Esperantlingva ĉefpaĝo de la oficiala paĝaro de Portugala Esperanto-Asocio ĝis 2005.07.31.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Novaĵoj > (antaŭaj) > 2005.07.31

Instruado:

©

AKEL­‑projekto, jaro dua

Pluas la projekto AKEL, Alter­na­ti­va Ko­mu­ni­ka­do in­ter Eŭ­ro­paj Ler­ne­joj: Fe­bru­are ven­is la ski­po de la po­la part­ne­ra ler­nejo (n‑ro 7 de Koszalin) vizite al la partneraj lernejoj en Pon­ti­nha kaj Don Benito. Marte tiuj reciprokis la kunestadon. «Ĉu per Esperanto? Ne tiom, kiom oni dezirus!», bedaŭras la ini­ci­a­tin­to Luís Ladeira. Sed la projekto pluas pli vigle ol en 2004 kaj la rezultoj ekvideblas. Legu pli.

Instruado:

Fabien ekinstruis

© Fabien

Fabien Tschudy venis oporten por studi sian Bio­tek­no­lo­gi­on sed oni jam lin engaĝis je instruado al komencantoj! Legu prezenton kaj intervjuon.

Vortaroj:

Novos Dicionários de Esperanto­‑Português e Português­‑Esperanto

PIV ©

Jam eblas antaŭmendi ekzempleron de la dua eldono de la vortaroj esperanto-portugala kaj portugala-esperanto de A. S. Almeida. Esenca ero kaj por komencantoj kaj por fluaj parolantoj, tiu ĉi duopo elstaras pro sia akurato kaj noveco. La dua eldono, jam kompostata, estos publikigita ankoraŭ en 2005; la antaŭmenda prezo ne estas ankoraŭ fiksita, sed ĝi estos 60% de la definitiva vendprezo. Interesatoj kontaktu la Asocion por registro de antaŭmendo, la pagojn ni kolektos poste.

Asocio:

©

Ĝenerala Asembleo aprobis

La pasintan 19‑an de marto la Ĝenerala Asembleo aprobis laŭplane la jarraporton kaj pribalotis la gvidorganojn por la mandato 2005­‑2007. La propono pri grandigo de la kotizo al 25,20 € kaj aŭtomata inflacikorekto al la kotizvaloro estis ankaŭe aprobita.

Retumado:

©

Dâã?

Pois… Também temos esta página em português.

©

Krozi plu

Nia paĝaro temas pri esperanto en Portu­galio. Se ne tio inte­resas al vi, elektu ion alian el nia listo de vizitindejoj.

Bulteno:

©

Jen Nia Bulteno n‑ro 87

Tre rapide aperis plua numero de Nia Bulteno (oficiale la unua de 2005), nur unu monaton post la antaŭa! Havebla PDF-e; P.E.A.­‑anoj rajtas ankaŭ papere. Atentinda ĉinumere estas la asemblea raporto kaj junulara agado: ne por junuloj, sed de fare de ili!


Paĝara akceptejo [Novaĵoj | prea: 2005.04.20 | posta: lastaj ]
paĝaranĝo far AMT