Paĝo pri la bulteno de Portugala Esperanto-Asocio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Asocio > Servoj > Nia Bulteno

Esta página em português:

Ĉirkaŭa temaro:

Samteme:

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Nia Bulteno:
Oficiala organo

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt(redaktisto)

Plej ĵuse eldoniĝis la 88‑a numero de Nia Bulteno, en 2005.07.31. Ĝi estas ekspedita al 178 membroj (el kiuj 12 ricevis manlivere), al 44 per­i­o­daĵ­re­dak­te­joj interŝanĝe (1 mane), al 22 instancoj donace (1 mane), kaj al 1 abonanto. Haveblas PDFe (1955 kB) kaj tekste.


Kio, kaj kia, estas Nia Bulteno?

Nia Bulteno estas, laŭnome, la informilo (oficiale nomata ankaŭ «organo» aŭ ja «bulteno») de Portugala Esperanto­‑Asocio. Ĝi ekaperis en 1975, tri jarojn post la asocia fondiĝo, kaj publikiĝadas iom neregule ekde tiam.

Nian Bultenon anstataŭgis kiel oficiala informilo de la Asocio en 1978­‑1985 duope Revista Portuguesa de Esperanto kaj Informa Letero; ekde 1985 ĝis nun la tendenco estas al maloftiĝo de numeroj, eĉ se samproporcie kreskis paĝnombro kaj laŭdoj pri redakt‑ kaj kompost­‑kvalito.

Ekde 1995 Nia Bulteno eldoniĝas kvarfoje jare (antaŭe sesfoje), kvankam tro ofte “forfalas” numeroj, kaj ekde 2001 la paĝnombro estu ĉiam dekdu (antaŭe tre variis — kaj eĉ poste…). Post eta variado ĝis numero 5, la formato iĝis firme DIN A5.

Nuntempe, jam almenaŭ dum la lastaj 12 jaroj, Nia Bulteno estas tendence esperantlingva, kun malmultaj portugallingvaj tekstoj. Publikiĝas neregule, tamen, portugallingva suplemento Esperanto — Língua Viva, kun ĵurnalstilaj tekstoj celataj specife al neesperantista publiko.

La redaktan kaj direktan postenojn okupadis dum la jaroj multaj konataj nomoj de la portugala esperanto­‑movado: A. Pedro da Silva, Alves de Moura, Frazão de Faria, A. da Silva Almeida, Franco Simões, Olga Almeida, J. Eduardo Crispim, Gonçalves Pires, A. Martins­‑Tuválkin, Werther Sacramento, João J. Santos kaj Miquel Gómez.

(Vd. tabelon kun statistikaj detaloj.)


Kio ne estas Nia Bulteno?

Ne prenu Nian Bultenon kiel kompletaĵon: Plenan (periodaĵan) informiĝon pri kio (esperantrilata) okazas en la mondo vi atingos nur ekster la “paroĥa” kadro de niaj paĝoj — abonante internacian esperanto­‑gazeton. Malgraŭ la malapero de Eventoj, malfrue ĉijare, kaj tiu de El Popola Ĉinio jaron antaŭe, kaj malgraŭ la pli­‑kaj­‑plia “umbilikismo” de Heroldo de Esperanto, ekzistas multaj esperantaj periodaĵoj kiuj plene komplementas la “mankojn” (cetere intencajn) de Nia Bulteno(el NB80:9)


Kiel aboni Nian Bultenon?

Abono de Nia Bulteno eblas nur al neportugaloj loĝantaj ekster Portugalio (por stimuli membrecon ĉe la aliaj…) kontraŭ okono de la "MA"­‑kotizo de UEA (antaŭ 2003 estis nur dekono, sed grandiĝis pro poŝtaj kostoj). Momente Nia Bulteno havas 33 abonantojn, en 2 landoj.

Se vi deziras iĝi abonanto de Nia Bulteno, kontaktu la redakcion.


Kiel oni faras Nian Bultenon?

André kaj Alcino dum preparado de NB84 © AMT

La redaktadon faras la redaktisto (ho, surpriz’!) surbaze de noticendaj okazaĵoj, esperate sed malofte kun verka kunlaboro de aliaj homoj. Kompostas la kompostisto per Adobe inDesign 3.0. Presas kutime fotokopiejo, laŭeble foje ofsete. Bindas bindistar’ varia, kunigante, vinktante, faldante, refaldante kaj adresetikedojn gluante (iam: adres­bander­olu­mante), kaj fine arigante laŭ ekspedceloj kaj poŝtkodoj.

Ekspedas la portugalia Poŝto, nune laŭ letera tarifo, iam laŭ pli kaj pli kostiĝantaj specialtarifoj (malsufiĉa avantaĝo: la ekspedado fariĝis pli simpla, eĉ se pli kosta).


Kiuj ricevas Nian Bultenon donace?

Nian Bultenon la Asocio sendas donace al kelkaj nemovadaj instancoj en Portugalio, nome al redaktejoj de iuj gravaj gazetoj (nur kiam kune publikiĝas la suplemento Esperanto — Língua Viva), kaj al iuj kulturaj institucioj (Unesko­‑Komisiono, Expolíngua k.s.).

Movadaj instancoj kiuj ricevas Nian Bultenon donace malmultas: publikaj esperanto­‑bibliotekoj, radiredaktejoj, kaj du­‑tri strategie gravaj instancoj.


Kiel, kaj kial, interŝanĝi mian gazeton kontraŭ Nia Bulteno?

Portugala Esperanto­‑Asocio tre volonte interŝanĝas Nian Bultenon kontraŭ similtemaj periodaĵoj. Ĉi­‑momente ni tiel rilatas kun 44 aliaj redakcioj. La interŝanĝon oni laŭkutime konsideras sendepende de la publikigoftecoj.

La interŝanĝataj periodaĵoj estas zorge arkivataj kaj publike disponeblaj en la asocia Biblioteko. Ili estas publike eksponataj po la ekzemplero plej freŝe ricevita en tiucela ĉambro de nia sidejo, kie ilin kutime konsultas (kaj tralegas, kundiskutas) konsiderinda ono de la portugalia esperantista aktivularo.

Se vi deziras interŝanĝi vian gazeton kontraŭ Nia Bulteno, kontaktu la redakcion.


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT