Paĝo pri la gazetara biblioteko de Portugala Esperanto­‑Asocio.
Stilo 
Paĝo ĉe ;
modifita en , far AMT.
Framojn forigu | remetu
Logo Oficiala paĝaro de
Portugala Esperanto­‑Asocio
www.esperanto.ptportugala@esperanto.pt
 R. Dr. João Couto, 6 r/c A, PT‑1500‑239 LISBOA, Portugalio  +351 ‑217 141 359

(Se tiu ĉi teksto estas videbla al vi, do aŭ via krozilo ne subtenas dHTML kaŭ CSS, aŭ tiuj funkcioj estis deŝaltitaj. Nenia problemo! Kvankam riĉa je grafika kaj reaga detalo se vizitata laŭ sia supozata konfiguro, tiu ĉi paĝaro estas planita tiel ke ĝian enhavon eblas konsulti eĉ en plej minimumaj medioj.)

(Klaku al enhavo)
Serĉo:
    

Ligoj

Temkadro:

Supro > Asocio > Servoj > Biblioteko > Periodaĵoj

Esta página em português:

Vidu ankaŭ:

Aliaj paĝaroj:


Biblioteko:
Periodaĵoj ordiĝas!

far António Martins­‑Tuválkinantonio@tuvalkin.pt› kaj
Wílson Brígidow_brigido@hotmail.com

Jam tro longe la periodaĵa sekcio de nia biblioteko restis en stifaj manoj, parte prizorgata de la estrara sekretario (Alcino Alves) kaj de la bultena redaktoro (A. Martins-Tuválkin), kiel eta parto de ties taskaro: Depost la bibliotekisteco de Gonçalves Pires (1982-1988), liaj posteuloj (Gonçalo Neves, en 1988-1991, kaj Werther Sacramento, post 1993) prioritatis la libran sekcion, pro duma kresko de ties volumeno.

esperantaj gazetoj © Ancxjo

Rezulte, akumuliĝis skatole kaj stake en diversaj partoj de la sidejo miloj da ekzempleroj de multaj periodaĵoj, rezulte de kelkaj heredaĵoj kaj de la bultenaj interŝanĝoj — eĉ se sen troa malordo nek eĉ misordo, certe regis disordo.

Tion solvi celis longa serĉo pri aparta periodaĵa bibliotekisto (vd. ekz. NB57:2) — kun la dumaj rezignoj de Ricardo Toscano (1993-1996) kaj Susie Carvalho (1995), kiuj povis plenumi nur la rutinan prizorgon —, kiu finis en 2003.10 per la enpostenigo de Wílson Brígido, kiu dum 2004 okupiĝadis per planado de la necesa taskaro kaj inventaro de spacoj kaj havaĵoj.

Wílson (mald.) kaj la volontuloj © Ancxjo

Signifa (kaj finfine videbla) stadiŝanĝo okazis la 7-an de novembro, kiam la tuta kolekto estis dissternita sur tablegon kaj ekreodigita, je vasta operacio kiu mobilizis plurajn helpantojn (Nuno Magalhães kaj Alexandra Paz, eksprese venintaj el Oporto! — vd. foton), laŭ alfabeta ordo de titoloj. Poste, en fazo kiu daŭras plu, ordigo laŭ numero ene de ĉiu titolo.

Rezulte estos apartigo de duoblaĵoj (kiujn eblos poste donaci aŭ integrigi en konstantan ekspozicion), detala komputila (kaj rete konsultebla) arkivo, kaj fizika dismeto ebliganta facilan konsulton — kio laŭplane estos plene atingita komence de 2006.

Jam nun, eblas nur diri ke nia periodaĵa biblioteko enhavas ĉ. 26 metrojn (15 en 1992!) da esperantlingvaj kaj priesperantaj gazetoj (neinkl. grandkvantajn restaĵojn de Nia Bulteno kaj de Revista Portuguesa de Esperanto, aparte ordigitaj). Klasifikitaj titoloj (da kiuj ekzistas almenaŭ unu ekz.) estas 384, kio estas verŝajne tri kvaronoj de la totalo.

sideja montrŝranko kun gazetnovaĵoj © Ancxjo

Kvankam dume do estas plu ne facile konsulti precizan numeron de plej multaj titoloj (ordon plene nur en titoloj "A" ĝis "D"), eblas en la sideja saloneto foliumi po unu ekzempleron de ĉiu periodaĵo interŝanĝata kontraŭ Nia Bulteno, ĉ. 40 malsamaj titoloj en konstanta renoviĝo (vd. foton). Kaj cetere la bibliotekisto certe plu bezonas volontulan helpon!

(el NB85:9)


paĝaranĝo far AMT