(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
far Gonçalo Neves ‹g-nevesFORIGU@clix.pt›
Artikolo originale aperinta en Fonto 23. 2003:1(265): 21-25; republikigita tie ĉi laŭ aŭtora permeso.
Jen finfine: post longa atendo la nova PIV (aŭ PIV2) trafis en miajn manojn. Dum tri-kvar tagoj mi ĝin traesploris iele-trapele, sen celo kaj akcelo. Mi simple velis kaj krozis tra ĝiaj paĝoj, sena je antaŭjuĝoj kaj postuloj, aperta al surprizoj, ĝojoj kaj ĉagrenoj. Dum mia vojaĝo mi tenis taglibron kaj inkis fasketon da notoj hazardaj kaj disaj, kiujn mi nun dividos kun la legantoj de Fonto. Ek do!
Kiel Bertilo emfazis en recenzo, presita sur la paĝoj de Monato, PIV2 ne enlasis multajn neologismojn. Mi povus eĉ diri, ke la nombro da novaj radikoj estas apenaŭa, kaj nur la fakoj kuirarta, komputika, zoologia kaj botanika — precipe la lasta — iom kontribuis al la leksika riĉigo kaj nuancigo de nia vorttrezoro. Ekster tiuj fakoj la aldonoj estas vere malmultaj.
Post longa kaj multflanka uzateco finfine akiris pasporton: biĵuterio, bonsajo, brodkasti, eŭsko, farniento, gejo, hapakso, hiki, insinui, inteligencio, kidnapi, kozo, mar-fruktoj (jes, ankaŭ kunmetaĵoj povas neologismi!), nifo, pederasto, pejorativa, printi, resurso, samizdato, sponsoro, ŝlagro, zapi.
Malgraŭ same longa kaj multflanka uzateco ankoraŭ ne akiris pasporton kaj devas atendi iaman PIV3: anatifo, berni, ĉendi, dikcio, doso, fabulo, garderobo, groba, harniso, kalkeo, kardigano, maskoto, mediokra, miŝmaŝo, mohikano, mustaĉo, notora, paŭpera, piscino, pucelo, sefo, sensuala, silvo, skatologio, stupida, suveniro (tiun ĉi vorton mi jam legis kaj aŭdis tiomfoje en la tuta daŭro de mia 15-jara esperantisteco, ke mi tute ne kredis, kiam mi ne trovis ĝin sur la paĝoj de PIV2!), ŝaperono, Taĵo (restas la stranga Taĥo kaj elfalis Tago!), treso, vokablo k.a.
PIV-2 enlasis ankaŭ bukedon da vortoj ne tiel ofte uzataj sed laŭ mi necesaj por apliko de la lingvo en la vivo familia kaj socia: burgero, ĉipsoj, dropso, hamburgero (= burgero), pomfritoj, sangrio, ŝnapso. Bedaŭrinde ĝi ne enprenis ankaŭ la vorton bagaso.
Iom surprize aperas en PIV2 neologismoj apenaŭ aŭ tute ne renkontitaj antaŭe, kiujn mi tamen opinias utilaj kaj bonvenaj: klementino (citruso tre simila al mandarino), mudo (perioda haŭt- aŭ karapac-ŝanĝo ĉe insektoj, krustacoj ks), muslo (komuna nomo de duvalvuloj), muslio (matenmanĝa miksaĵo de cerealoj, nuksoj kaj sekaj fruktoj), pirekso (varmorezista vitro por vazoj kemiaj kaj kuiraj), sevo (plantolimfo), skvaŝo (sporto nomata squash en la angla), spagato (gimnastika kuŝo de ambaŭ gamboj en rekte kontraŭaj direktoj: esparregata en la portugala), stukaĉo (homo, kiu denuncas siajn samsortanojn al aŭtoritatuloj, polico).
Aliajn same paraŝutintajn neologismojn mi ne renkontas kun la sama aprobo: biaso (nemotivita prefero), defensi (igi — teritorion, agron ks — ne alirebla al paŝtobrutoj), drajvi (reĵeti fortege tenispilkon laŭ streĉita trajektorio; eklude uzi la plej longatingan bastonon golfan), uperkuto (submentona pugnobato, donita de sube supren!!!).
