Artikolo pri TEJO kaj pri la junulara esperanta kulturo. (2-a parto el 3)
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Vidu ankaŭ:

Paĝenhavo:

Artikolenhavo:

Aliaj paĝaroj:


Junulara Movado:
Babil’ pri TEJO (2/3)

far Miquel Gómez i Besòsdurkapulo@ono.com

Pasintnumere ni lernis iom pri la strukturo de TEJO. Tiun unuan (kaj iom enuan, mi agnoskas) parton, sekvu nun rakonteto pri kio TEJO entute faras. Kiel ni nun scias, TEJO estas la junulara sekcio de UEA, do multaj el ĝiaj aktivaĵoj tre similas al tiuj de UEA — sed multaj estas tute unikaj!

Internacia Junulara Kongreso

Ni komencu per la plej grava: la IJK (Internacia Junulara Kongreso). Ĝi estas iaspeca UK por gejunuloj. Sed en la praktiko ĝi aspektas tute alia. Evidente ĉar IJK‑n kutime partoprenas 300 ĝis 500 gejunuloj, la programo aspektas tute alia ol tiu de UK, kie partopas miloj da esperantistoj.

La IJK estas tre grava ĉar estas la aranĝo dum kiu okazas la Komitatkunveno. Dum ĝi la komitato de TEJO (ĉu vi memoras? A- + B- + C‑komitatanoj + estraro) kuniĝas, prenas decidojn kaj zorgas pri la planado de la onta laboro de TEJO).

Iberaj kongresanoj dum la IJK 2004 © Vesperto

IJK okazas ĉiujare somere (kutime iom antaŭ la UK, tio estas, fine de julio) kaj estas organizata de unu el la Landaj Sekcioj de TEJO. Ekzemple, pasintjare (2001) la IJK okazis en Strasburgo (Francio) organizata de JEFO (Junulara Esperantista Franca organizo) kaj ĉi somere gzi okazos en Pato Branco (Brazilo), organizata de BEJ (Brazila Esperanto­‑Junularo).

Mi ĉi­‑jare rekomendas al ĉiuj gejunuloj (kaj ne nepre tiom junaj homoj) ĝin partopreni, ĉar JK estas unu el la plej interesaj aranĝoj en la Esperanto­‑Movado.

Seminarioj

TEJO ankaŭ okazigas la tiel nomatajn KER­‑seminariojn. Ili nomiĝas tiel pro la KER — fako de TEJO, kiu respondecas pri ĝi. KER signifas Komisiono pri Eksteraj Rilatoj; ĝi estas komisiono kiu rilatas kun la ne­‑esperantista mondo. Estas kiu ekzemple havigas al TEJO plej diversajn subvenciojn por siaj aktivaĵoj

KER­‑seminarioj estas aranĝoj por ĉ. 30 personoj. Ili okazas kutime dufoje jare (aprile kaj oktobre) kaj estas unusemajnaj labor­‑sesioj por pritrakti iun temon de aktuala intereso por la junularo (bonaj temoj estus informado kaj interreto, integrigo de eksterlandanoj en Eŭropo, diskriminacio, rilatoj nordo­‑sudo…) Dum KER­‑seminarioj oni ne traktas temojn kiuj rekte rilatas al la movado! Tio estas tre grava, ĉar de kelkaj jaretoj eĉ ankaŭ oni foje invitas aliajn internaciajn junularajn organizojn (neesperantistajn) partopreni kaj eĉ kunorganizi la seminarion (en tiaj kazoj la aranĝoj okazas kaj esperante kaj angle — kun samtempa tradukado).

Kunveno de E@I dum seminatio en Strasburgo ©

KER­‑seminarioj ekzistas ankaŭ en du specoj: tiuj kiuj okazas en unu el la du Eŭropaj Junularaj Centroj (EJC), kaj kiuj okazas ekster ili. Nun vi certe demandas vin: kaj kio estas Europa Junulara Centro? Tio estas tre facile respondebla: Ekzistas en Eŭropo du centroj je la dispono de junularaj organizoj. Tie oni povas okazigi seminariojn, trejnkursojn ktp. Tiu du centroj (situantaj en Strasburgo kaj en Budapeŝto) estas administrataj de EJF (Eŭropa Junulara Fondaĵo), tio signifas ke por rajti okazigi aranĝon en la centroj, la programo devas esti aprobata kaj superrigardata de la EJF (en tiu kazo pere de la oficistoj mem en la centro). Ili ja rajtas, ĉar aranĝoj en la du centroj estas finance apogataj de EJF, kaj eĉ oni repagas la vojaĝkostojn al la partoprenantoj! Do, aranĝoj tie estas tre interesaj por la organizoj. TEJO tradicie okazigas unu aranĝon jare en unu EJC, tamen ĝi rajtas je du…

Samspecaj seminarioj povas esti organizataj ekster la du EJCj, ankaŭ kun la financa subteno de EJF, sed ne tiom granda: ekzemple, oni repagas nur duonon de la vojaĝkostoj al la partoprenantoj. Tamen ili havas la avantaĝon ke, ekster la EJCj, oni povas pli libere realigi la programon. TEJO ankaŭ kutime okazigas unu seminarion jare ekster la centroj, malgraŭ ke ankaŭ tie ni rajtus je du.

