Klarigo pri la disvastiga kvizo «Ĉu vi kapablas lerni 10 mil vortojn en dek minutoj?»
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Artikolenhavo:


Ĉu eblas lerni…
10 mil vortojn en 10 minutoj?

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt

Temas pri konkursaĵo organizita de Portugala Esperanto-Asocio jam dufoje, okaze de niaj partoprenoj en Expolíngua Portugal, en 1992 e 1996. La originalan ideon ni legis en ne plu memorata esperanta gazeto (eble trovebla ĉi tie…), kiu raportis pri simila konkurso okazigita de hungaraj esperantistoj.

Eta prospekto kun la apuda teksto estas abunde disdonata al preterpasantoj, vizitantoj k.s. Ni uzis trudemajn gebubojn kaj ĉarmajn fraŭlinojn por tion fari efike kaj senrifuze. (Fakte, inter 1992 kaj 1996, kelkaj el la trudemaj gebuboj iĝis ĉarmaj fraŭlinoj…)

La teksto defias la leganton lerni dek mil vortojn en dek minutoj — sed baldaŭ klarigas ke tiuj temas pri la nombrnomoj de 0 ĝis 9999, en la facila lingvo esperanto. Bazaj indikoj pri la nombroj en esperanto sekvas, kaj la leganto estas petata viziti la foiran budon de P.E.A. por kontroli ĉu efektive ŝli ja lernis tiujn 10 vortojn. (Ĉi-stadie, la leganto povas ja studi dum pli ol dek minutoj — tio vere ne interesas…)

En la budo deĵoras iu pri tiu ĉi afero, ĵetante dekfacan ĵetonkvaron kaj manipulante lernhelpilon kiu amuze kaj mirige konfirmas (aŭ ne…) la hezitbalbutan respondon de la konkursanto. (Simulon de tiu procedo en tiu ĉi paĝo.)

Kaze de trafo, kiu ofte okazas, oni ricevas plenumitan slipon kun nomo kaj adreso de la konkursinto kaj ĉe la foirfino, lernlibro estas lotumita inter ĉiuj. Kompreneble, tiuj slipoj poste konsistigos valoran varbadresaron.


Paĝara akceptejo [10 mil palavras em 10 minutos | prea: Números (teste) | posta: Nombrinstruilo ]
paĝaranĝo far AMT