Artikolo pri la iamaj kaj nunaj tipografiaj kaj infografiaj metodoj uzi la esperantajn diakritojn. (Tria parto)
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Lingvo / Instruado > Pri ĉapeloj > Surogatoj (2)

Paĝenhavo:

Artikolenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Noto pri ĉapeloj:
Ĉapeli per 26 literoj (2)

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

La "â"­‑sistemo

Svage parenca estas la t.n. "â"­‑sistemo, ekzota kaj nun definitive arĥaika metodo surogati la esperantajn supersignojn. Male al ĉiuj aliaj, ne temas pri klopodo uzi esperanton en 26­‑litera medio (kaj tial ni aludas la tutan aferon flanke parenteze), sed ene de "normallitera" medio: Profitante la fakton ke en la franca lingvo (kiu estis tre populara kiam tiu ĉi sistemo estis konceptita) posedas la signon "^" sur ĉiuj vokalaj literoj (kaj tiuj ankaŭ haveblas en plejmultaj latinalfabetaj komputsistemoj), la esperantan “ĉapelon” oni metas ne en la ĝustan lokon sed sur la plej apuda vokalo:

câ gâ hâ jâ sâ ü
cê gê hê jê sê ü
cî gî hî jî sî ü
cô gô hô jô sô ü
cû gû hû jû sû ü

Kompreneble, tio ofertas nuntempe malmultajn avantaĝojn ĉar ne nur eĉ la francaj literoj ne estas universale haveblaj, sed ankaŭ konsiderindaj problemoj fronteblas: Sendube ke "sî" estas "ŝi" kaj "jûs" estas "ĵus"; sed kiel skribi "ĝis"? Ĉu "gîs"? Sed ĉu tio ne estas "giŝ"? Kaj kiel distingi inter "agĉelo" kaj "aĝcelo"?! La tuta afero estas iom ĥaosa por normala legado — kaj konsidero de tiu ĉi sistemo por aŭtomata konverto aŭ ordigo estas neebla.

La "xwq"­ kaj similaj ­sistemoj

Tiu ĉi variaĵo de la "xw"­‑sistemo estas foje uzata, kvankam neniun novan avantaĝon ĝi portas:

cx gx q jx sx w

Novaĵo estas uxo de "q" anstataŭ "ĥ", kun argumentaro iom simila al tiu favora al "w" anstataŭ "ux" (kvankam "ĥ" ja ne estas malsama de aliaj konsonantoj — kiel direblas pri "ŭ"… ). Problemoj rilataj al alfabetordigo kaj mikso kun alilingvaj partoj de sama dokumento restas kaj akriĝas, kaj la profunda motivigo por tiu ĉi sistemo verŝajne rilatas al ia malkomforto de kelkaj rilate al "ĥ" kaj portas la debaton en la kampon de alfabetreformo.

Aliaj sistemoj kaj alfabetreformo

Por la ega plejmulto de siaj uzantoj, la supre menciitaj sistemoj estas simpla surogato, provizoraj kaj maltaŭgaj, uzendaj nur dum ne eblas ĝuste skribi la esperantajn diakritojn. Tamen, por kelkaj esperantistoj kiuj ne kontentas kun la esperanta skribo, la grundo fertilas por eksperimento kaj agado.

ch j kh zh sh ù
tx dj q j x w
q y hh zx x w
tc dj x j c w

Tiuj kaj multaj aliaj sistemoj estas ofte proponataj, kvankam ili neniam konis ion alian ol efemeran uzadon, ofte ekskluzivan de sia kreinto. Ankaŭ ĉe komputilaj esperantaj medioj (ĉefe en internet) tiaj ĉi skriboj tre malofte uzatas (kvankam estas reklamataj tre ofte!).

La ĉefaj, plej oftaj trajtoj estas:

Kelkaj, eble plej multaj el tiuj ĉi proponoj ne limiĝas al skribreformo sed ankaŭ postulas ŝanĝojn en la leksiko mem, nome per forigo de "ĥ", identigo de "kz" kaj "ks" (skributa "x") k.t.p. dum aliaj sistemoj klopodas konformi esperanton al ia “tutmonda komuna skribo” por ĉiuj lingvoj… projekto kritikinda je diversaj aliroj.

Kompreneble, tiuj ĉi sistemoj ne multe konformas al la diversaj postuloj por bona surogato ĝuste ĉar tio ne estas ilia celo. Tial evidentas ke per tiuj ĉi skriboj oni ne atingas la normalan esperantan alfabetordon per aŭtomata ordigo kaj ke tre ofte ne eblas ilin aŭtomate konverti al la norma skribo.

La senĉapela “sistemo”

Lasta aliro al la problemo konsistas el simpla ellaso de la diakritoj, anstataŭigante diakrithavan literon per ĝia “nuda” bazlitero. Tiun sistemon uzas plejofte neesperantistoj, aŭ almenaŭ en neesperanta teksto, laŭ kutima pritrakto de “fremdaj” skriboj.

Kompreneble, tiu kripliga allaso malebligas aŭtomatan konverton de la teksto al la ĝusta skribo, kaj eĉ la homlega komprenebleco grave damaĝiĝas. Aliflanke, tiu ĉi plej nekontentiga sistemo havas seriozan precedenton: la sendiakritan surogaton de "ŭ" en la fundamenta sistemo

Noto: Aparta traktado de "ŭ"

Kiel evidentiĝis en la supraj priskriboj, la duonvokala "u" estas ofte traktata per malsama maniero. Tio okazas pro diversaj motivoj:

Fina aprezo

Jen eta aprezo pri la supre listigitaj sistemoj:

Kriterioj:123456

"h"-sistemo

"^"- kaj similaj -sistemoj

"x"-sistemo

"xw"-sistemo

antawmetaj sistemoj

"â"-sistemo

"xwq"- kaj similaj -sistemoj

senĉapela “sistemo”

reformalfabetoj



Paĝara akceptejo | Paĝsupro [Noto pri ĉapeloj | prea: Surogatoj (1) | posta: Normoj ]
paĝaranĝo far AMT