Paĝo pri portugala partopreno en kunveno de la Radikala Partio en Bruselo, 2003.12.07‑08.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:


Ekstera movado:
Radikale en Bruselo

far José Manuel Martinsjmm@ua.pt

© JMM

Post al­vo­ko de la Ra­di­ka­la Partio, José Martins ĉeestis la fondkunvenon de “Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en Europa Unio”, brusele 2003.12.07‑08. «Eĉ se mi ne tro radikalemas», li ekironte konfesis al pea_diskut; kaj promesis: «mi plu raportos poste». AMT (el NB82:5)

2003.12.07‑08, kunveno de la Radikala Partio en Bruselo. Unu el la kvar komisionoj kunvenis pri «Federala Eŭropa Lingvo» (~50­‑60 homoj el ~400 landoj) celante starigon de «komisiono por eksperimentado de internacia lingvo en Eŭropa Unio». Ĉiam haveblis tre profesia tradukado al kaj de esperanto. Konfesinte mian neradikalemon, post ĉi tiu unua kontakto mia impreso estas pozitiva.

Tia partio, malfermata al novaj ideoj, ne postulanta ekskluzivan aliĝon, permesanta malsamajn opiniojn inter siaj membroj — iĝis al mi tre alloga! (Ĝi kungluas tamen strangajn homojn…)

Evidentis dum la kunveno ke sampartianoj ne kunsentis pri kelkaj temoj, inkl. pri esperanto: Eĉ se ERA (“Esperanto” Radikala Asocio) jam de 10 jaroj ekzistas, verŝajne malmultaj radikaluloj parolas esperanton… Ili tamen respondecas pri la aperado de esperanto en la eŭropuniaj scenejoj, kaj tiu politika agado, en mia humila impreso, tre gravas!

(el NB83:5)


paĝaranĝo far AMT