(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
far António Martins‑Tuválkin ‹antonio@tuvalkin.pt›
La esperantaj literoj ne estis forgesitaj de la normigaj instancoj. Jen resuma priskribo de la signaraj normoj kiuj enhavas ilin.
La internacia normo ISO:464 aperis en 1963 kaj preskribis (laŭ sia tabelo G0) 128-eran signaron (do 7-bitan), en kiu la (ambaŭusklaj) 26 literojn, ciferoj, interpukciaĵoj kaj aliaj skribsignoj de la latina alfabeto okupis la kodlokojn 32-127 (dum 0-31 okupis diversaj komputkomandoj). Ties usona variaĵo, nomata ASCII (American Standard Code for Information Interchange), rapide fariĝis tre populara kaj eĉ kvazaŭ norma por komputiloj de la postaj jaroj — tiel ke la teorie eblaj alinaciaj variaĵoj (inkl. esperanta) apenaŭ uziĝis. Por la naciaj variaĵoj de tiu normo ISO atribuis 12 kodlokojn (respondaj al la ASCII-aj signoj "#", "$", "@", "[", "\", "]", "^", "`", "{", "|", "}" kaj "~") sed tiu nombro estis tro malgranda por la kromliteroj de plej multaj lingvoj (kvankam tute ĝusta por la esperantaj…), kio ankaŭ kontribuis al la malsukceso de tiu normo. (Tamen, prezentiĝas en posta resuma tabelo propono por la tiam ebla normo ISO:464-eo)
Tial aperis neceso por normo kun pli vasta spaco por nacilingvaj krom-literoj kaj -signoj: ISO:8859 havas 256 kodlokojn (do 8-bita), kaj ties unua duono (do la unuaj 128 kodlokoj) identas al ASCII. (La kodlokoj 128-159 estas destinitaj al komputkomandoj (same kiel 0-31), sed multaj miskonsiderataj ISO:8859-kongruaj tiparoj tie havas diversaj signoj.) La unua versio de ISO:8859 (ankaŭ nomata ANSI (ĉar aprobita de la American National Standards Institute) kaj ECMA-94) priservis esplicite la lingvojn anglan, danan, feroan, francan, germanan, islandan, irlandan, italan, kastilan, nederlandan, norvegan, portugalan, suoman kaj sveda (kaj taŭgas ankaŭ por multaj aliaj, kiuj uzas la samajn signojn). Baldaŭ aperis aliaj variaĵoj de ISO:8859, nomataj ISO:8859-2 ĝis ISO:8859-10 kaj plue; ISO:8859 ricevis la nomon ISO:8859-1, aŭ "Latin1", t.n. Okcidenteŭropa Latinalfabeto.
ISO:8859-2 (Latin2), nomata Orienteŭropa Latinalfabeto, havas sur la kodlokoj 128-255 la diakritajn literojn kaj aliajn signojn por la lingvoj angla, ĉeĥa, germana, hungara, kroata, pola, rumana, slovaka kaj slovena. ISO:8859-3 (Latin3), (mis)nomata Sudeŭropa Latinalfabeto, siavice priservas la lingvojn afrikansa, angla, azera, esperanta, franca, galega, germana, itala, kataluna, malta kaj turka. ISO:8859-4 (Latin4), (mis)nomata Skandinava Latinalfabeto, taŭgas por la lingvoj angla, estona, latva, litova kaj germana. ISO:8859-5 kovras la cirilan alfabeton, ISO:8859-6 la araban, ISO:8859-7 la grekan kaj ISO:8859-8 la hebrean. La normon ISO:8859-9 (Latin9) laŭdire trudis la turka registaro -- ĝi konsistas el Latin1-signaro kun aldono de la turkaj literoj (kiuj anstataŭigas la samkodlokajn de Latin1), iel simile al la pseŭdo-Latin3-tiparoj kiuj ofte uziĝas en Esperantio… ISO:8859-10 (Latin10) estas iel nova versio de Latin4, kun plena taŭgigo por ĉiuj ĉefaj skandinavaj lingvoj, inkl. de la samea kaj la groenlandinuka.. Rimarkindas ke literoj komunaj al diversaj signaroj ("ç", ekzemple) principe troviĝas en sama kodloko. Por rigardi la koditajn literojn rekomendindas viziti ISO:8859 Alphabet Soup.
La kodignormo MIME ebligas al retpoŝtiloj uzi la ISO:8859-ajn signarojn, malgraŭ tio ke multaj konektoj de internet nur ebligas 7-bitan formaton. MIME uzas la signon "=" por enkonduki la deksesuman kodlokon de ĉiu trans-128-a signo: la literon "ĉ", ekzemple, kiu havas la Latin3-an kodon 230 (E6, deksesume), MIME kodigas kiel "=E6". La signo "=" mem aperas kiel "=3D" (deksesuma formo de 61). Kompreneble, en MIME-kapabla repoŝtilo aperas la ĝusta signo, dum en nekongrua retpoŝtilo ĉiu trans-128-a signo aperas kiel "=??". Por ke la poŝtilo sciu kiun signaron uzi, endas indiko, ekzemple: "Content-type: text/plain; charset=ISO:8859-3".
Por kontentigi la ĉiam kreskantajn bezonojn al plurlingva dokumentado, aperis la normo ISO:10464, fakte transkribo el Unicode (kutime esperantigita kiel "unikodo"), signaro kompilata de grupo de lingvistoj kaj komputindustriaj reprezentantoj. En siaj 4 294 967 296 kodlokoj (4 bajtoj por ĉiu signo!), ĝi celas priskribi ĉiujn signojn de ĉiuj homaj skribsistemoj. Unu 65 536-ono de ĝi (do, 2-bajta, t.e. 65 536 kodlokoj), la t.n. Basic Multilingual Plane, jam efektive pretas kaj uzatas, kaj ĉiuj variaĵoj de la latina alfabeto estas jam plene fiksitaj. Tio, kompreneble, enhavas la esperantajn literojn.
La baldaŭa universaligo de Unicode, kun unuformigo de la tiparaj, klavaraj, kaj komunikaj normoj, igos la uzadon de esperantaj literoj ion tute simplan kaj senkomplikan.
Kvankam ekzistas ja Unicode kaj Latin3, tre diversaj kodlokoj estis uzataj de pluraj tipardesegnistoj kaj redaktilprogramistoj (esperantistaj kaj neesperantistaj), ĉu pro tio ke tiuj normoj ne ankoraŭ ekzistis kiam tiuj estis kreitaj, ĉu pro tio ke oni trovis ilin ial nekonvenaj. En la ĉi-suba listo ili aperas en diskutebla popularecordo (numeroj rilatas al la posta resuma tabelo):
Dankon al Edmund Grimley‑Evans kaj al Tomasz Jan Kudrewicz pro iliaj kompletigaj informoj pri tiu ĉi temo.