Paĝo alvoke al partopreno en la XX-a Renkontiĝo de Portugalaj Esperantistoj, tiam okazonta septembre 2004 en Tábua.
Stilo 
Paĝo vizitita web counter webcounter­‑foje
ekde 2004.08.25, laŭ WebCounter.WS,
ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Esperanto > Dokumentoj > Movado > Eventoj > (en Portugalio) > XX‑a R.P.E. > Prezento

Paĝenhavo:

Artikolenhavo:

Aliaj paĝaroj:


XX‑a R.P.E.
Tábua bonvenigas!

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

Apudbiblioteka kefejo © Ancxjo

Invite de loka aktivulo Manuel Pinguinha, estis decidite en la januara estrarkunveno ke la XX-a Renkon­tiĝo de Portu­galaj Esperan­tistoj okazos en la urbeto Tábua, 45 km nord­oriente de Coimbra, la semajn­finon 2004.09.18­‑19. Tiu ĉi aranĝo havos laŭkutime kaj publikan programon, celantan neesperan­tistojn kaj amas­informi­lojn, kaj pores­peran­tistan programon, konsis­tantan el distra kaj diskuta partoj. La renkontiĝo okazos en tiu septembra semajnfino por minimumigi kon­kurencon kun la someraj eventoj (movadaj kaj aliaj), kio ankaŭ celas logi eksterlandajn esperantistojn, nelaste pro veteraj konsideroj. Kiel kutime, ne estos pagenda kotizo — partoprenontoj zorgu nur pri tranokt‑ kaj manĝ­‑elspezoj.

(el NB83:3)

Kiel atingi?

La Asocio organizas komunan veturigadon de bezonantoj far stirontoj (loko en aŭto estos ankaŭ tre grava por tiuj kiuj gastos en Penacova). Nepre do sciigu frue de kie vi intencas ekiri, kaj ĉu vi pretas veturigi aliajn en via aŭto aŭ ĉu vi bezonas mem veturigon. Ĝis ĵaŭdo la 16­‑a ĉiuj estos sciigitaj: kiujn veturigos ĉiu stironto, kaj kun kiu veturos (kaj de kie startos) ĉiu veturigoto. Principe benzinkosto dividiĝos inter la veturigitoj, stiranto kontribuas per stirado kaj aŭteluzo.

(el NB84:4,12)

Kie gasti?

La organizantaro antaŭvidis tri ĉefajn eblecojn:

(el NB84:3)

Programo

(horoj)Vendredo, 17‑aSabato, 18‑aDimanĉo, 19‑a
10:00Ĥora provludo
malstrikta horo; ĥoranoj venu vendrede aŭ sabate tre frue
eko: 10:00 daŭro: 02:00
loko: Biblioteko
zorgas: A. Alves
Kolokvo pri Eŭropa Unio kaj Esperanto
eko: 10:00 daŭro: 01:00
loko: Biblioteko
zorgas: L. Ladeira
11:30Ekskurso
inkl. piknika / restoracia manĝo
eko: 11:30 daŭro: 03:00
ariĝloko: antaŭ la Municipestrarejo
zorgas: A. Alves
12:00Akceptado kaj enloĝigo
eko: 12:00 daŭro: 01:00
loko: Bazara parkejo
zorgas: A. Martins
13:00Komuna tagmanĝo
eko: 13:00 daŭro: 02:00
loko: Restoracio "O Mercado"
zorgas: M. Pinguinha
14:30Ĥorkantoj
eko: 14:30 daŭro: 01:00
loko: Biblioteko
zorgas: A. Alves
15:00Malferma sesio
inkl. omaĝo al Franco Simões
ĉeestos repr. municipestraro

eko: 15:00 daŭro: 00:30
loko: Municipestrarejo
zorgas: A. Martins
Kolokvo pri Esperanto en Portugalio
eko: 15:00 daŭro: 01:30
loko: Biblioteko
zorgas: A. Martins
15:30Muzika interludo
eko: 15:30 daŭro: 00:30
loko: Municipestrarejo
zorgas: I. Tuvalkina
16:00Libera vespero
Laŭvola anticipa
alveno de organizantoj
kaj de kelkaj
partoprenontoj.
Promeno
eko: 16:00 daŭro: 03:30
ariĝloko: Biblioteka parketo
zorgas: A. Alves
16:30Ferma sesio
inkl. prezento de XXI-a R.P.E.
eko: 16:30 daŭro: 00:15
loko: Biblioteko
zorgas: M. Pinguinha
19:30Vespermanĝo (libera)
eko: 19:30 daŭro: 02:00
21:30Kolokvo pri Pasporta Servo
eko: 21:30 daŭro: 00:45
loko: Biblioteko
zorgas: A. Paz
22:15Deklamkonkurso
eko: 22:15 daŭro: 00:30
loko: Biblioteko
zorgas: G. Neves

(el NB84:5)

Lokoj surloke

La organizantaro klopodis arigi ĉiujn programerojn en apudajn lokalojn, je interpaŝebla distanco.

