Paĝo pri la librvendejo de Portugala Esperanto­‑Asocio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Asocio > Servoj > Libro­‑Servo

Esta página em português:

Ĉirkaŭa temaro:

Samteme:

Aliaj paĝaroj:


FotojnLibro­‑Servo

far António da Silva Almeidaasa@esperanto.pt

En Portugala Esperanto-Asocio ekzistas la tiel nomata Libro-servo (LS), kiu en multaj aspektoj similas al vulgara komerca librovendejo. En ĝi estas vendataj krom libroj ankaŭ diversaj objektoj rilataj al Esperanto.

La libroj estas dividitaj en klasoj, inter kiuj reliefiĝas la vortaroj, la lernolibroj, en la portugala lingvo kaj ankaŭ tute en Esperanto, la romanoj, la poeziaj, la sciencaj, la biografiaj verkoj, interalie. Inter la diversaĵoj troviĝas la kasedoj de kelkaj el la lernolibroj kaj de esperantaj kanzonoj, la insignoj, porleteraj kovertoj, T‑ĉemizoj, ktp, ĉio en Esperanto aŭ pri Esperanto.

La plimulto el la libroj estas mendita aŭ de la eldonejoj mem aŭ de Universala Esperanto­‑Asocio.

LS ankaŭ eldonas kelkajn verkojn, el portugalaj verkistoj, inter kiuj aperas pluraj el la lernolibroj, vortaroj, sciencaj, biografiaj, ktp, originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj.

Krom la vendado de la libroj, funkcias en LS ankaŭ la abono al diversaj esperantaj gazetoj kaj periodaĵoj.


paĝaranĝo far AMT