PIV2 finfine donis imprimaturon al garbeto da vortoj slangaj, kiuj plejparte jam ĝuis tre longan uzatecon skriban kaj parolan: buĥto, frandzi, midzi, horso, kaki, porno, vampo. Bedaŭrinde restis ekstere: forniki, fotri, kundo, puo. Kompense eknestis franĉi (stranga varianto de frandzi) kaj la slanga subsenco de melki (kun bela ekzemploteksto de Fernández).
PIV2 preskaŭ neglektas la leksikologiajn klopodojn de Fernando de Diego kaj Karolo Piĉ. Duenjo estas eble la sola diegaĵo en la nova vortaro, kaj piĉismojn mi elspuris nur du: femino, hihii.
Da mal-mal-vortoj jam ekzistis en PIV1 tuta stako, kiu restis fundamente netuŝita en la nova versio. Aldoniĝis nur vanui, eble pro ĝia obstina uzateco sur preskaŭ ĉiu paĝo de nia plej artikolabunda publicisto: Bernard Golden. Novan PIV-version devas atendi: impedi, hungro.
La efektive uzatajn sed de multaj riproĉatajn aliel kaj alies la nova vortaro enprenis sed brulstampis per la hontosigno (evi). La ĉiam pli popularajn sufiksojn -unt- kaj -ut- ĝi ne ignoris, nomante ilin «eksperimentaj».
Arbitran rompon kun la ĝisnuna lingvouzo PIV2 senĝene faras: kiam ĝi donas netransitivan signifon al la verbo aperti, ne komprenante, ke temas pri speciala kazo, simila al korekti — korekta kaj fiksi — fiksa; kiam ĝi ukazas, ke la dua pli granda urbo portugala de nun nomiĝu Porto, kvankam ĉiuj ĝis hodiaŭ ĝin nomis Oporto; kiam ĝi buleas, ke oni de nun devas nomi lupenoj la bongustajn semojn, kiujn ĝis hodiaŭ ĉiuj sengrince nomis lupinoj, kaj tiel ĝi revenas al la sufiksotima epoko de Kabe (v. La Faraono III, p. 65); kiam ĝi ediktas, ke la aŭtomobila parto destinita ricevi pakaĵojn, kiun ĝis hodiaŭ ĉiuj senĝene nomis kofro, de nun estu nomata kofrujo; kaj fine, kiam ĝi dekretas, ke virinoj samseksemaj ne plu estu nomataj lesboj, sed lesbaninoj, ne komprenante, ke inter la insulo Lesbo kaj samseksemulino ekzistas rilato tiel svaga kaj jarmile nebula, kiel inter rido sardona kaj la ranunkolo (sardónion en la greka), kies toksaĵo provokis ridsimilan kunstreĉiĝon de la vizaĝmuskoloj; aŭ kiel inter la vorto salajro kaj la salo, kiun salajre uzis la romianoj; se hodiaŭ neniu sardone ridas pro ingesto de ranunkolo, se neniu plu salon uzas por pagi salajron, ankaŭ ne plu loĝas sur Lesbo ĉiuj virinoj samseksemaj: la du vortoj fariĝis sendependaj, kaj inter ili ekzistas rilato nur svage kaj prae etimologia, kiu tute ne pravigas ajnan derivon.
Mi apenaŭ komprenas, kial vortoj, enkondukitaj en la malnova PIV kaj tutajn jardekojn insiste uzataj de fakuloj kaj rekomendataj al laikoj, subite suferas mutacion en PIV2 aŭ akiras la hontoetikedon de evitindeco. Jen ekzemple pitĉo, kiu nun resendas al piĉo 2: ekde PIV2 virinoj do havu du piĉojn de malsama tono! Jen ekzemple bambuso, kiu mutaciis al bambuzo. Jen fine arbedo, vera standardo de niaj botanikistoj, kiuj ĉiam nin regalis per difinoj detalegaj, science pucaj kaj preciozaj: kvankam dum jardekoj ili abunde kaj redunde ludis per siaj arbedoj, kiuj faris subliman trinitaton kun iliaj arboj kaj arbustoj, tamen ili nun rekomendas eviti tiun terminon kaj anstataŭ ĝi uzadi la kunmetaĵojn trunkarbusto kaj tufarbusto!