Eldonaĵoj

Pepo, maskoto de Tt, dum la Hongkonga IJK. © Martin Burkert

TEJO ankaŭ eldonas tre gravajn publikaĵojn ene de la Movado. Ni komencu pri Tejo Tutmonde (TT). Ĝi estas la organo de TEJO, eta gazeto (same granda kiel Nia Bulteno, laŭ formato, tamen pli dika!) kaj estas la gazeto kiun la membroj de TEJO ricevas por esti kaj resti informitaj pri movadaj aferoj. Tie Landaj Sekcioj povas fari anoncojn pri aranĝoj, raportu pri kio ajn, kaj ankaŭ en TT oni publikigas la jarraportojn de la estraro. TT aperas kvar foje jare.

Logotipo de Kontakto © Franĉjo Veuthey

Krom TT, membroj de TEJO ricevas ankaŭ Kontakton. Kontakto estas revuo kiu okupiĝas pri ne­‑movadaj temoj (same kiel Monato), finance apogata rekte de UEA. Ĝiestas tre interesa ĉefe por novaj membroj kaj komencantoj, ĉar en ĝi troveblas artikoloj verkitaj en malsamaj lingvniveloj. En ĝi troveblas artikoloj pri interesaj temoj, rakontoj, poemoj ktp. Kontakto povas esti ankaŭ abonata de maljunuloj, , kaj fakte multaj membroj de UEA, kiuj jam preterpasis 30 aĝjarojn, daŭre abonas ĝin pro ĝia intereso.

Por la mondon necesas nur PS kaj dentbroso! © Leonora González

Plia regula eldonaĵo de TEJO estas la tre fama Pasporta Servo, kaj ne vane ĝi estas fama, ĉar laŭ mia scio ĝi estas la sola eldonaĵo tiaspeca entute en la mondo de la junularaj organizoj. Fakte ĝi estas tre utila elemento por montri la utilecon de esperanto al skeptikuloj.

Baze Pasporta Servo estas listo de homoj el preskaŭ tuta mondo, kiuj pretas gastigi por kelkaj tagoj kiujn ajn esperantiston tute senkoste. Sola kondiĉo por povi ĝui tiun servon, estas posedi la libreton. Praktike la libro estas listo de adresoj. La gastigantoj tre ofte skribas etan anoncon, kun petoj al la eblaj gastoj, aŭ kun simplaj rimarkoj. Multaj gastigantoj petas ne­‑fumantojn, aliaj preferas vegetaranojn, aliaj pretas montri la urbon, aŭ ofertas tagmanĝon, aliaj petas ke vi mem zorgu pri via nutrado, aliaj preferas inojn, kaj preskaŭ ĉiuj petas antaŭanoncon. Nuntempe Pasporta Servo, kiu aperas unu foje jare, enhavas pli ol mil adresoj el pli ol 100 landoj. La libro kostas 10,80 eŭrojn kaj aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA (mendeblas ĉe ni en la libroservo de PEA).

Landa agado

Rusio, Portugalio kaj Danio: Landa agado dum la IJK 2004 ©

Kiel mi jam menciis en la unua parto, TEJO estas aro de Landaj Sekcioj. La LSj de TEJO ankaŭ faras multege ene de la movado. Ekzistas multaj tradiciaj internaciaj aranĝoj organizataj regule. Ekzemple, nia germana landa sekcio (GEJ) okazigas ĉiujare la Internacian Seminarion (IS), kiu okazas inter la 27­‑a de decembro kaj la 3‑a de januaro, aŭ la IJF (Internacia Junulara Festivalo), organizata de IEJ, en Italio dumpaske. Tiu du estas la plej grandaj (ĉ. 300 gejunuloj jare) sed ankaŭ pli malgrandaj okazas tra la jaro: MIRO, en Kroatio, Montkabana Renkontiĝo en Aŭstrio, Internacia Junulara Seminario (IJS) en Hungario, k.t.p. (Pli malproksime, en Rusio, junaj esperantistoj okazigas plurajn aranĝojn jare, rutine kun multaj dekoj, eĉ centoj da partoprenantoj.)

Kadre de niaj LSoj, aperas multegajn publikaĵojn. Preskaŭ ĉiuj havas sian propran bultenon, por la membroj. Tamen elstariginda estas la revuo Koncize, kiu estas publikigita de pluraj eŭropaj LSj de TEJo kune, por informi unu la alian pri komunaj interesaj aferoj, aranĝoj ktp.

Jen ĉio pri kio TEJO okupiĝas. Tamen en la venonta numero mi ŝatus rakonti iom pri kelkaj detaletoj kiuj faras el nia internacia junulara movado ion specialan…

(el NB79:6‑8)


Paĝara akceptejo [Babil’ pri TEJO | prea: 1‑a parto | posta: 3‑a parto ]
paĝaranĝo far AMT