Artikolo pri la 2005‑a Ĝenerala Asembleo de Portugala Esperanto­‑Asocio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Asocio > Organizo > Statuto > Ĝ.As. 2005

Ĝenerala Asembleo 2005:
Homojn kaj ciferojn

far Alcino Alvesarmerio@aeiou.pt

© Kasesa

Vigla kaj profitdona diskutado okazis dum la lasta Ĝenerala Asembleo de PEA, la 19­‑an de Marto 2005.

Kompetente estris ĝin la prezidanto, José Manuel Gaspar Martins, helpata de la sekretario, Werther Sacramento. Partoprenis 19 asocianoj, el kiuj estas notinda la ĉeesto de la plej juna membro de la Asocio, Marta Tuvalkina. (Tiun nombron ni superis lastfoje nur en 1993, kaj apenaŭ ne en 1996; vd. ankaŭ NB63:6.)

Plenuminte la kutimajn formalaĵojn oni eniris la diskutadon de kelkaj aspektoj malpli klaraj de la prezentitaj estrarraporto kaj kontoj koncernantaj la antaŭan jaron. La plej vigle diskutitaj detaloj rilatis al la kontoj, kiuj estis rapide kaj kontentige klarigitaj de samideano António da Silva Almeida. Por tiu intereso­‑plena analizado multe kontribuis la partopreno de la estonta kasisto, Miguel Boieiro, kiu rivelis profesiajn konojn de tiu areo.

© Kasesa

Teda areo, tamen nepra por bona funkciado de iu ajn Asocio. Estis diskutate ankaŭ pri aliaj enspezo­‑fontoj (krom la membro­‑kotizoj) kaj oni menciis la gravecon okupiĝi sisteme pri subvencioj; s;‑ano Kasesa promesis esplori pri D.L.124/96. Oni konkludis ke la financa situacio, kvankam nebrila, garantias antaŭeniron de P.E.A. en la proksima estonteco.

© Kasesa

Sekvis balotado por novaj organoj, kiu gvidos la Asocion dum du jaroj. Post prezentado de la kandidataro "A" (la sola), oni elektis ĝin (vd. NB86:4).

Kiel lasta punkto de la tagordo oni diskutis proponon de la estraro por aktualigo de la kotizoj. Ĉi­‑kampe, António Martins­‑Tuválkin prezentis bone ellaboritan statistikan studon pri la evoluado de kotizoj dum la lastaj jaroj kaj sugestis ke, estonte, oni apliku sistemon de aŭtomata aktualigo, surbaze de la oficiala inflacio en Portugalio. La prezentita regularo estis aprobita kelkaj ŝanĝoj.

Estas rimarkinde ke, malgraŭ vigla kaj longa diskutado de la diversaj tagorderoj, ĉiuj proponoj ricevis unuanimecon je ilia aprobo. Ĉi tiu unueco povus signifi, unuavide, mankon de novaj kaj freŝaj ideoj, tamen, ĉi­‑kaze, unuanimeco post diskuto montras kapablon dialogi kaj kompromisi, klaran konscion pri la problemoj de la Asocio kaj volon por pace ilin solvi.


paĝaranĝo far AMT