Se paroli pri botanikistoj, apartan mencion (nek favoran, nek riproĉan) meritas la enkonduko de sciencaj variantoj signife pli vastaj aŭ nuancitaj, paralele kun konataj vortoj komunuzaj. Jen de nun disponeblas ekzemple la paroj: ajlo — aliumo; fazeolo — fazeoluso; lolo — lolio; kaŝtano — kastaneo; piro — piruso; pistako — pistacio; pruno — prunuso; salmo — salmono; polpo — oktopodo; vesperto — vespertiliono, ktp.
Traesploro de la novPIVa enhavo montras, ke la ĉi-jarcenta Esperanto staras tre alte leksike — eble eĉ tro alte por la gusto de konsiderinda amaso da homoj, kiuj la lingvon uzas por celoj intelekte ne ĉiam tiel altaj, kaj kiuj tial ĉian leksikan novaĵon renkontas kun malkonfido kaj antaŭe preta penso, ke al ili estos trudataj vortoj, nuancoj kaj parolturnoj, kiuj rompos la propagandatan facilecon de la lingvo kaj minacos la trankvilecon de ilia kluba laboro kaj la memfidon de iliaj varbaj demarŝoj. Kvankam mi emas kompreni la argumentojn de tiuj peonoj de la esperanta ŝako, tamen mi ĝojas ĉe la konstato, ke jam tri jarkvinojn mi studas kaj uzas lingvon, kiu kapablas ne nur nomi la du relojn de fervoja trako, sed eĉ ĝiajn horizontalajn trabojn (ŝpaloj) kaj la distancon, kiun ili tenas inter la relparo (ŝpuro), kaj ankaŭ la ŝtonrompaĵon, kiu ŝtope ilin firmigas (ŝotro), kaj en okazo de bezono, eĉ la agon senigi trakon je tiu ŝtonrompaĵo (senŝotrigi); lingvon, kiu disponas nomojn por ĉiuj partoj de simpla ankro: trunko (la longa stango), ŝtoko (la transversa stango) kaj ŝpatoj (la hokoj); lingvon, kiu kapablas paroli pri fostoj streĉe tenataj de ŝtreboj (oblikvaj stangoj) aŭ stajoj (oblikvaj ŝnuroj aŭ dratoj); lingvon, kiu nin regalas per stegoj, kiuj subtenas volbon, arkadon aŭ masonaĵon de konstruata, riparata aŭ falminaca domo (escoras en la portugala), kaj rungoj, kiuj horizontale rigidigas la piedojn de seĝo aŭ servas kiel ŝtupetoj de eskalo.
Kvankam la riĉiĝon kaj nuanciĝon de la lingvo mi ŝatas kaj aprobas, tamen mi konscias, ke ekzistas danĝeraj limoj flu-sablaj inter la komprenebleco de Esperanto — eĉ flanke de homoj, kiujn logas celoj kulture pli altaj — kaj la kreskanta kripteco de la fakula lingvaĵo, kripteco, kiu estas fortega trajto ne nur de ekspertoj nialingvaj, sed ĝenerale de ĉiulingvaj ekspertoj, ĉar ĝi kunamblas la fakulan deziron apartiĝi de la amasoj kaj starigi ordenojn, loĝiojn kaj korporaciojn, kie ili povas laŭplaĉe ĵongli per siaj ĵargonoj kaj kultivi sian mem asertatan superecon. Se al iu la supraj konsideroj ŝajnas iom tro drastaj, tiu nur legu la sekvan difinon, senpere ĉerpitan el PIV2 (p. 1081):
staŭla angulo: krita angulo, ĉe kiu la planeopozicio ĝisatingas la maksimuman portancon, super kiu la aviadilo staŭlas.
Ĉu necesas pliaj komentoj?
Malgraŭ la tono ŝajne riproĉa de la supraj alineoj, tamen mi opinias, ke la nuna PIV estas grava antaŭenpaŝo kompare kun la antaŭa versio, mi agnoskas, ke la vasta skipo plurfaka kompetente plenumis sian taskon, spite la malfacilajn cirkonstancojn, en kiuj ĝi devis labori, kaj spite la evidentan degeneron de multaj el niaj movadaj strukturoj — kaj mi rekomendas la verkon al ĉiu serioza esperantisto, kiel modelon de tradicia kaj stabiliĝinta lingvouzo kaj kiel ĉerpejon de buntaj kaj abundaj ercoj plurterenaj.
(el NB81:7‑9)