Alvoko al portugaloj partopreni en la manifestacio “Eŭropa bunto”
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Aplikado > Aktivismo > Politiko > Eŭropa bunto

Ĉirkaŭa temaro:

Aliaj paĝaroj:


Ekstera movado:
Strasburgen bunte!

far Luís LadeiraluisladeiraFORIGU@portugalmail.pt

©

Eŭropa Bunto estas eŭropskala manifestacio favore al la lingva diverseco en Eŭropa Unio, kiu okazis en Strasburgo (loklingve: Strasbourg / Straßburg / Strossbori), dum la Eŭropa Tago, la 9-an de majo 2004.

Kvankam iniciatita de esperantistoj, Eŭropa Bunto celis arigi manifestacie ĉiujn interesatojn pri lingva diverseco, kaj envolviĝis neesperantaj instancoj tiufakaj.

P.E.A. serioze subtenas tiun aran­ĝon kaj nomumis estraranon Luís Ladeira kunordiganto de la mani­fes­ta­ci­par­to­preno el Portugalio. Tiu kontaktis plurajn portugaliajn asociojn konektitaj kun lingvaj aferoj, kaj tial potenciale interesataj, kaj alvokis la P.E.A.­‑anaron al partopreno.

Post sufiĉe impona parado laŭ la planita itinero, estis la programitaj paroladoj kaj prezentoj. Sekvis debato en la Parlamentejo mem, okazinta kadre de ties “malferma tago”, kun entute 32 000 vizitintoj. La debaton gvidis Gilbert Stammbach kaj la diversaj invititoj okupiĝis pri la demando «kiel eviti lingvan diskriminacion kaj ebligi multlingvismon laŭ la fundamentaj tekstoj de la Europa Unio?» antaŭ sepdekhoma publiko. La eventon atentis ankaŭ la amasinformiloj, nome unu televidkanalo, tri gazetoj kaj pluraj radistacioj.

Malgraŭ la malbona vetero, pli ol 300 homoj kunamasiĝis en Strasburgo: la manifestaciintoj venis el ĉiuj partoj de Francio kaj ankaŭ el Germanio, Belgio, Svislando, Britio kaj Serbio. Bedaŭrinde, neniu portugalo partoprenis, nek esperantista, nek alia.Oni esperas multe pli vastan kaj varian anaron en la venonta okazigo. Organizinto Sébastien Erhard ricevas sugestojn pri ĝi ĉe ‹europa.bunto@eraro.com›.

Programo, el la projektpaĝaro:

(el NB83:4)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT