(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)
far Miquel Gómez i Besòs ‹durkapulo@ono.com›
Estas kelkaj aferoj, kiuj faras el nia esperanto‑komunumo ion iom apartan. Mi preskaŭ dirus specialan. Dum multaj jaroj aperis kaj stabiliĝis kelkaj kutimoj, ecoj, trajtoj, ene de nia movado, ni diru ke dank´ al tio, ni ekhavis veran komunumon, kun kulturaj eroj tute disaj de kiu ajn alia kulturo en la mondo.
Unu el miaj plej ŝatataj estas la “Memzorgantejo” tiu vorto difinas ejon kie homoj zorgas pri si mem. Memzorgantejo troviĝas en kiu ajn junulara esperanto‑aranĝo. Kutime estas lernejo aŭ sportumejo, kie oni en grandaj ĉambroj surplankigas aron da matracoj, sur kiuj dormos la “memzorgantoj”. En la memzorgantejo troviĝas ankaŭ kutime lokoj por ke la memzorgantoj kuiru (kaj ne nepre temu pri kuirejoj) sed tio ne ĉiam tiel okazas.
Memzorganto estas do, homo kiu dum renkontiĝo zorgas pri si mem. Kial tio? Simple por malmultekostigi la aranĝon. Kutima partoprenanto (nomata plenpaganto) pagas por loĝado en ĉambro du‑ ĝis ok‑persona (aŭ pli), kiu ricevas 3 manĝojn tage kaj troviĝas kutime tuj apud aŭ eĉ en la renkontiĝejo mem. La memzorganto, tamen ricevas amasĉambron. Devas mem zorgi pri manĝoj kaj ofte trovas ke la memzorgantejo troviĝas iom for de la renkontiĝejo mem.
Oni devas diri ke por kelkaj regulaj partoprenantoj de kongresoj, esti memzorganto estas simple ilia kutima kaj eĉ plej ŝtata maniero partopreni la aranĝon, Oni ne nur elektas tiun eblecon pro financaj kialoj. Simple la etoso en la memzorgantejo esta tute alia ol tiu en la “normala” gastejo. Mi mem ofte memzorgantis, kaj estas tre amuza sperto.
La memzorgantejo ankaŭ povas esti nomata “amasloĝejo”.
Eble vi jam konas la vorton "gufo". Ĝi estas nokta birdo kun grandaj okuloj (portugallingve: Bufo‑real). Sed por esperantisto, gufujo estas pli ol la dometo de tiu bela birdo.
Kiel vi eble scias jam de multaj, multaj jaroj oni zorgas ke estu trinkejo kaj dancejo en la renkontiĝejo mem. En tiu trinkejo oni ja povas aĉeti alkoholajn trinkaĵojn kiel biero, sed ankaŭ kolaojn kaj kio ajn kiel en kutima trinkejo. En tiaj trinkejoj grupiĝas ĉiam la plej noktemaj esperantistoj, kutime oni fumadas tie, oni sane ebrietas, kantas, dancas… sed ja vi povas imagi ke ne nepre ĉiu esperantisto aprezas tiun noktan etoson, kaj tamen ŝatas noktan vivon. Por tiuj homoj oni inventis antaŭ malpli ol dek jaroj, alternativan trinkejon, kiu estis nomata dekomence Gufujo, kaj ĝi tenis tiun amuzan nomon ĝis nun. Gufujo estas do, trinkejo, mi pli bone diru teo‑ejo, ĉar kutime oni nur povas trinki en ĝi teon, sed jes ja plej diversaj teo specoj estas ĉiam tie disponeblaj, ankaŭ eblas aĉeti keksojn kaj kuketojn, sed nepre oni ne vendas alkohokaĵojn, oni nepre ne fumu en ĝi, kaj tutcerte oni ne bruu!!
Gufujo estas do, trankvila agrabla per kandeloj lumigita kaj ĉarma ejo por babili pri la vivo, la movado, pri libroj, muziko, poemoj … pri kio ajn, trinkante teon, kaj ĝis tre tre malfrunokte…
Alia grava eco de nia junulara kulturo estas la bamba. Eĉ ekzistas verbo "bambumi" kiu signifas danci la bamba. Kio estas do bambumi?
Tio estas speciala maniero danci la bamba (kiu ja en si mem estas tradicia meksika kanto, neniu rilato al esperanto, do): La dancemuloj faras cirklon en la diskejo, plejeble grandan, ene la cirklo restas aro da dancistoj; la amuzaĵo de la bamba estas ke kiam oni volas forlasi la enon de la cirklon por danci kun la homoj kiuj staras dancante ĉe la cirklo mem, oni devas elekti iun, inan aŭ malinan laŭ plaĉo, por trifoje survange kisi, kaj tial la kisata transprenas la lokon de la kisanto ene de la cirklo.
Tiu bambumado estas sufiĉe aprezata inter esperantistoj por amindumi kaj interesigi aŭ montri intereson pri iu…
Estas ankaŭ multaj aliaj interesaj aferoj kiujn vi povos malkovri dum renkontiĝoj. mi tre ŝatas ekzemple la Internacian Vesperon, kiu okazas ĉiam la lastan nokton, kaj dum ĝi ĉiu kiu tion deziras povas prezenti al la resto de la partoprenantoj, ajnan kanton, teatraĵon, poemon … do ĉio eblas, nur oni petas ne estu tro teda kaj ne daŭru tro longe.
Jen ĉio, mi esperas ke vi iom ĝuis miajn artikolojn pri TEJO kaj la junulara movado. Ĝis iam en Esperantio!!
(el NB80:16‑17)