Artikolo pri traduka, terminologia kaj leksikografia metodoj, per ekzemplo de la portugala vorto "casquinha".
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Lingvo / Instruado > Tradukproblemoj

Ĉirkaŭa temaro:

Paĝenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Lingvo:
Kiel traduki la vorton "casquinha"?

far Gonçalo Nevesg-nevesFORIGU@clix.pt

Antaŭ nelonge mi dungiĝis ĉe la vortara fako de portugala eldonejo, kie mi nun plentempe laboras kiel leksikografo pri la portugala kaj hispana lingvoj. Kadre de tiu laboro trafis en miajn manojn la vorto casquinha, por kiu mi devis trovi trafan hispanigon.

Mia maniero leksikografi estas simpla: mi ĉiudetale analizas la pritraktatan vorton, kaj trakukprovon mi faras nur tiam, kiam mi plene komprenas la tutan amplekson de ĝia signifo. Mi tute ne emas preni solvojn el antaŭaj vortaroj, ĉar bedaŭrinde mi konstatis, ke ne ĉiuj leksikografoj sekvas la saman metodon, kiel mi. Pluraj el ili senĝene paŭsas la tradukojn de antaŭaj kolegoj, kiuj siavice tion faris rilate la laboron de aliaj, kaj ĉi lastaj same agis koncerne antaŭirintojn. Eraro naskas eraron, kaj tia naskoĉeno pluiras senĉese ĝis la momento, kiam iu haltas kaj faras al si la demandon, ĉu ne estas tubero en la afero. Eble tial la simpla vorto carapau estas tiel mistraktata en pluraj vortaroj…

Jen do kion mi faris rilate la vorton casquinha. Mi havis svagan ideon, ke ĝi estas uzata en du apartaj fakoj — meblofarado kaj fabrikado de vazoj — sed mi vere ne komprenis, pri kio temas. Mi demandis pli aĝajn kaj spertajn familianojn — sen kontentigaj respondoj. Mi kontaktis prestiĝan dekoristinon — ŝi mem iam uzis casquinha dekore, sed klarigi ĝian konsiston ŝi ne kapablis. Ankaŭ pluraj meblofabrikistoj telefone ŝutis detalon post detalo, sed klare kaj sendube respondi mian simplan demandon — kio do estas casquinha? — ili ne sukcesis. Tamen mi ne rezignis.

Fine prosperis al mi telefone babili kun meblofaka instruistino ĉe unu el la atelieroj de fondaĵo Ricardo Espírito Santo, kaj ŝi senhezite deklaris, ke la nomon casquinha rajtas ricevi nur mebloj plene faritaj el la ligno de arbara pino (Pinus sylvestris); ke iuj meblofabrikistoj tiun nomon disfoje misaplikas al mebloj el la ligno de aliaj pinospecoj, sed — se paroli teknike kaj rigore — nur la ligno de arbara pino estas vera casquinha.

Solvita la problemo meblofake. Kaj kio pri la vazoj? Post pluraj provoj senfruktaj fine prosperis al mi telefone kontakti fakspertan fabrikiston de vazoj casquinha. Ankaŭ senhezite li erudis min, ke liafake la nomon casquinha ricevas vazoj el arĝentita kupro aŭ arĝentita latuno. Jen do: finfine mi povis komenci la serĉon de trafa hispanigo por casquinha. Mi kaptis la okazon por verki slipon por esperantaj leksikografoj, ĉar tiu ĉi vorto mankas en ĉiuj ĝisnunaj vortaroj portugala-esperantaj. Jen mia propono:

casquinha
1 ligno de arbara pino (Pinus sylvestris) 2 arĝentita latuno/kupro, arĝente plakita latuno/kupro; móvel de ⁓: meblo el arbara pino; taça de ⁓: pokalo el arĝentita latuno/kupro

Esperanto estas riĉa lingvo. Kvankam mankas al ĝi laŭvorta ekvivalento de casquinha, tamen ĝi disponas la vortojn pinaĵo kaj plakaĵo — ili estas pli ĝeneralaj, teknike ne tiel precizaj, sed tute taŭgaj en babiloj de nefakuloj. Por traduki taça de casquinha, oni povas simple diri arĝentita pokalo, kiam oni ne certas, ĉu la arĝenton oni plakis sur latunon aŭ kupron. En aliaj okazoj tute taŭgas eĉ la pli malpreciza vorto plakaĵo. Jen ekzemplo:

«Tinham-nos prometido uma taça de prata, e afinal recebemos uma de casquinha!»

Taŭga traduko, laŭ mi, estus:

«Oni promesis al ni arĝentan pokalon, kaj tamen ni ricevis plakaĵon!»

Mi esperas, ke la nuna artikolo iom helpos niajn leksikografojn taŭge pritrakti la vorton casquinha. Alia demando — por kiu mi ne trovis respondon — estas, ĉu ankaŭ brazilanoj uzas la vorton casquinha. Mi suspektas, ke ne. Kiu scias respondi?

(el NB82:8‑9)

Plu pri casquinha

Kun intereso mi legis la artikolon “Kiel traduki la vorton "casquinha"?”, verkitan de s­ano Gonçalo Neves (NB82:8-9). Pro ĝi mi serĉis en miaj vortaroj kaj trovis la jenon (mia traduko):

Dicionário Universal da Língua Portuguesa (2-a eld., 1653 p, 1997, Porto Editora): «Maldikega tavolo el oro aŭ arĝento, kiu plakas objektojn el vulgara metalo. Kava konuso el kukoblato por enhavi glaciaĵon.»

Enciclopédia Diário de Notícias (sen dato, vol. 1): «Ligno el Flandra pino (Pinus sylvestris). Maldikega tavolo el nobla metalo por plaki objekton el ordinara metalo.»

Dicionário Enciclopédico Koogan Larousse Selecções (Selecções do Readerʼs Digest, 1997, vol. 1): «Maldikega folio el oro aŭ arĝento kiu plakas malgrandvaloran metalon.»

Michaelis - Moderno Dicionário da Língua Portuguesa (2260 p, 1998, Companhia Melhoramentos de São Paulo, Brazilo): «Ligno el Flandra pino (Pinus sylvestris). Maldika tavolo el fajna ligno, kiu plakas objekton el vulgara ligno. Maldikega tavolo el nobla metalo por plaki alian metalon. Malgranda fiŝkapta boato uzata en Delgada Kabo »(Cabo Delgado, Mozambiko)«. Dolĉaĵo el ŝelo de cedrato (Citrus medica bajoura). (Bras.) Konusa ujo el kukoblato por glaciaĵo.

En ĉiuj cititaj verkoj aperas la informo, ke temas ankaŭ pri maldika ŝelo el io ajn. Dankʼ al la ĉi-supraj indikoj oni konstatas, ke ankaŭ brazilanoj uzas la vorton "casquinha" kaj jen respondo al s-ano G.N.

A. S. Almeida (el NB87:5)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT