Artikolo pri la iamaj kaj nunaj tipografiaj kaj infografiaj metodoj uzi la esperantajn diakritojn. (Unua parto)
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Lingvo / Instruado > Pri ĉapeloj

Ĉirkaŭa temaro:

Paĝenhavo:

Artikolenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Noto pri ĉapeloj:
Ortografio, tipografio kaj… arkeologio

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

Tiu ĉi teksto estis verkita en 1996, originale kiel eta noto kaj poste grandiĝanta al vere detala kaj klariga artikolo. Kvankam la aŭtoro aparte entuziasmas pri ĉi tiaj temoj (normoj, diakritoj, kaj komputa tipografio), ni revis pri tempo kiam la tuta afero estos ne pli ol historia kuriozaĵo. Nu, tiun tempon eblas finfine konsideri ekalveninta. Pro scivolo, referenco kaj retrokongruaj bezonoj ni konservas tamen tiun ĉi “noton”, kun minimumaj aktualigoj.


Enkonduko

Ekde fruaj tempoj de nia lingvo, la specialaj signoj necesaj por ĝin skribi prezentis teknikajn defiojn kiuj ĉiam atingis pli malpli komfortan solviĝon: La radikdividilo uzata de Zamenhof, ekzemple, estis ne la nun kutima komforma apostrofo ("") sed simpla streketo ("'"). Tamen, presistoj kaj niaj pioniroj neniam hezitis anstataŭi ĝin per apostrofo — tiel ke nun, post la apero kaj popularigo de komputiloj kiuj igis la streketon facile haveblan, multaj el ni tamen strebas al tipografia korekto uzante la komputile pli komplikan apostrofon…

Siatempe ĝenaj estis ne nur la “ĉapeloj”, sed ankaŭ la streko de "t" kaj la punktoj de "i" kaj "j" — ili maloportune malhelpis la rapidan skribadon; tiel ke kelkaj tiamaj saĝuloj (i.a., Zamenhof mem) opiniis prava la strebon enkunduki ŝanĝojn en la latina alfabeto… Intertempe, tamen, teknikaj progresoj certe malpligravigis la rapidan manskribadon kaj tiaj “malhelpiloj” neniel ĝenas siajn nunajn uzantojn.

Baldaŭ simile okazos kun la problemegoj kiuj hantas kelkajn esperantistojn rilate al la diakritoj de nia lingvo. Seriozaj kaj saĝaj homoj, kiel ekzemple Vilho Sätälä, siatempe (dum la 1970­‑aj jaroj) opniis la “ĉapelojn” forigendaj ĉar ili ne kongruis kun la tiuepokaj komputiloj…

Tamen la tempo ŝanĝiĝas pli ol niaj certoj, timoj kaj esperoj, kaj nuntempe uzado de diakritoj en komputa medio estas sufiĉe simpla tasko. Tamen, kaj almenaŭ ankoraŭ dum la venontaj jaroj, io ajn ekster la baza 26­‑litera (mal)kompleto bezonos iel apartan trakton kaj konas malsamajn realigmodelojn en diversaj platformoj kaj por diversaj celoj.


Konvencioj kaj surogatoj

Kiel konate, esperantaj (kaj multaj aliaj) diakritoj ne prezentas problemon per si mem. Tute frue post la popularigo de komputiloj, antaŭ 10­‑15 jaroj, aperis jam konvene printitaj kaj eĉ ekranigitaj literoj — kaj la mane aldonitaj “ĉapeloj” rapide iĝis maloftaĵo de fuŝuloj. (Kompare, temis pri adaptiĝo multe pli rapida ol tiu de la portugala lingvo, ekzemple, kiu senerare uziĝas nur depost speciala adapto al ĝi fare de la komputilfabrikistoj — nome, ĉe PC­‑komputiloj, codepage 850 kaj ties klavaradapto, kaj, iom poste, la alpreno (fakte adapto…) de ISO:8859‑1 ĉe Windows — jen io por kio esperanto kompreneble ne havis negocpotencon…)

WordPerfect, LaTeX, EXP, ChiWriter, 1st Word de GEM — eĉ TasWord de la karmemora Spectrum: ĉiuj iel ebligis konvenan printadon, surekranigon kaj tajpadon de niaj literoj. Kaj por la tempo (la 1980­‑aj), tio pli malpli sufiĉis.

Tamen, la enpenetro de komputtekniko en la ĉiutagan vivon (en kaj ekster nia movado) postulis pli da fleksebleco, kaj la “fermitaj sistemoj”, kiom ajn elegantaj, oportunaj kaj teorie adekvataj, iĝas evitendaj sakstratoj en la tutmonda informfluo. Niaj ĉapelplenaj tekstoj devas rezistis facilan transportadon de sistemo al sistemo, kaj prezentiĝi en legebla formo en plej diversaj platformoj, eĉ en la plej primitivaj.

Tial ofte prefereblis surogatojn anstataŭ la laŭeblan ĝustan aperigon de niaj diakritoj. Ekzemple, la tekstoj de tiu ĉi paĝaro (kvankam nun videblaj en plene taŭga esperanta formo, kun la ĝustaj supersignoj, uzante unikodon) iam montris anstataŭe malelegantajn "x"­‑ojn kaj "w"­‑ojn, .

Pri tiuj spertoj pri kiel ĉapeli per 26 literoj temos la sekvaj sekcioj; poste estos informoj kaj priskriboj pri la normoj kiuj enhavas esperanton.


Paĝara akceptejo | Paĝsupro [Noto pri ĉapeloj | posta: Surogatoj (1) ]
paĝaranĝo far AMT