Mapeto

© Ancxjo / P.E.A.

Bazaro
Mercado Municipal

Vasta subĉiela ejo kun abunda parkloko ĉirkaŭ la municipa bazaro (kiu estos fermita sabate posttagmeze). Alvenantoj ariĝu tie: en la okcidenta flanko (antaŭ la restoracio O Mercado) aŭ, se pluvos, en la orienta flanko, kie estas kovrita parkloko por ĉ. ses aŭtoj kaj vasta same kovrita spaco por homariĝo.

Tie okazos la dismeto de bagaĝo en la kofrojn de tiuj kiuj veturigos aliajn gastigatojn en Penacova. Samloke estas la restoracio O Mercado, kie okazos la komuna tagmanĝo.

Eja telefonnumero: 235 413 822 (restoracio)

Municipestrarejo
Salão Nobre da Câmara Municipal de Tábua

Municipestrarejo © J.B.César

Tie okazos la Malferma Sesio kaj la tuj sekva Deklamado, sabate je la 15:00. Veninte el la restoracio oni ariĝu antaŭ la arkaro (aŭ ene de ĝi, se pluvos) kaj kune eniru je alvoko. La arkaro kaj ŝtuparo taŭgas kiel fotfono; b.v. ne foti en la Salono mem. (Estos speciala permeso por unu fotisto nur.) Oni petas nek eniri nek eliri dum la programeroj (estas interprogramera paŭzo je la 15:30).

Je la 16:00 (sabate), la partoprenantoj de tie grupe iros al la biblioteka parketo. B.v. iri eĉ tiuj kiuj ne intencas partopreni la promenon, tiel ke la loko de la vespera programo estu konata al ĉiuj.

Dimanĉe je la 11:30 oni ariĝu antaŭ la arkaro (aŭ ene de ĝi, se pluvos) por enbusiĝo al la ekskurso.

Eja telefonnumero: 235 410 340

Municipa Biblioteko ©

Biblioteko
Salão Polivalente da Biblioteca Municipal João Brandão

Tie okazos plej multaj programeroj. Fotado permesatas. Oni rajtas el- kaj reen­‑iri, sed b.v. silenton kaj rapidon je tio. En la kolokvoj, la sola laborlingvo estos esperanto. Neesperantistaj vizitantoj disponos pri portugallingva asisto en la kontigua halo, kie viziteblas ankaŭ ekspozicio pri esperanto.

Biblioteka salono © C.M.Tábua

Eja telefonnumero: 235 418 550

(La Biblioteka domo aperas en la supra foto. En la apuda foto, nia salono aranĝita por ekspozicio; ni uzos ĝin tamen spekteje.)

(el NB84:6,12)

Komuna tagmanĝo

Okazos sabate je la 13:00, en la restoracio O Mercado. Temos fakte pri la unua programero, ankoraŭ malpost la Malferma Sesio, sed ne “deviga” pro aparta pagendeco: La menuo kostos 8,00 € (eble mapli) kaj konsistos el

Aliaj manĝoj

Pri aliaj manĝoj ĉiu memzorgu. Supre estas ligo al restoracilisto; abundas la portugalie kutimaj kafejoj kaj restoracietoj en la biblioteka strato; du superbazaroj krome apudas.

(el NB84:4)

Ĥoro

Unu el la spektaj programeroj konsistoj el ĥorkantoj prezentitaj post surlokaj provludoj: ĉiuj ĥoranoj estos “normalaj” partoprenantoj (kantemon nepre menciu je aniĝo!) — Alcino Alves gvidos tamen surbaze de sia profesinivela sperto pri ĥorkant(ig)ado.

(el NB84:3)

Organizantaro

Ĉiu programero havas responsulon. Surloke, direktu al tiuj viajn demandojn, sugestojn kaj plendoj.

©Alcino Alves

Okupiĝas ĝenerale pri programkunordigo, ĉefe pri distra/spekta flanko.

©António Martins­‑Tuválkin

Publika programo: neesperantistajn vizitantojn, ĵurnalistojn. Ankaŭ gastigkunordigon kaj diskutprogramerojn.

©Alexandra Guerra e Paz

Gvidos kolokvon pri Pasporta Servo.

©Irina Tuvalkina

Prezentos muzikan programeron.

©Manuel José Pinguinha

Loka organizanto. Prizorgas ĉefe kontaktojn kun la “ekstera mondo”.

©Gonçalo Neves

Gvidos deklamkonkurson.

©Luís Ladeira

Gvidos kolokvon pri esperanto en la Eŭropa Unio.

(el NB84:5)


Paĝara akceptejo | Paĝsupro [XX‑a R.P.E. | posta: Aniĝilo ]
paĝaranĝo far AMT