali”­‑eŭropisma)

• retejo: http://www.bloco-de-esquerda.pt/


logo

Partido Democrático do Atlântico (P.D.A.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 0,15% • (partio dekstra, regionisma (Madejro+Acoroj), eŭroskeptika)


logo

Partido da Terra (M.P.T.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 0,04% • 2002 (Port.Parl.): 0,28% (partio “mez”­‑maldekstra, mediprotektisma, agrema)

• retpoŝtadreso:partidodaterra@partidodaterra.org
• retejo: http://www.mpt.pt/


logo

Coligação Democrática Unitária (P.C.P. + P.E.V.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 10,3% • 2002 (Port.Parl.): 6,97% (koalicio marksime leninisme komunisma, laborista, eŭroskeptika)

• retpoŝtadreso:osverdes@mail.telepac.pt
• retejoj: http://www.osverdes.pt/ http://www.pcp.pt/


logo

Partido Comunista dos Trabalhadores Portugueses (P.C.T.P. / M.R.P.P.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 0,88% • 2002 (Port.Parl.): 0,66% (partio formaldekstra, maoisme komunisma, laborista)

• retpoŝtadreso:pctp@pctpmrpp.org
• retejo: http://www.pctpmrpp.org/


logo

Partido Socialista (P.S.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 43,06% • 2002 (Port.Parl.): 37,84% (partio “mez”­‑maldekstra, socialdemoktia, eŭrentuzisma; iama registaro)

• retejo: http://www.ps.pt/


logo

Partido Humanista (P.H.)

Balotrezulto en 2002 (Port.Parl.): 0,21% (partio novepokisma, filozofia, sekteca)

• retejo: http://movimentohumanista.com/


logo

Movimento pelo Doente (M.D.)

(partio agenda: kondiĉoj de hospitalpacientoj)

• retejo: http://www.m-d.pt/


logo

Partido Operário de Unidade Socialista (P.O.U.S.)

Balotrezulto en 1999 (Eŭr.Parl.): 0,16% • 2002 (Port.Parl.): 0,07% (partio formaldekstra, hoĝisme komunisma, laborista)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT