Regularo de Portugala Esperanto­‑Asocio pri Lokaj Sekcioj.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Asocio > Organizo > Lokaj sekcioj > (Regularo)

Ĉirkaŭa temaro:

Vidu ankaŭ:


Regularo:
Pri lokaj sekcioj

Regularo pri Lokaj Sekcioj, aprobita de la Estraro en 1995 kaj, la 29­‑an de Marto, 2003, prezentita antaŭ, kaj adoptita de, la Ĝenerala Asembleo de Portugala Esperanto­‑Asocio.

0. Konsiderante ke la portugala esperanto­‑movado bezonas nepran eksterlisbonigon en sia agado, la jena regularo celas doni kadron por starigo kaj agado de lokaj kluboj, formiĝontaj el la membraro de Portugala Esperanto­‑Asocio. La ekzisto de tiuj lokaj agadstrukturoj devas funkcii kiel akcelilo de la esperanto agado en Portugalio kaj neniel, nek strategie nek finance, ĝi devas bari la agadojn de la Asocia estraro kaj de la loka sekcio.

1. Membroj de P.E.A. loĝantaj en ia regiono rajtas ariĝi en aŭtonoma strukturo funkcianta ene de la Asocio kiel loka sekcio. Loĝanteco estas unika por ĉiu P.E.A.­‑ano kaj sekve neniu povas membri en pli ol unu loka sekcio.

2. Novan lokan sekcion oni kreas per prezento al la estraro de P.E.A. de propono konsistanta el ties proponataj nomo kaj geografia konsisto, subskribita de almenaŭ tri membroj tie loĝantaj. Post principa aprobo, la Estraro devas organizi kunvokon kaj kunvenon de ĉiuj membroj loĝantaj en la proponita teritorio kiuj devas aprobe konfirmi la nomon de la sekcio kaj ties geografian konsiston kaj baloti por elekti la sekcian gvidantaron.

2.1. Loka sekcio baziĝas geografie sur la municipoj. Ĝi ne povas inkluzivi pli ol 50 municipojn kaj devas konsisti el kontinua tuto, sen enklavoj kaj sen malenklavoj.

2.2. En la proponata teritorio devas loĝi minimume 10 membroj. Se iam la sekcimembraro malkreskas sub tiun nombron la sekcio aŭtomate malfondiĝas.

3. Ĉiu membro de P.E.A. loĝanta en la teritorio de iu sekcio membras aŭtomate en ĝi.

4. Ĉiu sekcio agadas laŭ la statuto de P.E.A. pri aferoj koncernaj specife al sia regiono. Ĝi ĉiujare prezentu al la estraro de P.E.A. agad­‑raporton kaj ‑planon.

5. El inter la sekcimembroj devas elektiĝi gvidantaro konsistanta minimume el kasisto kaj reprezentanto antaŭ la estraro.

6. La sekcimembraro devas kunveni almenaŭ unufoje jare kaj tiuj kunvenoj estas la decidpova organo de la sekcio. En ili, oni pridiskutas la agadon kaj nomumas la sekcian gvidantaron.

6.1. La kunvoko de tiuj kunvenoj sekvas la proceduron preskribitan en la statuto por la Ĝenerala Asembleo.

7. La agadon de ĉiu sekcio P.E.A. financas pere de atribuo de ono de la sekcianarkotizo al aŭtonoma konto kiun ĝi mastrumas.

7.1. La menciita ono estas decidita de la estraro de P.E.A. kaj eblas ŝanĝi ĝin ĉiumonate. Ĝi devas esti egala por ĉiuj sekcioj.

7.2. Minimume unufoje jare, la kasisto de P.E.A. transdonas al ĉiu sekcia kasisto la onigitan sumon rilatan al la kotizoj ĝis tiam pagitaj de ĉiu sekcia membro.

7.3. Pri la spezoj de tiu konto la sekcikasisto raportu ĉiumonate al la kasisto de P.E.A., kaj eventualaj profitoj aŭ deficitoj restu en tiu konto.

7.4. La aŭtonomaj kontoj aperas en la ĉiujaraj kontraportoj de la estraro.

8. Loka sekcio rajtas malfondiĝi okaze de membro-kunveno kaj ĝi povas esti nuligita de la Asocia Ĝenerala Asembleo.


Paĝara akceptejo | Paĝsupro
paĝaranĝo far AMT